Informa Kanalo Abonu.Com

  Senpaga informletero de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
 <http://www.tejo.org>;
____________________________________________________________________________

 1. UEA KAJ TEJO: KAMPANJO "MEMBRO-MEMBRON"
 2. ESPERANTO@INTERRETO EN SVEDIO: FOTOJ KAJ FILMO
 3. DU NOVAJ DISKOJ EL RUSIO
 4. INTERESAJ RETPAĜOJ
 5. EŬROPA UNIO SERĈAS HELPDUNGITOJN
____________________________________________________________________________

1. UEA KAJ TEJO: KAMPANJO "MEMBRO-MEMBRON"

Universala Esperanto-Asocio kaj TEJO lanĉis kampanjon por kreskigi sian
membraron. Ĉiu membro, kiu akiros novan individuan membron, ricevos
libropremion; krome du konkursantoj ricevos la Novan Plenan Ilustritan
Vortaron de Esperanto: unu el ili estos tiu, kiu akiris plej multajn novajn
membrojn; la alian oni lotumos la 10an de Februaro 2003. Por partopreni,
skribu al Stano Marcek <revuo@uea.org> vian nomon, vian UEA-kodon, la nomon
kaj la adreson de la (de vi akirita) nova membro.
____________________________________________________________________________

2. ESPERANTO@INTERRETO EN SVEDIO: FOTOJ KAJ FILMO

50 el la plej bonaj fotoj pri la pasinta E@I-seminario en Svedio aperas ĉe
<http://www.ikso.net/eĉei/2002-10/albumo/>;; la unua el la du tre amuzaj
filmoj faritaj dum la seminario videblas ĉe <http://www.tejo.org/filmo/>;.
____________________________________________________________________________

3. DU NOVAJ DISKOJ EL RUSIO

"La lingvo por ni" estas la tria kompilaĵo el la serio "Oraj kantoj"; ĝi
enhavas famaĵojn kiel "Guantanamera", "Mariŝa, kisu min", "Apudmoskvaj
vesperoj" ktp. Informoj: Garik Kokolja <garik@mitino.ptt.ru>.
"Esperantujo mia..." enhavas kantojn, plejparte ŝercajn, de Bruna Ŝtono
(Mikaelo Bronŝtejn). Mendu ĝin ĉe <ples@tihvin.spb.ru> aŭ
<belov@tihvin.spb.ru>.
____________________________________________________________________________

4. INTERESAJ RETPAĜOJ

- Internacia Pedagogia Revuo: <http://www.nl-papa.hu/ipr/>;
- Tefloro (ĉina retgazeto): <http://abonu.com/catalog/kulturo.123456789>;
____________________________________________________________________________

5. EŬROPA UNIO SERĈAS HELPDUNGITOJN

Eŭropa Unio ofertas postenojn de helpdungitoj al anoj de EŬ-landoj kaj
kandidataj landoj kun scio de la angla/franca/germana plus iu lingvo de
kandidata lando. Mencio de E-o en la karierresumo ne nepre helpos...
Informoj ĉe <http://eŭropa.eŭ.int/epso/aŭiliary/selection_fr.htm>;.
____________________________________________________________________________

 TEJO-AKTUALE - Senpaga informletero de TEJO

 La ideo: <http://www.esperanto.org/tejo/publikaĵoj/aktuale/koncepto.html>;.
 La arĥivo: <http://www.tejo.org/tejo-aktuale>;.
 Por aboni sendu mesaĝon al <majordomo@esperanto.org> kun la enhavo:
 subscribe tejo-aktuale
 Informojn kaj komentojn sendu al <tejo-aktuale-red@esperanto.org>.
 La teamo de TEJO-aktuale estas:
 Oleg Izjumenko, Jevgenij Gaus, Giuseppe Castelli.
 Tiun ĉi numeron redaktis Giuseppe Castelli.

http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com
Malabonu