Informa Kanalo Abonu.Com -*-------------------------------------------------------------------------- ========= DENOVE VENIS TEJO-AKTUALE ============ T E J O - A K T U A L E N-ro 112 (19 majo 2003) ___________________________________________________________________________ Senpaga informletero de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo ___________________________________________________________________________ 1. INTERNACIA JUNULARA KONGRESO 2004 EN RUSIO 2. TREJNSEMINARIO PRI LA PROJEKTO INTERKULTURO 3. OFICIALA LANĈO DE LA TEJO-VIKIO 4. INTERNACIA JUNULARA SEMAJNO EN HUNGARIO - SENPAGE PER PREMIO MELINDA 5. ĈI-JARE ESPERANTO BRETONOS: PLUEZEK 6. ĈI-JARE ESPERANTO BRETONOS: FESTO 7. ĈI-JARE ESPERANTO BRETONOS: BRETONA BUBADO 8. SCIIGU VIAJN AMIKOJN PRI TEJO-AKTUALE ___________________________________________________________________________ 1. INTERNACIA JUNULARA KONGRESO 2004 EN RUSIO Pasintsemajne la estraro de TEJO oficiale akceptis inviton de Rusia Esperantista Junulara Movado (REJM) gastigi la 60an Internacian Junularan Kongreson (IJK) en Rusio (meze de julio 2004). Jam troviĝis ejo por la IJK kaj kreiĝis provizora paĝaro: http://www.tejo.org/rejm/ijk ___________________________________________________________________________ 2. TREJNSEMINARIO PRI LA PROJEKTO INTERKULTURO Inter la 2a kaj 7a de aŭgusto 2003, paralele kun ILEI-konferenco, en Orestrand (Svedio), okazos trejnseminario por ontaj grupgvidantoj kaj partoprenantoj en la projekto Interkulturo. Restadkostoj kaj laŭbezone parto de vojaĝkostoj estos kovritaj por ĉiuj partoprenantoj. Estas nur 10 lokoj kaj limdato por aliĝoj estas la 15a de junio. Pliaj informoj kaj aliĝilo: . __________________________________________________________________________ 3. OFICIALA LANĈO DE LA TEJO-VIKIO Ĉi-semajne ni lanĉis la TEJO-Vikion , libere redaktata komuna retejo por kunlabori pri diveraj projektoj. En la vikio oni povas trovi informojn pri 7 landaj sekcioj de TEJO (se via lando ne estas tie, bv. enmeti), la "oficialuloj" de TEJO, kaj oni povas enmeti detalojn pri sia projekto por serĉi kunlaborantojn. Se vi havas demandojn skribu al ! __________________________________________________________________________ 4. INTERNACIA JUNULARA SEMAJNO EN HUNGARIO - SENPAGE PER PREMIO MELINDA Memore al Szekeres Melinda forpasinta en 2001, la gepatroj fondis "Premion Melinda", per kiu ili deziras subvencii la partoprenon de gejunuloj el B-landoj ĉe la Internacia Junulara Semajno (IJS). La venonta IJS okazos en Gyor (Hungario) de la 4a ĝis la 10a de aŭgusto 2003. Pliaj detaloj: . __________________________________________________________________________ 5. ĈI-JARE ESPERANTO BRETONOS: PLUEZEK Pluezek (norda Bretonio, Francio), de la 16a ĝis la 23a de aŭgusto 2003: 7aj Internaciaj Renkontiĝoj kun plurnivelaj kursoj, atelieroj (teatro, ĥorkanto, jogo, komputiko), ekskursoj en tiu belega regiono kaj kompreneble tre simpatiaj vesperoj (bretonaj dancoj, maristaj kantoj, spektakloj, ktp.). Pliaj detaloj: . __________________________________________________________________________ 6. ĈI-JARE ESPERANTO BRETONOS: FESTO Tuj post Pluezek, okazos en la sama urbo kaj dum la sekvanta semajno FESTO (atentu pri tio, ke la datoj kaj lokoj iom ŝanĝiĝis: FESTO okazos de la 23a ĝis la 30a de aŭgusto 2003 en la urbeto Plouezec [Pluezek], apud Paimpol). FESTO estas la renkontiĝo organizata de la franca junulara E-asocio JEFO. La ĉi-jara temo de FESTO estos kelta kulturo, ĝuste pro la kelteco de la regiono Bretonio, kaj vi do povos tie malkovri ankaŭ la keltajn etoson kaj gastronomion! Pliaj detaloj: . ____________________________________________________________________________ 7. ĈI-JARE ESPERANTO BRETONOS: BRETONA BUBADO Fine, nur 2 tagojn post FESTO, komenciĝos la Bretona Bubado (de la 1a ĝis la 7a de septembro 2003, en suda Bretonio, ĉ. 150 km for de Pluezek). Tiu nova Esperanto-aranĝo estas organizata de la kreintoj de la Skota Semajno, kunlabore kun JEFO kaj JEB (la brita junulara Eo-asocio). Senstreĉa programo ĉe natura pejzaĝo kun subtenda aŭ liberaera dormado. Pliaj detaloj: . ____________________________________________________________________________ 8. SCIIGU VIAJN AMIKOJN PRI TEJO-AKTUALE Kio okazas?! Kiel vi vidas, nun venas la plej aktiva tempo de la jaro por esperantumado. Ĉu viaj esperantaj amikoj scias pri la plej aktualaj okazaĵoj en Esperantio? Eble ili volas esti informitaj, sed ne volas havi retpoŝtkeston tute plenan de esperantaj mesaĝoj. Helpu nin informi aliajn pri la eblecoj uzi Esperanton. Plusendu ĉi tiun mesaĝon al E-amiko aŭ ligu al en via retpaĝaro! ____________________________________________________________________________ TEJO-AKTUALE - Senpaga informletero de TEJO La ideo: . La arĥivo: . Por aboni sendu mesaĝon al kun la enhavo: subscribe tejo-aktuale Informojn kaj komentojn sendu al . La teamo de TEJO-aktuale estas: Jevgenij Gaus, Giuseppe Castelli, Chuck Smith. Tiun ĉi numeron redaktis Chuck Smith kaj Giuseppe Castelli. -*-------------------------------------------------------------------------- Malabonu: http://abonu.com/member/unsub?grp=info.tejo&email= http://abonu.com/ mailto:demandu@abonu.com