Informa Kanalo Abonu.Com

T E J O - A K T U A L E                            N-ro 112 (19 majo 2003)
___________________________________________________________________________

 Senpaga informletero de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
 <http://www.tejo.org>;
___________________________________________________________________________

 1. INTERNACIA JUNULARA KONGRESO 2004 EN RUSIO
 2. TREJNSEMINARIO PRI LA PROJEKTO INTERKULTURO
 3. OFICIALA LANĈO DE LA TEJO-VIKIO
 4. INTERNACIA JUNULARA SEMAJNO EN HUNGARIO - SENPAGE PER PREMIO MELINDA
 5. ĈI-JARE ESPERANTO BRETONOS: PLUEZEK
 6. ĈI-JARE ESPERANTO BRETONOS: FESTO
 7. ĈI-JARE ESPERANTO BRETONOS: BRETONA BUBADO
 8. SCIIGU VIAJN AMIKOJN PRI TEJO-AKTUALE
___________________________________________________________________________

1. INTERNACIA JUNULARA KONGRESO 2004 EN RUSIO

Pasintsemajne la estraro de TEJO oficiale akceptis inviton de Rusia
Esperantista Junulara Movado (REJM) gastigi la 60an Internacian Junularan
Kongreson (IJK) en Rusio (meze de julio 2004). Jam troviĝis ejo por la IJK
kaj kreiĝis provizora paĝaro: http://www.tejo.org/rejm/ijk
___________________________________________________________________________

2. TREJNSEMINARIO PRI LA PROJEKTO INTERKULTURO

Inter la 2a kaj 7a de aŭgusto 2003, paralele kun ILEI-konferenco, en
Orestrand (Svedio), okazos trejnseminario por ontaj grupgvidantoj kaj
partoprenantoj en la projekto Interkulturo. Restadkostoj kaj laŭbezone
parto de vojaĝkostoj estos kovritaj por ĉiuj partoprenantoj. Estas nur
10 lokoj kaj limdato por aliĝoj estas la 15a de junio. Pliaj informoj
kaj aliĝilo: <http://www.interkulturo.net/seminarioj>;.
__________________________________________________________________________

3. OFICIALA LANĈO DE LA TEJO-VIKIO

Ĉi-semajne ni lanĉis la TEJO-Vikion <http://www.tejo.org/vikio>;, libere
redaktata komuna retejo por kunlabori pri diveraj projektoj. En la vikio
oni povas trovi informojn pri 7 landaj sekcioj de TEJO (se via lando ne
estas tie, bv. enmeti), la "oficialuloj" de TEJO, kaj oni povas enmeti
detalojn pri sia projekto por serĉi kunlaborantojn. Se vi havas demandojn
skribu al <oficejo@tejo.org>!
__________________________________________________________________________

4. INTERNACIA JUNULARA SEMAJNO EN HUNGARIO - SENPAGE PER PREMIO MELINDA

Memore al Szekeres Melinda forpasinta en 2001, la gepatroj fondis "Premion
Melinda", per kiu ili deziras subvencii la partoprenon de gejunuloj el
B-landoj ĉe la Internacia Junulara Semajno (IJS). La venonta IJS okazos
en Gyor (Hungario) de la 4a ĝis la 10a de aŭgusto 2003.

Pliaj detaloj: <http://www.esperanto.hu/hej>;.
__________________________________________________________________________

5. ĈI-JARE ESPERANTO BRETONOS: PLUEZEK

Pluezek (norda Bretonio, Francio), de la 16a ĝis la 23a de aŭgusto 2003:
7aj Internaciaj Renkontiĝoj kun plurnivelaj kursoj, atelieroj (teatro,
ĥorkanto, jogo, komputiko), ekskursoj en tiu belega regiono kaj
kompreneble tre simpatiaj vesperoj (bretonaj dancoj, maristaj kantoj,
spektakloj, ktp.).

Pliaj detaloj: <http://www.plouezec.fr/esperanto.html>;.
__________________________________________________________________________

6. ĈI-JARE ESPERANTO BRETONOS: FESTO

Tuj post Pluezek, okazos en la sama urbo kaj dum la sekvanta semajno
FESTO (atentu pri tio, ke la datoj kaj lokoj iom ŝanĝiĝis: FESTO okazos
de la 23a ĝis la 30a de aŭgusto 2003 en la urbeto Plouezec [Pluezek],
apud Paimpol). FESTO estas la renkontiĝo organizata de la franca junulara
E-asocio JEFO. La ĉi-jara temo de FESTO estos kelta kulturo, ĝuste pro la
kelteco de la regiono Bretonio, kaj vi do povos tie malkovri ankaŭ la
keltajn etoson kaj gastronomion! Pliaj detaloj: <http://festo2003.free.fr>;.
____________________________________________________________________________

7. ĈI-JARE ESPERANTO BRETONOS: BRETONA BUBADO

Fine, nur 2 tagojn post FESTO, komenciĝos la Bretona Bubado (de la 1a
ĝis la 7a de septembro 2003, en suda Bretonio, ĉ. 150 km for de Pluezek).
Tiu nova Esperanto-aranĝo estas organizata de la kreintoj de la Skota
Semajno, kunlabore kun JEFO kaj JEB (la brita junulara Eo-asocio).
Senstreĉa programo ĉe natura pejzaĝo kun subtenda aŭ liberaera
dormado. Pliaj detaloj: <http://www.bretonabubado.org>;.
____________________________________________________________________________

8. SCIIGU VIAJN AMIKOJN PRI TEJO-AKTUALE

Kio okazas?! Kiel vi vidas, nun venas la plej aktiva tempo de la jaro por
esperantumado. Ĉu viaj esperantaj amikoj scias pri la plej aktualaj
okazaĵoj en Esperantio? Eble ili volas esti informitaj, sed ne volas havi
retpoŝtkeston tute plenan de esperantaj mesaĝoj. Helpu nin informi aliajn
pri la eblecoj uzi Esperanton. Plusendu ĉi tiun mesaĝon al E-amiko aŭ
ligu al <http://www.tejo.org/tejo-aktuale>; en via retpaĝaro!
____________________________________________________________________________

 TEJO-AKTUALE - Senpaga informletero de TEJO

 La ideo: <http://www.esperanto.org/tejo/publikaĵoj/aktuale/koncepto.html>;.
 La arĥivo: <http://www.tejo.org/tejo-aktuale>;.
 Por aboni sendu mesaĝon al <majordomo@esperanto.org> kun la enhavo:
 subscribe tejo-aktuale
 Informojn kaj komentojn sendu al <tejo-aktuale-red@esperanto.org>.
 La teamo de TEJO-aktuale estas:
 Jevgenij Gaus, Giuseppe Castelli, Chuck Smith.
 Tiun ĉi numeron redaktis Chuck Smith kaj Giuseppe Castelli.

http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com
Malabonu