Informa Kanalo Abonu.Com -*-------------------------------------------------------------------------- ========= DENOVE VENIS TEJO-AKTUALE ============ ___________________________________________________________________________ T E J O - A K T U A L E N-ro 109 (21 Aprilo 2003) ____________________________________________________________________________ Senpaga informletero de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo ____________________________________________________________________________ 1. 100 JAROJ POST LA UNUA UK 2. ESPERANTISTOJ MONTRAS SIAJN LIBROJN EN ĈEBOKSARO (ĈUVAŜIO) 3. ANKORAŬ UNU LINGVA FESTIVALO EN ĈUVAŜIO 4. GREZIJONO PUBLIKIGAS ĈI-JARAN PROGRAMON 5. PASPORTA SERVO EKBEZONIS TRADUKANTOJN ____________________________________________________________________________ 1. RESPERTI LA UNUAN UNIVERSALAN KONGRESON La Nordfrancia Esperanto-Federacio organizos en 2005 (25-30 de marto) elstaran internacian amikecan renkontiĝon en Bulonjo-ĉe-Maro, por memorfesti la centjariĝon de la unua Universala Kongreso de 1905. Krom la Nordfrancia E-Federacio partoprenas en la organizo de tiu evento SAT-Amikaro (kiu tiam okazigos sian 60an kongreson), Unuiĝo Franca de Esperanto (UFE - kiu tiam okazigos sian nacian interasocian kongreson) kaj E-organizoj de Belgio kaj Britio. Ĉiuj dezirantoj paŝi "laŭ la spuroj de Zamenhof", estas invititaj partopreni la eventon. Ĉiu povas sin informi vizitante la TTT-ejon de la renkontiĝo: ____________________________________________________________________________ 2. ESPERANTISTOJ MONTRAS SIAJN LIBROJN AL LEGEMULOJ EN ĈUVAŜIO Dum la tuta aprilo en respublika biblioteko de Ĉuvaŝio (regiono en centra Rusio) funkciis ekspozicio de Esperanto-literaturo. Estis prezentitaj libroj de biblioteko de la loka junulara asocio -- JEAĈR, kiu konsistas el pli ol 150 libroj. Estis eksponitaj ankaŭ multaj E-periodaĵoj. En Rusio lokaj esperantistoj ofte sukcesas kunlabori kun urbaj bibliotekoj: interesan sperton oni havas, ekzemple, en urbo Kostroma. __________________________________________________________________________ 3. INFANA LINGVA FESTIVALO "KARAVAN" EN ĈUVAŜIO La 19an de aprilo en urbo Novoĉeboksarsk (Ĉuvaŝio) pasis et-formata Lingva Festivalo "Karavan". La festivalo estis organizita en urba mezlernejo 9 por tieaj gelernantoj. Estis prezentitaj 5 llingvoj: Esperanto, la urdua, la kartvela, la nepala kaj la pola, ĉio finiĝis per lingvaj konkursoj. Entute partoprenis ĉirkaŭ 70 personoj, laŭ la opinio de organizantoj al homoj plaĉis. Ĉi-jara "Karavan" ne estas la unua en mezlernejo 9. Okazigo de lingvaj festivaloj estas tre grava parto de aktivado por Junulara Esperanto-Asocio de Ĉuvaŝa Respubliko (JEAĈR). Demandojn kaj spert-petojn sendu al: (forigu ciferojn el la adreso). ___________________________________________________________________________ 4. GREZIJONO APERIGIS PROGRAMON POR ĈI-JARO La fama franca kulturdomo Kastelo Grezijono disvastigis sian programon por ĉi-jaro. En la programo estas multaj interesaj staĝoj pri arto, kunlaboro en grupo ktp. Vidu la programon mem ĉe aŭ sendu demandojn al (forigu ciferojn el la adreso). _____________________________________________________________________________ 5. PASPORTA SERVO BEZONAS PAROLI ANKAŬ EN VIA LINGVO Derk Ederveen, la kompilanto de Pasporta Servo () petas traduki malgrandan prezenton de la servo en laŭ eble plej multajn naciajn lingvojn. Temas pri 285-vorta inform-paĝo ĉe . Se ne jam estas versio en via lingvo, la paĝon necesas traduki laŭeble precize kaj sendi la rezulton en ajna formato al Derk: (forigu kontraŭspamajn ciferojn el la adreso kaj ne forgesu pri klara temlinio de via mesaĝo). ____________________________________________________________________________ TEJO-AKTUALE - Senpaga informletero de TEJO La ideo: . La arĥivo: . Por aboni sendu mesaĝon al kun la enhavo: subscribe tejo-aktuale Informojn kaj komentojn sendu al . La teamo de TEJO-aktuale estas: Oleg Izjumenko, Jevgenij Gaŭs, Giuseppe Castelli. Tiun ĉi numeron redaktis Slavik Ivanov. TEJO-AKTUALE aperas ankaŭ ĉe http://abonu.com/catalog/info.tejo -*-------------------------------------------------------------------------- Malabonu: http://abonu.com/member/unsub?grp=info.tejo&email= http://abonu.com/ mailto:demandu@abonu.com