Informa Kanalo Abonu.Com -*-------------------------------------------------------------------------- ========= DENOVE VENIS TEJO-AKTUALE ============ Senpaga informletero de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo 1. LERNU.NET SUKCESAS! 2. AKTIVI EN TEJO KAJ EN UNIVERSALA ESPERANTO-ASOCIO 3. INTERNACIA JUNULARA KONGRESO EN SVEDIO: MENDU KOLORAN AFIŜON 4. JUNULARA RENKONTIĜO EN UKRAINIO 5. ESPERANTA PORTALO "ĜANGALO" ____________________________________________________________________________ 1. LERNU.NET SUKCESAS! 40 tagojn post sia lanĉo, "Lernu!" atingis la nombron de 400 registritaj uzantoj el pli ol 40 landoj kaj pli ol 8 000 vizitojn! Ĉe "Lernu!" oni trovas plurajn retkursojn kaj multajn aliajn helpilojn por informiĝi pri Esperanto kaj lerni ĝin, en diversaj lingvoj. Nun, kiam iu verkas Esperanto-kurson por interreto, tiu ne devas fari la tutan laboron de la komenco, sed povas utiligi la ilojn de "Lernu!": traduk-sistemo, vortaroj, informoj pri Esperanto, ekzemplaj tekstoj kaj sondosieroj, tujmesaĝilo... Kunlaboremuloj por aldoni novajn lingvojn aŭ iĝi lingvo-helpantoj tre bonvenas! Skribu al . ____________________________________________________________________________ 2. AKTIVI EN TEJO KAJ EN UNIVERSALA ESPERANTO-ASOCIO TEJO konsistas el junaj Esperanto-parolantoj kiuj aktivas pri diversaj taskoj. Se ankaŭ vi volas iun taskon kadre de la TEJO-agado, kaj deziras informojn pri la ekzistantaj taskoj, vi povas aliĝi al la listo "Aktivi en TEJO!" per malplena mesaĝo al aŭ vizitante la retpaĝojn kaj . La sama afero pri Universala Esperanto-Asocio (UEA) okazas per la listo . ____________________________________________________________________________ 3. INTERNACIA JUNULARA KONGRESO EN SVEDIO: MENDU KOLORAN AFIŜON La venonta Internacia Junulara Kongreso (IJK) okazos en Lesjofors (Svedio) de la 19a ĝis la 26a de Julio. Eblas peti kolore presitajn afiŝojn por reklami ĝin dum via renkontiĝo aŭ en via loka klubo: skribu al . La aliĝilo kaj nigra-blanka versio de la afiŝo troviĝas ĉe . ____________________________________________________________________________ 4. JUNULARA RENKONTIĜO EN UKRAINIO Kijivo (Ukrainio), 30a de junio - 6a de julio: Renkontiĝo de Esperantista Junularo: kun kursoj, konkursoj, koncertoj, ekskursoj ktp. Informoj kaj aliĝoj: Mikaelo Lineckij . ____________________________________________________________________________ 5. ESPERANTA PORTALO "ĜANGALO" Malfermiĝis la tre moderna kaj riĉa esperanta portalo "Ĝangalo": vizitu ĝin ĉe . ____________________________________________________________________________ TEJO-AKTUALE - Senpaga informletero de TEJO La ideo: . La arĥivo: . Por aboni sendu mesaĝon al kun la enhavo: subscribe tejo-aktuale Informojn kaj komentojn sendu al . La teamo de TEJO-aktuale estas: Oleg Izjumenko, Jevgenij Gaŭs, Giuseppe Castelli. Tiun ĉi numeron redaktis Giuseppe Castelli. Pri TEJO-aktuale ĉe Abonu.com ĉi-foje zorgis Sl. Ivanov. -*-------------------------------------------------------------------------- Malabonu: http://abonu.com/member/unsub?grp=info.tejo http://abonu.com/ mailto:demandu@abonu.com