Informa Kanalo Abonu.Com -*-------------------------------------------------------------------------- ========= DENOVE VENIS TEJO-AKTUALE ============ T E J O - A K T U A L E N-ro 107 (7 Aprilo 2003) ____________________________________________________________________________ Senpaga informletero de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo ____________________________________________________________________________ 1. PROPONO DE TEJO PRI MODERNIGO DE LA CENTRA OFICEJO 2. JUNULARA ESPERANTO-AGADO EN EŬROPO: RAPORTO EN LA RETO 3. FINNAJ LERNEJOJ SERĈAS KONTAKTOJN POR "EŬROSCOLA" 4. ESPERANTA TENDARO EN RUSIO ____________________________________________________________________________ 1. PROPONO DE TEJO PRI MODERNIGO DE LA CENTRA OFICEJO Ĉe legeblas propono de TEJO pri oficeja modernigo, investa politiko de Universala Esperanto- Asocio kaj ekhavo de TEJO-oficisto. Se vi konsentas kun ĝi, vi povas sendi subtenleteron al , adresante al la estraro kaj ĝenerala direktoro de UEA. ____________________________________________________________________________ 2. JUNULARA ESPERANTO-AGADO EN EŬROPO: RAPORTO EN LA RETO La protokolo de la lasta OKEJ/MEJK (konferenco de okcident- kaj mezeŭropaj Esperanto-junularoj) troveblas ĉe . ____________________________________________________________________________ 3. FINNAJ LERNEJOJ SERĈAS KONTAKTOJN POR "EŬROSCOLA" Lernejanoj en Finnlando serĉas aliajn grupojn en Eŭropo por koresponde konatiĝi kaj - post unu jaro - kune viziti Strasburgon kadre de la projekto Eŭroscola. Skribu al Carola Antskog . ____________________________________________________________________________ 4. ESPERANTA TENDARO EN RUSIO Centra Rusio, de la 4a ĝis la 12a de aŭgusto 2003: esperanta tendaro "OkSEJT-43". Eksterlandanoj pagos nur 10 EŬR por loĝado, lignofajra manĝado kaj programo. Se vi ne havas propran tendon, mendu lokon en tendoj de organizantoj. Post OkSEJT eblas resti por la tuj sekvaj Rusiaj Esperanto- Tagoj (RET). Bonega ebleco vidi Rusion kaj ekhavi novajn amikojn. Informoj: , . ____________________________________________________________________________ TEJO-AKTUALE - Senpaga informletero de TEJO La ideo: . La arĥivo: . Por aboni sendu mesaĝon al kun la enhavo: subscribe tejo-aktuale Informojn kaj komentojn sendu al . La teamo de TEJO-aktuale estas: Oleg Izjumenko, Jevgenij Gaus, Giuseppe Castelli. Tiun ĉi numeron redaktis Giuseppe Castelli. Pri TEJO-AKTUALE ĉe Abonu.com zorgas Slavik Ivanov. -*-------------------------------------------------------------------------- Malabonu: http://abonu.com/member/unsub?grp=info.tejo http://abonu.com/ mailto:demandu@abonu.com