Informa Kanalo Abonu.Com

Senpaga informletero de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
 <http://www.tejo.org>;

 1. LERNU.NET SUKCESAS!
 2. AKTIVI EN TEJO KAJ EN UNIVERSALA ESPERANTO-ASOCIO
 3. INTERNACIA JUNULARA KONGRESO EN SVEDIO: MENDU KOLORAN AFIŜON
 4. JUNULARA RENKONTIĜO EN UKRAINIO
 5. ESPERANTA PORTALO "ĜANGALO"
____________________________________________________________________________

1. LERNU.NET SUKCESAS!

40 tagojn post sia lanĉo, "Lernu!" <http://www.lernu.net>; atingis la
nombron de 400 registritaj uzantoj el pli ol 40 landoj kaj pli ol 8 000
vizitojn! Ĉe "Lernu!" oni trovas plurajn retkursojn kaj multajn aliajn
helpilojn por informiĝi pri Esperanto kaj lerni ĝin, en diversaj lingvoj.
Nun, kiam iu verkas Esperanto-kurson por interreto, tiu ne devas fari la
tutan laboron de la komenco, sed povas utiligi la ilojn de "Lernu!":
traduk-sistemo, vortaroj, informoj pri Esperanto, ekzemplaj tekstoj kaj
sondosieroj, tujmesaĝilo...

Kunlaboremuloj por aldoni novajn lingvojn aŭ iĝi lingvo-helpantoj tre
bonvenas! Skribu al <teamo@lernu.net>.
____________________________________________________________________________

2. AKTIVI EN TEJO KAJ EN UNIVERSALA ESPERANTO-ASOCIO

TEJO konsistas el junaj Esperanto-parolantoj kiuj aktivas pri diversaj
taskoj. Se ankaŭ vi volas iun taskon kadre de la TEJO-agado, kaj deziras
informojn pri la ekzistantaj taskoj, vi povas aliĝi al la listo "Aktivi en
TEJO!" per malplena mesaĝo al <aktivi-en-tejo-subscribe@yahoogroups.com> aŭ
vizitante la retpaĝojn <http://groups.yahoo.com/group/aktivi-en-tejo>; kaj
<http://www.tejo.org/aktivuloj/listego.jsp>;.
La sama afero pri Universala Esperanto-Asocio (UEA) okazas per la listo
<http://groups.yahoo.com/group/aktivi-en-uea>;.
____________________________________________________________________________

3. INTERNACIA JUNULARA KONGRESO EN SVEDIO: MENDU KOLORAN AFIŜON

La venonta Internacia Junulara Kongreso (IJK) <http://www.tejo.org/ijk>;
okazos en Lesjofors (Svedio) de la 19a ĝis la 26a de Julio. Eblas peti
kolore presitajn afiŝojn por reklami ĝin dum via renkontiĝo aŭ en via
loka klubo: skribu al <nastja@ikso.net>. La aliĝilo kaj nigra-blanka versio
de la afiŝo troviĝas ĉe <http://www.tejo.org/ijk/paliĝilo.php>;.
____________________________________________________________________________

4. JUNULARA RENKONTIĜO EN UKRAINIO

Kijivo (Ukrainio), 30a de junio - 6a de julio: Renkontiĝo de Esperantista
Junularo: kun kursoj, konkursoj, koncertoj, ekskursoj ktp. Informoj kaj
aliĝoj: Mikaelo Lineckij <rejo@ukr.net>.
____________________________________________________________________________

5. ESPERANTA PORTALO "ĜANGALO"

Malfermiĝis la tre moderna kaj riĉa esperanta portalo "Ĝangalo": vizitu
ĝin ĉe <http://ĝangalo.com>;.
____________________________________________________________________________

 TEJO-AKTUALE - Senpaga informletero de TEJO

 La ideo: <http://www.esperanto.org/tejo/publikaĵoj/aktuale/koncepto.html>;.
 La arĥivo: <http://www.tejo.org/tejo-aktuale>;.
 Por aboni sendu mesaĝon al <majordomo@esperanto.org> kun la enhavo:
 subscribe tejo-aktuale
 Informojn kaj komentojn sendu al <tejo-aktuale-red@esperanto.org>.
 La teamo de TEJO-aktuale estas:
 Oleg Izjumenko, Jevgenij Gaŭs, Giuseppe Castelli.
 Tiun ĉi numeron redaktis Giuseppe Castelli.
 Pri TEJO-aktuale ĉe Abonu.com ĉi-foje zorgis Sl. Ivanov.

http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com
Malabonu