____________________________________________________________________________
T E J O - A K T U A L E N-ro 104 (17 Marto 2003)
____________________________________________________________________________
Senpaga informletero de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
<http://www.tejo.org>
____________________________________________________________________________
1. TEJO-AKTUALE-KONKURSO: JEN LA GAJNINTOJ
2. TRADUKU INFORMILON POR LA RETA INFORMADO-CENTRO!
3. "ESPERANTO LINGVO ARTA" EN RUSIO
4. INTERNACIA SEMINARIO EN GERMANIO
____________________________________________________________________________
1. TEJO-AKTUALE-KONKURSO: JEN LA GAJNINTOJ
Lotumiĝis la gajnintoj en la konkurso per kiu TEJO-aktuale festis sian
100an numeron: la novan TEJO-T-ĉemizon ricevos Anna-Laŭra H. Wickstroem
(Francio) kaj Kapinga Ntumba (Zimbabvo). Gratulon!
____________________________________________________________________________
2. TRADUKU INFORMILON POR LA RETA INFORMADO-CENTRO!
Ni planas traduki al naciaj lingvoj ĝisdatigitan version de la malnova
informilo de TEJO "Kio estas esperanto". Se vi emas helpi, vi povas tre
facile fari tion, rekte per la TTT-paĝo <http://www.tejo.org/info/kio.php>.
La rezultantaj dokumentoj elŝuteblos, en PDF-formato, el la retejo por
esperanto-informantoj "Reta Informado-Centro" <http://www.ikso.net/ric>.
____________________________________________________________________________
3. "ESPERANTO LINGVO ARTA" EN RUSIO
Komence de Marto okazis en Novosibirsk (okcidenta Siberio, Rusio) la junulara
festivalo EoLA ("Esperanto - Lingvo Arta"). En la jaro 2004, EoLA plej verŝajne
okazos fine de februaro en Volgograd (suda parto de Eŭropa Rusio).
E-junularo de Novosibirsk: <http://www.nekmovado.boom.ru/ESP/esp.htm>.
E-junularo de Volgograd: <http://stelaro.by.ru/index_esp.html>.
____________________________________________________________________________
4. INTERNACIA SEMINARIO EN GERMANIO
Naŭmburg (Germanio), 27.12.2003 - 03.01.2004: 47a Internacia Seminario (IS).
Temo: "Naturmedio - strukturo, ekspluato, protekto". La aliĝilo jam
troviĝas ĉe <http://www.internacia-seminario.de/is_aliĝilo.pdf>.
La retpaĝo kaj la reta aliĝilo sekvos post kelkaj semajnoj.
____________________________________________________________________________
TEJO-AKTUALE - Senpaga informletero de TEJO
La ideo: <http://www.esperanto.org/tejo/publikaĵoj/aktuale/koncepto.html>.
La arĥivo: <http://www.tejo.org/tejo-aktuale>.
Informojn kaj komentojn sendu al <tejo-aktuale-red@esperanto.org>.
La teamo de TEJO-aktuale estas:
Oleg Izjumenko, Jevgenij Gaus, Giuseppe Castelli.
Tiun ĉi numeron redaktis Giuseppe Castelli.
Pri TEJO-aktuale ĉe www.abonu.com zorgas Slavik Ivanov.