T E J O - A K T U A L E N-ro 107 (7 Aprilo 2003)
____________________________________________________________________________
Senpaga informletero de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
<http://www.tejo.org>
____________________________________________________________________________
1. PROPONO DE TEJO PRI MODERNIGO DE LA CENTRA OFICEJO
2. JUNULARA ESPERANTO-AGADO EN EŬROPO: RAPORTO EN LA RETO
3. FINNAJ LERNEJOJ SERĈAS KONTAKTOJN POR "EŬROSCOLA"
4. ESPERANTA TENDARO EN RUSIO
____________________________________________________________________________
1. PROPONO DE TEJO PRI MODERNIGO DE LA CENTRA OFICEJO
Ĉe <http://www.tejo.org/dok/proponaro_pri_modernigo.html> legeblas propono
de TEJO pri oficeja modernigo, investa politiko de Universala Esperanto-
Asocio kaj ekhavo de TEJO-oficisto. Se vi konsentas kun ĝi, vi povas sendi
subtenleteron al <marko@tejo.org>, adresante al la estraro kaj ĝenerala
direktoro de UEA.
____________________________________________________________________________
2. JUNULARA ESPERANTO-AGADO EN EŬROPO: RAPORTO EN LA RETO
La protokolo de la lasta OKEJ/MEJK (konferenco de okcident- kaj mezeŭropaj
Esperanto-junularoj) troveblas ĉe <http://www.tejo.org/la/mejk_okej.jsp>.
____________________________________________________________________________
3. FINNAJ LERNEJOJ SERĈAS KONTAKTOJN POR "EŬROSCOLA"
Lernejanoj en Finnlando serĉas aliajn grupojn en Eŭropo por koresponde
konatiĝi kaj - post unu jaro - kune viziti Strasburgon kadre de la projekto
Eŭroscola. Skribu al Carola Antskog <cantskog@kolumbus.fi>.
____________________________________________________________________________
4. ESPERANTA TENDARO EN RUSIO
Centra Rusio, de la 4a ĝis la 12a de aŭgusto 2003: esperanta tendaro
"OkSEJT-43". Eksterlandanoj pagos nur 10 EŬR por loĝado, lignofajra
manĝado kaj programo. Se vi ne havas propran tendon, mendu lokon en tendoj
de organizantoj. Post OkSEJT eblas resti por la tuj sekvaj Rusiaj Esperanto-
Tagoj (RET). Bonega ebleco vidi Rusion kaj ekhavi novajn amikojn. Informoj: <http://www.tejo.org/rejm/oksejt>,
<rejm@tejo.org>.
____________________________________________________________________________
TEJO-AKTUALE - Senpaga informletero de TEJO
La ideo: <http://www.esperanto.org/tejo/publikaĵoj/aktuale/koncepto.html>.
La arĥivo: <http://www.tejo.org/tejo-aktuale>.
Por aboni sendu mesaĝon al <majordomo@esperanto.org> kun la enhavo:
subscribe tejo-aktuale
Informojn kaj komentojn sendu al <tejo-aktuale-red@esperanto.org>.
La teamo de TEJO-aktuale estas:
Oleg Izjumenko, Jevgenij Gaus, Giuseppe Castelli.
Tiun ĉi numeron redaktis Giuseppe Castelli.
Pri TEJO-AKTUALE ĉe Abonu.com zorgas Slavik Ivanov.