Informa Kanalo Abonu.Com -*-------------------------------------------------------------------------- ========= DENOVE VENIS TEJO-AKTUALE ============ EN LA NUMERO: * INTERNACIA JUNULARA KONGRESO EN SVEDIO: HELPU DISKONIGI! * PORESPERANTA SUKCESO ĈE ITALA JUNULARA KONVENCIO * SEMINARIO POR INSTRUISTOJ EN NEDERLANDO * ESPERANTAJ TAGOJ EN POLLANDO * SOMERA KURSARO EN USONO * RETEJO DE "INTERLINGVISTIKAJ STUDOJ" * NOVA KOMPAKTA DISKO: "ELEKTRONIKA KOMPILO" --------------------------------------------------------------------------- INTERNACIA JUNULARA KONGRESO EN SVEDIO: HELPU DISKONIGI! La venonta Internacia Junulara Kongreso [http://www.tejo.org/ijk] http:// www.tejo.org/ijk okazos en Lesjofors (Svedio) de la 19a ĝis la 26a de Julio. La organiza teamo petas vian helpon! Ĉe [http://www.tejo.org/ijk/ paliĝilo.php] http://www.tejo.org/ijk/paliĝilo.php vi povas elŝuti la paperan aliĝilon kaj la varbafiŝo: disdonu la unuan kaj pendigu la duan, ekzemple en via loka klubo! David-Emil Wickstroem, kunordiganto --------------------------------------------------------------------------- PORESPERANTA SUKCESO ĈE ITALA JUNULARA KONVENCIO De la 10a ĝis la 12a de januaro okazis en Romo la Itala Junulara Konvencio pri la Estonteco de Eŭropo. Danke al Francesco Maurelli, kiu tie reprezentis Italan Esperantistan Junularon, en la fina dokumento aperas frazo por lingva diverseco kaj por la uzo de neŭtrala internacia lingvo. La dokumento (en la itala) elŝuteblas de [http://www.avvenireuropa.it] http://www.avvenireuropa.it. --------------------------------------------------------------------------- SEMINARIO POR INSTRUISTOJ EN NEDERLANDO Den Haag (Nederlando), 7a - 9a de Marto 2003: Internacia Esperanto-Instituto (IEI) okazigas seminarion por instruistoj pri esperanto-literaturo. Informoj: [mailto:iei001@tiscali.nl] iei001@tiscali.nl. --------------------------------------------------------------------------- ESPERANTAJ TAGOJ EN POLLANDO Staszow (Pollando), 22a - 25a de Majo 2003: Esperantaj Tagoj kun foto- ekspozicio, prelegoj, koncertoj, ekskurso... Informoj: Andrzej Sochacki [mailto:asochacki@poczta.fm] asochacki@poczta.fm. --------------------------------------------------------------------------- SOMERA KURSARO EN USONO Lernejo por Internacia Lernado (School for International Training) en Brattleboro (Vermonto, Usono), 7a - 25a de julio 2003: Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK). Informoj: [http://www.esperanto-usa.org/nask/] http:// www.esperanto-usa.org/nask/ kaj [http://www.sit.edu] http://www.sit.edu. Kunordiganto: Ellen M. Eddy [mailto:eddyellen@aol.com] eddyellen@aol.com. Fotoj kaj artikoloj pri NASK 2002: [http://www.medialabinc.net/temp/fasko/ nask2002/] http://www.medialabinc.net/temp/fasko/nask2002/. --------------------------------------------------------------------------- RETEJO DE "INTERLINGVISTIKAJ STUDOJ" La Interlingvistikaj Studoj ĉe la universitato de Poznan (Pollando) havas novan retejon: [http://main.amu.edu.pl/~interl/index.html] http:// main.amu.edu.pl/~interl/index.html. --------------------------------------------------------------------------- NOVA KOMPAKTA DISKO: "ELEKTRONIKA KOMPILO" 70 minutoj da aktuala elektronika Esperanto-muziko de 10 artistoj el 8 landoj. Mendilo (kaj pluraj muzik-eltirajhoj) troviĝas ĉe [http:// www.vinilkosmo.com] http://www.vinilkosmo.com. -*-------------------------------------------------------------------------- Malabonu: http://abonu.com/member/unsub?grp=info.tejo http://abonu.com/ mailto:demandu@abonu.com