Informa Kanalo Abonu.Com

EN LA NUMERO:


FILMFESTIVALO EN SLOVAKIO

Bratislava (Slovakio), 23a de novembro 2002: Festivalo de Esperantaj Filmoj. Ejo: Pola Kultura Centro, placo SNP 28. Informoj: sarissky@uvo.gov.sk.


MONDA SOCIA FORUMO EN HINDIO

Post la sukcesa forumo en Firenze (Italio), E-istoj povas envolviĝi en la Socia Forumo okazonta en Hyderabad (Hinda Unio) de la 2a ĝis la 7a de januaro 2003 http://www.wsfindia.org. Interesiĝantoj povas aliĝi al la retlisto socia-forumo-esperanto@yahoogroups.com.


INTERNACIA JUNULARA FESTIVALO EN ITALIO

Savona (nordokcidenta Italio, ĉe la Liguria Maro), 16a - 22a de aprilo 2003: Internacia Junulara Festivalo (IJF). Temo: "Inter tutmondiĝo kaj lokismo: kia identeco por genunuloj?". Informoj kaj aliĝoj: ijf.admin@esperanto.it (festivala retpaĝo baldaŭ anoncota).


"AROMA JALTO" EN UKRAINIO

Jalto (Krimeo, Ukrainio), 1a - 11a de majo 2003: renkontiĝo "Aroma Jalto". Informoj kaj aliĝoj: Volodimir Hordijenko volodimir_h@ukr.net.


SOMERA ESPERANTO-LERNEJO EN JUGOSLAVIO

Ĉaĉak (Jugoslavio), 23a - 30a de junio 2003: Somera Esperanto-Lernejo kun

  • Metodika seminario por E-instruantoj kaj -ontoj
  • Komenca kaj daŭriga E-kursoj
  • Kultura programo.

    Informoj: Radojica Petrovic radp@ptt.yu.


    http://abonu.com/
    Retadreso: demandu@abonu.com
    Malabonu