Informa Kanalo Abonu.Com -*-------------------------------------------------------------------------- ========= DENOVE VENIS TEJO-AKTUALE ============ T E J O - A K T U A L E N-ro 88 (11 Novembro 2002) ____________________________________________________________________________ Senpaga informletero de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo ____________________________________________________________________________ 1. ESPERANTO@INTERRETO: SUKCESA SEMINARIO EN SVEDIO 2. ESPERANTO@INTERRETO: FRAPFRAZOJ DE TEJO ELEKTITAJ 3. ESPERANTO@INTERRETO: VENONTA SEMINARIO EN USONO 4. NOVA DISKO EL BRAZILO 5. KORESPONDEMAJ TABLOTENISISTOJ EL UKRAINIO 6. ESPERANTAJ MELODIOJ POR POŜTELEFONOJ 7. INTERNACIA POLITOLOGIA ASOCIO ____________________________________________________________________________ 1. ESPERANTO@INTERRETO: SUKCESA SEMINARIO EN SVEDIO La 4a seminario "Esperanto@Interreto" (E@I), kun la temo "rete informadi", montriĝis tre sukcesa. Parto el la rezultoj jam videblas ĉe . Interalie komenciĝis la laboro por Reta Informado-Centro , paĝaro kiu provizos gvidliniojn por informado kaj pretajn informilojn tradukeblajn kaj preseblajn. Oni ankaŭ lernis pri organizado de projektoj kadre de programo JUNULARO , kiu subtenis la seminarion. ____________________________________________________________________________ 2. ESPERANTO@INTERRETO: FRAPFRAZOJ DE TEJO ELEKTITAJ Dum la seminario, la laborgrupo pri informiloj okupiĝis ankaŭ pri elekto de TEJO-frapfrazo inter tiuj proponitaj en konkurso. Elektiĝis la frazo "June kaj kune": ĝi jam aperas sur la novaj T-ĉemizoj, vizitkartoj kaj faldfoli- etoj de TEJO. La dua kaj tria frazoj estas "Junas la mondo" kaj "Dialogo sen limoj". Gajnis la konkurson Attila Kaszas (pro la unua kaj dua frazoj) kaj Mark Fettes (pro la tria): ili ricevos la novan T-ĉemizon. Gratulon! ____________________________________________________________________________ 3. ESPERANTO@INTERRETO: VENONTA SEMINARIO EN USONO La 5a E@I-seminario planatas por pasko 2003 en Bostono (Usono), ĉe la famega universitato MIT. Interesiĝantoj kaj kunlaboremuloj povas partopreni en la retlisto . ____________________________________________________________________________ 4. NOVA DISKO EL BRAZILO La kompakta disko "Simbiozo" estas frukto de kunlaboro inter la muzikisto Flavio Fonseca kaj la poeto Geraldo Mattos. Ĝi enhavas karnavalan sambon, ŝoron, bosanovon, latinan ĵazon, noveraan kaj elektronikan muzikon. Ĉio estas registrita per cifereca kaj altnivela teknologio. La disko haveblas ĉe Vinilkosmo . ____________________________________________________________________________ 5. KORESPONDEMAJ TABLOTENISISTOJ EL UKRAINIO Grupo da diversaĝaj tablotenisistoj el Jalta (Ukrainio) intencas lerni esperanton, korespondi, kaj venontsomere viziti internacian tablotenisan konkurson en Hungario. Ili serĉas kontakton kun alilandaj tablotenisistoj: skribu al . ____________________________________________________________________________ 6. ESPERANTAJ MELODIOJ POR POŜTELEFONOJ Ĉe troveblas popularaj esperantaj melodioj por poŝtelefonoj Nokia, Ericsson kaj Siemens. Vi povas libere uzi ilin kaj aldoni proprajn. ____________________________________________________________________________ 7. INTERNACIA POLITOLOGIA ASOCIO Estas propono fondi fakan esperanto-asocion pri politologio. Interesiĝantoj skribu al . ____________________________________________________________________________ TEJO-AKTUALE - Senpaga informletero de TEJO La ideo: . La arĥivo: . Por aboni sendu mesaĝon al kun la enhavo: subscribe tejo-aktuale Informojn kaj komentojn sendu al . La teamo de TEJO-aktuale estas: Oleg Izjumenko, Jevgenij Gaŭs, Giuseppe Castelli. Tiun ĉi numeron redaktis Giuseppe Castelli. -*-------------------------------------------------------------------------- Malabonu: http://abonu.com/member/unsub?grp=info.tejo http://abonu.com/ mailto:demandu@abonu.com