___________________________________________________________________________
T E J O - A K T U A L E N-ro 109 (21 Aprilo 2003)
____________________________________________________________________________
Senpaga informletero de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
<http://www.tejo.org>
____________________________________________________________________________
1. 100 JAROJ POST LA UNUA UK
2. ESPERANTISTOJ MONTRAS SIAJN LIBROJN EN ĈEBOKSARO (ĈUVAŜIO)
3. ANKORAŬ UNU LINGVA FESTIVALO EN ĈUVAŜIO
4. GREZIJONO PUBLIKIGAS ĈI-JARAN PROGRAMON
5. PASPORTA SERVO EKBEZONIS TRADUKANTOJN
____________________________________________________________________________
1. RESPERTI LA UNUAN UNIVERSALAN KONGRESON
La Nordfrancia Esperanto-Federacio organizos en 2005
(25-30 de marto) elstaran internacian amikecan renkontiĝon
en Bulonjo-ĉe-Maro, por memorfesti la centjariĝon de la
unua Universala Kongreso de 1905. Krom la Nordfrancia E-Federacio
partoprenas en la organizo de tiu evento SAT-Amikaro (kiu tiam
okazigos sian 60an kongreson), Unuiĝo Franca de
Esperanto (UFE - kiu tiam okazigos sian nacian
interasocian kongreson) kaj E-organizoj de Belgio kaj Britio.
Ĉiuj dezirantoj paŝi "laŭ la spuroj
de Zamenhof", estas invititaj partopreni la eventon.
Ĉiu povas sin informi vizitante la TTT-ejon de la
renkontiĝo: <http://boulogne2005.online.fr>
____________________________________________________________________________
2. ESPERANTISTOJ MONTRAS SIAJN LIBROJN AL LEGEMULOJ EN ĈUVAŜIO
Dum la tuta aprilo en respublika biblioteko de Ĉuvaŝio (regiono en centra
Rusio) funkciis ekspozicio de Esperanto-literaturo. Estis prezentitaj libroj
de biblioteko de la loka junulara asocio -- JEAĈR, kiu konsistas el pli ol
150 libroj. Estis eksponitaj ankaŭ multaj E-periodaĵoj. En Rusio lokaj
esperantistoj ofte sukcesas kunlabori kun urbaj bibliotekoj: interesan
sperton oni havas, ekzemple, en urbo Kostroma.
__________________________________________________________________________
3. INFANA LINGVA FESTIVALO "KARAVAN" EN ĈUVAŜIO
La 19an de aprilo en urbo Novoĉeboksarsk (Ĉuvaŝio) pasis et-formata Lingva
Festivalo "Karavan". La festivalo estis organizita en urba mezlernejo 9 por tieaj
gelernantoj. Estis prezentitaj 5 llingvoj: Esperanto, la urdua, la kartvela,
la nepala kaj la pola, ĉio finiĝis per lingvaj konkursoj. Entute partoprenis
ĉirkaŭ 70 personoj, laŭ la opinio de organizantoj al homoj plaĉis.
Ĉi-jara "Karavan" ne estas la unua en mezlernejo 9. Okazigo de lingvaj festivaloj
estas tre grava parto de aktivado por Junulara Esperanto-Asocio de Ĉuvaŝa Respubliko
(JEAĈR). Demandojn kaj spert-petojn sendu al: <vihrov@inbox77.ru> (forigu ciferojn
el la adreso).
___________________________________________________________________________
4. GREZIJONO APERIGIS PROGRAMON POR ĈI-JARO
La fama franca kulturdomo Kastelo Grezijono disvastigis sian programon por
ĉi-jaro. En la programo estas multaj interesaj staĝoj pri arto, kunlaboro
en grupo ktp. Vidu la programon mem ĉe <http://grezijono.kastelo.free.fr> aŭ
sendu demandojn al <grezijono7755.kastelo@free.fr> (forigu ciferojn el la adreso).
_____________________________________________________________________________
5. PASPORTA SERVO BEZONAS PAROLI ANKAŬ EN VIA LINGVO
Derk Ederveen, la kompilanto de Pasporta Servo (<www.tejo.org/ps>) petas
traduki malgrandan prezenton de la servo en laŭ eble plej multajn naciajn
lingvojn. Temas pri 285-vorta inform-paĝo ĉe
<http://www.tejo.org/ps/ps_lingv/ps_eo.htm>.
Se ne jam estas versio en via lingvo, la paĝon necesas traduki laŭeble
precize kaj sendi la rezulton en ajna formato al Derk:
<pasporta.servo78987@tejo.org> (forigu kontraŭspamajn ciferojn el la adreso
kaj ne forgesu pri klara temlinio de via mesaĝo).
____________________________________________________________________________
TEJO-AKTUALE - Senpaga informletero de TEJO
La ideo: <http://www.esperanto.org/tejo/publikaĵoj/aktuale/koncepto.html>.
La arĥivo: <http://www.tejo.org/tejo-aktuale>.
Por aboni sendu mesaĝon al <majordomo@esperanto.org> kun la enhavo:
subscribe tejo-aktuale
Informojn kaj komentojn sendu al <tejo-aktuale-red@esperanto.org>.
La teamo de TEJO-aktuale estas:
Oleg Izjumenko, Jevgenij Gaŭs, Giuseppe Castelli.
Tiun ĉi numeron redaktis Slavik Ivanov.
TEJO-AKTUALE aperas ankaŭ ĉe http://abonu.com/catalog/info.tejo