T E J O - A K T U A L E N-ro 99 (10 Februaro 2003)
____________________________________________________________________________
Senpaga informletero de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
<http://www.tejo.org>
____________________________________________________________________________
1. TEJO-AKTUALE: 100-NUMERIĜA KONKURSO
2. ESPERANTO @ INTERRETO: SEMINARIO EN USONO
3. VINTRA SEMAJNFINO EN SVISLANDO
4. INTERNACIA JUNULARA KONGRESO 2004: ĈU EN RUSIO?
5. ESPERANTAJ STAĜOJ EN FRANCIO
6. PARTOPRENANTOJ SERĈATAJ POR EŬROPUNIA PROJEKTO
7. PLI DA ESPERANTAJ MELODIOJ POR POŜTELEFONOJ
____________________________________________________________________________
1. TEJO-AKTUALE: 100-NUMERIĜA KONKURSO
La venonta numero de TEJO aktuale estos la 100a! Por festi tion, TEJO
lotumos du el la novaj TEJO-T-ĉemizoj: unu inter la jamaj abonantoj, la
alian inter tiuj kiuj ekabonos. Por abonigi viajn amikojn donu al ili la
instrukciojn videblajn piede de ĉiu numero, aŭ vizitigu al ili la paĝon
<http://www.abonu.com/catalog/info.tejo>. La lotumado okazos iam post la
dissendo de la 100a numero.
____________________________________________________________________________
2. ESPERANTO @ INTERRETO: SEMINARIO EN USONO
Ĉe la famega universitato MIT (Bostono, Usono), 19a - 26a de Aprilo, 2003:
E@I-seminario "Rete lerni". Informoj ĉe: <http://www.ikso.net/mit>.
____________________________________________________________________________
3. VINTRA SEMAJNFINO EN SVISLANDO
Pres d'Orvin (Svislando), 21a - 23a de Februaro: Junularo Esperanta
Svislanda (JES) invitas al la Svisa Vintra Semajnfino (momente estas metro
da neĝo kaj kelkaj partoprenlokoj ankoraŭ liberas). Informoj ĉe
<http://www.jesperanto.ĉ/esperanto/kor/svis.html>.
____________________________________________________________________________
4. INTERNACIA JUNULARA KONGRESO 2004: ĈU EN RUSIO?
La TEJO-estraro favore rilatas al la ideo okazigi la Internacian Junularan
Kongreson (IJK) en 2004 en Rusio. La fina decido okazos ĉi-maje. Intertempe
jam ekfunkciis la paĝaro <http://www.tejo.org/rejm/ijk/>.
____________________________________________________________________________
5. ESPERANTAJ STAĜOJ EN FRANCIO
Kulturdomo "Kastelo Grezijono" (Francio), de 28a de Junio - 30a de Aŭgusto:
diversgradaj staĝoj. Informoj ĉe <http://grezijono.kastelo.free.fr>,
<grezijono.kastelo@free.fr>
____________________________________________________________________________
6. PARTOPRENANTOJ SERĈATAJ POR EŬROPUNIA PROJEKTO
"Esperanto" Radikala Asocio (ERA) serĉas interesiĝantojn en la Eŭrop-Uniaj
landoj (inkluzive la 10 enirantajn) por helpi en eŭropa projekto iniciatota
de la itala ministrejo pri instruado: urĝe skribu al
<era@internacialingvo.org>.
____________________________________________________________________________
7. PLI DA ESPERANTAJ MELODIOJ POR POŜTELEFONOJ
Daŭre pligrandiĝas kolekto de poŝtelefonaj melodioj ĉe la paĝaro de
Rusia Esperantista Junulara Movado <http://www.tejo.org/rejm>. Laste aperis
melodioj de la popularaj kantoj "Apudmoskvaj Vesperoj" kaj "Mia Amatin'". Vi
povas preni melodion por via poŝtelefono kaj ankaŭ kontribui per propraj
E-melodioj (ekzemple ankoraŭ mankas "La Bamba"): iru al
<http://www.tejo.org/rejm/melodioj.php>.
____________________________________________________________________________
TEJO-AKTUALE - Senpaga informletero de TEJO
La ideo: <http://www.esperanto.org/tejo/publikaĵoj/aktuale/koncepto.html>.
La arĥivo: <http://www.tejo.org/tejo-aktuale>.
Por aboni sendu mesaĝon al <majordomo@esperanto.org> kun la enhavo:
subscribe tejo-aktuale
Informojn kaj komentojn sendu al <tejo-aktuale-red@esperanto.org>.
La teamo de TEJO-aktuale estas:
Oleg Izjumenko, Jevgenij Gaŭs, Giuseppe Castelli.
Tiun ĉi numeron redaktis Giuseppe Castelli.