| Informa Kanalo Abonu.Com |
EN LA NUMERO:
INTERNACIA JUNULARA KONGRESO EN SVEDIO: HELPU DISKONIGI!
La venonta Internacia Junulara Kongreso http://www.tejo.org/ijk okazos en Lesjofors (Svedio) de la 19a ĝis la 26a de Julio. La organiza teamo petas vian helpon! Ĉe http://www.tejo.org/ijk/paliĝilo.php vi povas elŝuti la paperan aliĝilon kaj la varbafiŝo: disdonu la unuan kaj pendigu la duan, ekzemple en via loka klubo!
David-Emil Wickstroem, kunordiganto
PORESPERANTA SUKCESO ĈE ITALA JUNULARA KONVENCIO
De la 10a ĝis la 12a de januaro okazis en Romo la Itala Junulara Konvencio pri la Estonteco de Eŭropo. Danke al Francesco Maurelli, kiu tie reprezentis Italan Esperantistan Junularon, en la fina dokumento aperas frazo por lingva diverseco kaj por la uzo de neŭtrala internacia lingvo. La dokumento (en la itala) elŝuteblas de http://www.avvenireuropa.it.
SEMINARIO POR INSTRUISTOJ EN NEDERLANDO
Den Haag (Nederlando), 7a - 9a de Marto 2003: Internacia Esperanto-Instituto (IEI) okazigas seminarion por instruistoj pri esperanto-literaturo. Informoj: iei001@tiscali.nl.
ESPERANTAJ TAGOJ EN POLLANDO
Staszow (Pollando), 22a - 25a de Majo 2003: Esperantaj Tagoj kun foto- ekspozicio, prelegoj, koncertoj, ekskurso... Informoj: Andrzej Sochacki asochacki@poczta.fm.
SOMERA KURSARO EN USONO
Lernejo por Internacia Lernado (School for International Training) en Brattleboro (Vermonto, Usono), 7a - 25a de julio 2003: Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK). Informoj: http://www.esperanto-usa.org/nask/ kaj http://www.sit.edu. Kunordiganto: Ellen M. Eddy eddyellen@aol.com. Fotoj kaj artikoloj pri NASK 2002: http://www.medialabinc.net/temp/fasko/nask2002/.
RETEJO DE "INTERLINGVISTIKAJ STUDOJ"
La Interlingvistikaj Studoj ĉe la universitato de Poznan (Pollando) havas novan retejon: http://main.amu.edu.pl/~interl/index.html.
NOVA KOMPAKTA DISKO: "ELEKTRONIKA KOMPILO"
70 minutoj da aktuala elektronika Esperanto-muziko de 10 artistoj el 8 landoj. Mendilo (kaj pluraj muzik-eltirajhoj) troviĝas ĉe http://www.vinilkosmo.com.
| http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com | Malabonu |