___________________________________________________________________________
T E J O - A K T U A L E N-ro 106 (31 Marto 2003)
____________________________________________________________________________
Senpaga informletero de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
<http://www.tejo.org>
____________________________________________________________________________
1. LERNU.NET SUKCESAS - KUNLABORO PETATA
2. INTERLERNEJAJ KONTAKTOJ: PROJEKTO "INTERKULTURO 2"
3. ESPERANTAJ KANTOJ EN ORDINARAJ DISKOVENDEJOJ
____________________________________________________________________________
1. LERNU.NET SUKCESAS - KUNLABORO PETATA
La retpaĝaro <http://www.lernu.net> disponigas esperanto-kursojn kaj aliajn
helpilojn. Cent tagojn post sia lanĉo, ĝi havas ĉirkaŭ 1000 registritajn
uzantojn. Se vi volas helpi al la komencantoj, vi povas paroligi ilin per la
tujmesaĝilo de la paĝaro, kaj iĝi lingvohelpanto por unu koresponda kurso
<http://www.lernu.net/cgi-bin/wiki.pl?PorLingvohelpantoj>. Bonvenas ankaŭ
via helpo por traduki la retejon al naciaj lingvoj:
<http://www.lernu.net/cgi-bin/wiki.pl?PorTradukantoj>.
Se vi havas demandojn, ne hezitu skribi al <teamo@lernu.net>!
____________________________________________________________________________
2. INTERLERNEJAJ KONTAKTOJ: PROJEKTO "INTERKULTURO 2"
La projekto "Interkulturo 2" kontaktigas lernejanojn el malsamaj mondpartoj
(iom da materialo jam haveblas en la (ankoraŭ provizora) retejo
<http://www.interkulturo.net>). Ĝis nun aliĝis klasoj el Albanio,
Aŭstralio, Bulgario, Francio, Italio, Kongo kaj Kroatio. Se vi interesiĝas,
kontaktu la Afrikan Oficejon de Universala Esperanto-Asocio
<afrika.oficejo@uea.org> aŭ aliĝu al la retlisto sendante malplenan
mesaĝon al <interkulturo-subscribe@yahoogroups.com>.
____________________________________________________________________________
3. ESPERANTAJ KANTOJ EN ORDINARAJ DISKOVENDEJOJ
La franca diskeldonejo "Productions Speciales" publikigis la diskon "Georges
Brassens - Versions Originales", kiu enhavas du kantojn kantitajn en
esperanto de Jacques Yvart. La disko bone distribuiĝas en la diskovendejoj
en Francio kaj en la mondo.
____________________________________________________________________________
TEJO-AKTUALE - Senpaga informletero de TEJO
La ideo: <http://www.esperanto.org/tejo/publikaĵoj/aktuale/koncepto.html>.
La arĥivo: <http://www.tejo.org/tejo-aktuale>.
Por aboni sendu mesaĝon al <majordomo@esperanto.org> kun la enhavo:
subscribe tejo-aktuale
Informojn kaj komentojn sendu al <tejo-aktuale-red@esperanto.org>.
La teamo de TEJO-aktuale estas:
Oleg Izjumenko, Jevgenij Gaus, Giuseppe Castelli.
Tiun ĉi numeron redaktis Giuseppe Castelli.
Pri TEJO-AKTUALE ĉe Abonu.com zorgas Slavik Ivanov.