Informa Kanalo Abonu.Com -*-------------------------------------------------------------------------- ========= DENOVE VENIS TEJO-AKTUALE ============ Senpaga informletero de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo ____________________________________________________________________________ 1. UEA KAJ TEJO: KAMPANJO "MEMBRO-MEMBRON" 2. ESPERANTO@INTERRETO EN SVEDIO: FOTOJ KAJ FILMO 3. DU NOVAJ DISKOJ EL RUSIO 4. INTERESAJ RETPAĜOJ 5. EŬROPA UNIO SERĈAS HELPDUNGITOJN ____________________________________________________________________________ 1. UEA KAJ TEJO: KAMPANJO "MEMBRO-MEMBRON" Universala Esperanto-Asocio kaj TEJO lanĉis kampanjon por kreskigi sian membraron. Ĉiu membro, kiu akiros novan individuan membron, ricevos libropremion; krome du konkursantoj ricevos la Novan Plenan Ilustritan Vortaron de Esperanto: unu el ili estos tiu, kiu akiris plej multajn novajn membrojn; la alian oni lotumos la 10an de Februaro 2003. Por partopreni, skribu al Stano Marcek vian nomon, vian UEA-kodon, la nomon kaj la adreson de la (de vi akirita) nova membro. ____________________________________________________________________________ 2. ESPERANTO@INTERRETO EN SVEDIO: FOTOJ KAJ FILMO 50 el la plej bonaj fotoj pri la pasinta E@I-seminario en Svedio aperas ĉe ; la unua el la du tre amuzaj filmoj faritaj dum la seminario videblas ĉe . ____________________________________________________________________________ 3. DU NOVAJ DISKOJ EL RUSIO "La lingvo por ni" estas la tria kompilaĵo el la serio "Oraj kantoj"; ĝi enhavas famaĵojn kiel "Guantanamera", "Mariŝa, kisu min", "Apudmoskvaj vesperoj" ktp. Informoj: Garik Kokolja . "Esperantujo mia..." enhavas kantojn, plejparte ŝercajn, de Bruna Ŝtono (Mikaelo Bronŝtejn). Mendu ĝin ĉe . ____________________________________________________________________________ 4. INTERESAJ RETPAĜOJ - Internacia Pedagogia Revuo: - Tefloro (ĉina retgazeto): ____________________________________________________________________________ 5. EŬROPA UNIO SERĈAS HELPDUNGITOJN Eŭropa Unio ofertas postenojn de helpdungitoj al anoj de EŬ-landoj kaj kandidataj landoj kun scio de la angla/franca/germana plus iu lingvo de kandidata lando. Mencio de E-o en la karierresumo ne nepre helpos... Informoj ĉe . ____________________________________________________________________________ TEJO-AKTUALE - Senpaga informletero de TEJO La ideo: . La arĥivo: . Por aboni sendu mesaĝon al kun la enhavo: subscribe tejo-aktuale Informojn kaj komentojn sendu al . La teamo de TEJO-aktuale estas: Oleg Izjumenko, Jevgenij Gaus, Giuseppe Castelli. Tiun ĉi numeron redaktis Giuseppe Castelli. -*-------------------------------------------------------------------------- Malabonu: http://abonu.com/member/unsub?grp=info.tejo http://abonu.com/ mailto:demandu@abonu.com