Informa Kanalo Abonu.Com -*-------------------------------------------------------------------------- ========= DENOVE VENIS TEJO-AKTUALE ============ T E J O - A K T U A L E N-ro 99 (10 Februaro 2003) ____________________________________________________________________________ Senpaga informletero de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo ____________________________________________________________________________ 1. TEJO-AKTUALE: 100-NUMERIĜA KONKURSO 2. ESPERANTO @ INTERRETO: SEMINARIO EN USONO 3. VINTRA SEMAJNFINO EN SVISLANDO 4. INTERNACIA JUNULARA KONGRESO 2004: ĈU EN RUSIO? 5. ESPERANTAJ STAĜOJ EN FRANCIO 6. PARTOPRENANTOJ SERĈATAJ POR EŬROPUNIA PROJEKTO 7. PLI DA ESPERANTAJ MELODIOJ POR POŜTELEFONOJ ____________________________________________________________________________ 1. TEJO-AKTUALE: 100-NUMERIĜA KONKURSO La venonta numero de TEJO aktuale estos la 100a! Por festi tion, TEJO lotumos du el la novaj TEJO-T-ĉemizoj: unu inter la jamaj abonantoj, la alian inter tiuj kiuj ekabonos. Por abonigi viajn amikojn donu al ili la instrukciojn videblajn piede de ĉiu numero, aŭ vizitigu al ili la paĝon . La lotumado okazos iam post la dissendo de la 100a numero. ____________________________________________________________________________ 2. ESPERANTO @ INTERRETO: SEMINARIO EN USONO Ĉe la famega universitato MIT (Bostono, Usono), 19a - 26a de Aprilo, 2003: E@I-seminario "Rete lerni". Informoj ĉe: . ____________________________________________________________________________ 3. VINTRA SEMAJNFINO EN SVISLANDO Pres d'Orvin (Svislando), 21a - 23a de Februaro: Junularo Esperanta Svislanda (JES) invitas al la Svisa Vintra Semajnfino (momente estas metro da neĝo kaj kelkaj partoprenlokoj ankoraŭ liberas). Informoj ĉe . ____________________________________________________________________________ 4. INTERNACIA JUNULARA KONGRESO 2004: ĈU EN RUSIO? La TEJO-estraro favore rilatas al la ideo okazigi la Internacian Junularan Kongreson (IJK) en 2004 en Rusio. La fina decido okazos ĉi-maje. Intertempe jam ekfunkciis la paĝaro . ____________________________________________________________________________ 5. ESPERANTAJ STAĜOJ EN FRANCIO Kulturdomo "Kastelo Grezijono" (Francio), de 28a de Junio - 30a de Aŭgusto: diversgradaj staĝoj. Informoj ĉe , ____________________________________________________________________________ 6. PARTOPRENANTOJ SERĈATAJ POR EŬROPUNIA PROJEKTO "Esperanto" Radikala Asocio (ERA) serĉas interesiĝantojn en la Eŭrop-Uniaj landoj (inkluzive la 10 enirantajn) por helpi en eŭropa projekto iniciatota de la itala ministrejo pri instruado: urĝe skribu al . ____________________________________________________________________________ 7. PLI DA ESPERANTAJ MELODIOJ POR POŜTELEFONOJ Daŭre pligrandiĝas kolekto de poŝtelefonaj melodioj ĉe la paĝaro de Rusia Esperantista Junulara Movado . Laste aperis melodioj de la popularaj kantoj "Apudmoskvaj Vesperoj" kaj "Mia Amatin'". Vi povas preni melodion por via poŝtelefono kaj ankaŭ kontribui per propraj E-melodioj (ekzemple ankoraŭ mankas "La Bamba"): iru al . ____________________________________________________________________________ TEJO-AKTUALE - Senpaga informletero de TEJO La ideo: . La arĥivo: . Por aboni sendu mesaĝon al kun la enhavo: subscribe tejo-aktuale Informojn kaj komentojn sendu al . La teamo de TEJO-aktuale estas: Oleg Izjumenko, Jevgenij Gaŭs, Giuseppe Castelli. Tiun ĉi numeron redaktis Giuseppe Castelli. -*-------------------------------------------------------------------------- Malabonu: http://abonu.com/member/unsub?grp=info.tejo http://abonu.com/ mailto:demandu@abonu.com