Informa Kanalo Abonu.Com -*-------------------------------------------------------------------------- ========= DENOVE VENIS TEJO-AKTUALE ============ T E J O - A K T U A L E N-ro 100 (17 Februaro 2003) ____________________________________________________________________________ Senpaga informletero de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo ____________________________________________________________________________ 1. TEJO-AKTUALE: 100 NUMEROJ! 2. TEJO-AKTUALE BEZONAS HELPON 3. INTERNACIA JUNULARA KONGRESO EN SVEDIO: KONTRIBUU AL LA TEMA PROGRAMO 4. RETA INFORMADO-CENTRO: ALIĜU AL LA TEAMO 5. KIEL ONI DIRAS "LINGVO DE LA PACO"? ____________________________________________________________________________ 1. TEJO-AKTUALE: 100 NUMEROJ! Tiu ĉi numero de TEJO-aktuale estas la 100a: gratulon al vi, leganto, kiu elektis ĉiusemajne ricevi junularan informilon koncizan, enhavan kaj lingve preskaŭ perfektan :-) ____________________________________________________________________________ 2. TEJO-AKTUALE BEZONAS HELPON Se vi ŝatas nian informilon, pripensu la plurajn eblojn subteni ĝin: - Se vi havas interesajn novaĵojn por la junulara E-movado, sendu ilin al . - Sciigu viajn amikojn kaj kunlaborantojn pri la ekzisto de TEJO-aktuale: eble iu ŝatus aboni ĝin. - Elŝutu la TEJO-aktuale-afiŝeton , surpaperigu ĝin kaj pendigu ĝin ĉe via klubo, kurso, renkontiĝo, aŭ aperigu ĝin en via gazeto! - Metu en vian retejon ligilon al . - Aliĝu al nia teamo por helpi prizorgi la retliston kaj la retpaĝojn, kaj disinformi pri TEJO-aktuale. - Rimarku, ke ĝis nun preskaŭ ĉiujn numerojn faris Giuseppe; eksciu, ke li iĝas ĉiun semajnon pli maljuna kaj kaduka; pripensu, ke li ne plu longe eltenos... Do, se vi konas iun, kiu eble ŝatus de tempo al tempo redakti numeron de TEJO-aktuale, diru al li ke li nepre skribu al por komenci utilan, interesan kaj ne tro tempo-raban kunlaboron! Por ĉiaj demandoj ni restas je via dispono. Dankon pro via atento! ____________________________________________________________________________ 3. INTERNACIA JUNULARA KONGRESO EN SVEDIO: KONTRIBUU AL LA TEMA PROGRAMO Serĉatas prelegantoj por la tema programo de la venonta Internacia Junulara Kongreso . La temo estas "Libera Kulturo": sendu proponojn aŭ demandojn al . ____________________________________________________________________________ 4. RETA INFORMADO-CENTRO: ALIĜU AL LA TEAMO La Reta Informado-Centro (RIC) celas helpi la informantojn pri esperanto. La laborplano pri ĝi enhavas interalie jenajn punktojn: - Eventuale prilabori la aspekton de la paĝaro kaj krei logotipon. - Aldoni informojn ĉe "Tipografio", "Argumentoj", "Zamenhof", "Esperanto", "La movado", "Oftaj demandoj" kaj "Retpoŝtlistoj". - Alŝuti indajn flugfoliojn afiŝojn en diversaj lingvoj. - Alŝuti indajn logotipojn, grafikaĵojn, fotojn. Se vi ŝatus kontribui al tiu laboro, aŭ simple ekscii pli, ne hezitu skribi al . Pli ĝenerale, la planoj de la agado "Esperanto @ Interreto" troveblas ĉe . ____________________________________________________________________________ 5. KIEL ONI DIRAS "LINGVO DE LA PACO"? 23-jara E-isto el Slovakio serĉas tradukojn en naciajn lingvojn de la frazo "Lingvo de la paco", por aperigo sur T-ĉemizo prezentota en Svedio ĉe la Universala kongreso kaj la Internacia Junulara Kongreso . Skribu al Petro Balaĵ . ____________________________________________________________________________ TEJO-AKTUALE - Senpaga informletero de TEJO La ideo: http://www.esperanto.org/tejo/publikajhoj/aktuale/koncepto.html. La arĥivo: http://www.tejo.org/tejo-aktuale. Por aboni sendu mesaĝon al kun la enhavo: subscribe tejo-aktuale Informojn kaj komentojn sendu al . La teamo de TEJO-aktuale estas: Oleg Izjumenko, Jevgenij Gaus, Giuseppe Castelli. Tiun ĉi numeron redaktis Giuseppe Castelli. -*-------------------------------------------------------------------------- Malabonu: http://abonu.com/member/unsub?grp=info.tejo http://abonu.com/ mailto:demandu@abonu.com