Informa Kanalo Abonu.Com

 T E J O - A K T U A L E                         N-ro 100 (17 Februaro 2003)
____________________________________________________________________________

 Senpaga informletero de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
 <http://www.tejo.org>;
____________________________________________________________________________

 1. TEJO-AKTUALE: 100 NUMEROJ!
 2. TEJO-AKTUALE BEZONAS HELPON
 3. INTERNACIA JUNULARA KONGRESO EN SVEDIO: KONTRIBUU AL LA TEMA PROGRAMO
 4. RETA INFORMADO-CENTRO: ALIĜU AL LA TEAMO
 5. KIEL ONI DIRAS "LINGVO DE LA PACO"?
____________________________________________________________________________

1. TEJO-AKTUALE: 100 NUMEROJ!

Tiu ĉi numero de TEJO-aktuale estas la 100a: gratulon al vi, leganto, kiu
elektis ĉiusemajne ricevi junularan informilon koncizan, enhavan kaj lingve
preskaŭ perfektan :-)
____________________________________________________________________________

2. TEJO-AKTUALE BEZONAS HELPON

Se vi ŝatas nian informilon, pripensu la plurajn eblojn subteni ĝin:

- Se vi havas interesajn novaĵojn por la junulara E-movado, sendu ilin al
  <tejo-aktuale-red@esperanto.org>.
- Sciigu viajn amikojn kaj kunlaborantojn pri la ekzisto de TEJO-aktuale:
  eble iu ŝatus aboni ĝin.
- Elŝutu la TEJO-aktuale-afiŝeton <http://www.tejo.org/ta/afiŝo.doc>;,
  surpaperigu ĝin kaj pendigu ĝin ĉe via klubo, kurso, renkontiĝo, aŭ
  aperigu ĝin en via gazeto!
- Metu en vian retejon ligilon al <http://www.tejo.org/tejo-aktuale/>;.
- Aliĝu al nia teamo por helpi prizorgi la retliston kaj la retpaĝojn, kaj
  disinformi pri TEJO-aktuale.
- Rimarku, ke ĝis nun preskaŭ ĉiujn numerojn faris Giuseppe; eksciu, ke li
  iĝas ĉiun semajnon pli maljuna kaj kaduka; pripensu, ke li ne plu longe
  eltenos... Do, se vi konas iun, kiu eble ŝatus de tempo al tempo redakti
  numeron de TEJO-aktuale, diru al li ke li nepre skribu al
  <tejo-aktuale-red@esperanto.org> por komenci utilan, interesan kaj ne tro
  tempo-raban kunlaboron!

Por ĉiaj demandoj ni restas je via dispono. Dankon pro via atento!
____________________________________________________________________________

3. INTERNACIA JUNULARA KONGRESO EN SVEDIO: KONTRIBUU AL LA TEMA PROGRAMO

Serĉatas prelegantoj por la tema programo de la venonta Internacia Junulara
Kongreso <http://www.tejo.org/ijk/>;. La temo estas "Libera Kulturo": sendu
proponojn aŭ demandojn al <Elizabeth_Raible@brown.edu>.
____________________________________________________________________________

4. RETA INFORMADO-CENTRO: ALIĜU AL LA TEAMO

La Reta Informado-Centro (RIC) <http://www.ikso.net/ric>; celas helpi la
informantojn pri esperanto. La laborplano pri ĝi enhavas interalie jenajn
punktojn:

- Eventuale prilabori la aspekton de la paĝaro kaj krei logotipon.
- Aldoni informojn ĉe "Tipografio", "Argumentoj", "Zamenhof", "Esperanto",
  "La movado", "Oftaj demandoj" kaj "Retpoŝtlistoj".
- Alŝuti indajn flugfoliojn afiŝojn en diversaj lingvoj.
- Alŝuti indajn logotipojn, grafikaĵojn, fotojn.

Se vi ŝatus kontribui al tiu laboro, aŭ simple ekscii pli, ne hezitu skribi
al <ric@ikso.net>. Pli ĝenerale, la planoj de la agado "Esperanto @
Interreto" troveblas ĉe <http://www.ikso.net/cgi-bin/wiki.pl?NunajPlanoj>;.
____________________________________________________________________________

5. KIEL ONI DIRAS "LINGVO DE LA PACO"?

23-jara E-isto el Slovakio serĉas tradukojn en naciajn lingvojn de la frazo
"Lingvo de la paco", por aperigo sur T-ĉemizo prezentota en Svedio ĉe la
Universala kongreso <http://www.uea.org/esperanto/index_kongres.html>; kaj la
Internacia Junulara Kongreso <http://www.tejo.org/ijk/>;.
Skribu al Petro Balaĵ <balaz12@post.sk>.
____________________________________________________________________________

 TEJO-AKTUALE - Senpaga informletero de TEJO

 La ideo: http://www.esperanto.org/tejo/publikajhoj/aktuale/koncepto.html.
 La arĥivo: http://www.tejo.org/tejo-aktuale.
 Por aboni sendu mesaĝon al <majordomo@esperanto.org> kun la enhavo:
 subscribe tejo-aktuale
 Informojn kaj komentojn sendu al <tejo-aktuale-red@esperanto.org>.
 La teamo de TEJO-aktuale estas:
 Oleg Izjumenko, Jevgenij Gaus, Giuseppe Castelli.
 Tiun ĉi numeron redaktis Giuseppe Castelli.

http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com
Malabonu