Informa Kanalo Abonu.Com -*-------------------------------------------------------------------------- ========= DENOVE VENIS TEJO-AKTUALE ============ ___________________________________________________________________________ T E J O - A K T U A L E N-ro 106 (31 Marto 2003) ____________________________________________________________________________ Senpaga informletero de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo ____________________________________________________________________________ 1. LERNU.NET SUKCESAS - KUNLABORO PETATA 2. INTERLERNEJAJ KONTAKTOJ: PROJEKTO "INTERKULTURO 2" 3. ESPERANTAJ KANTOJ EN ORDINARAJ DISKOVENDEJOJ ____________________________________________________________________________ 1. LERNU.NET SUKCESAS - KUNLABORO PETATA La retpaĝaro disponigas esperanto-kursojn kaj aliajn helpilojn. Cent tagojn post sia lanĉo, ĝi havas ĉirkaŭ 1000 registritajn uzantojn. Se vi volas helpi al la komencantoj, vi povas paroligi ilin per la tujmesaĝilo de la paĝaro, kaj iĝi lingvohelpanto por unu koresponda kurso . Bonvenas ankaŭ via helpo por traduki la retejon al naciaj lingvoj: . Se vi havas demandojn, ne hezitu skribi al ! ____________________________________________________________________________ 2. INTERLERNEJAJ KONTAKTOJ: PROJEKTO "INTERKULTURO 2" La projekto "Interkulturo 2" kontaktigas lernejanojn el malsamaj mondpartoj (iom da materialo jam haveblas en la (ankoraŭ provizora) retejo ). Ĝis nun aliĝis klasoj el Albanio, Aŭstralio, Bulgario, Francio, Italio, Kongo kaj Kroatio. Se vi interesiĝas, kontaktu la Afrikan Oficejon de Universala Esperanto-Asocio aŭ aliĝu al la retlisto sendante malplenan mesaĝon al . ____________________________________________________________________________ 3. ESPERANTAJ KANTOJ EN ORDINARAJ DISKOVENDEJOJ La franca diskeldonejo "Productions Speciales" publikigis la diskon "Georges Brassens - Versions Originales", kiu enhavas du kantojn kantitajn en esperanto de Jacques Yvart. La disko bone distribuiĝas en la diskovendejoj en Francio kaj en la mondo. ____________________________________________________________________________ TEJO-AKTUALE - Senpaga informletero de TEJO La ideo: . La arĥivo: . Por aboni sendu mesaĝon al kun la enhavo: subscribe tejo-aktuale Informojn kaj komentojn sendu al . La teamo de TEJO-aktuale estas: Oleg Izjumenko, Jevgenij Gaus, Giuseppe Castelli. Tiun ĉi numeron redaktis Giuseppe Castelli. Pri TEJO-AKTUALE ĉe Abonu.com zorgas Slavik Ivanov. -*-------------------------------------------------------------------------- Malabonu: http://abonu.com/member/unsub?grp=info.tejo http://abonu.com/ mailto:demandu@abonu.com