Informa Kanalo Abonu.Com

T E J O - A K T U A L E                          N-ro 88 (11 Novembro 2002)
____________________________________________________________________________

 Senpaga informletero de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
 <http://www.tejo.org>;
____________________________________________________________________________

 1. ESPERANTO@INTERRETO: SUKCESA SEMINARIO EN SVEDIO
 2. ESPERANTO@INTERRETO: FRAPFRAZOJ DE TEJO ELEKTITAJ
 3. ESPERANTO@INTERRETO: VENONTA SEMINARIO EN USONO
 4. NOVA DISKO EL BRAZILO
 5. KORESPONDEMAJ TABLOTENISISTOJ EL UKRAINIO
 6. ESPERANTAJ MELODIOJ POR POŜTELEFONOJ
 7. INTERNACIA POLITOLOGIA ASOCIO
____________________________________________________________________________

1. ESPERANTO@INTERRETO: SUKCESA SEMINARIO EN SVEDIO

La 4a seminario "Esperanto@Interreto" (E@I), kun la temo "rete informadi",
montriĝis tre sukcesa. Parto el la rezultoj jam videblas ĉe
<http://www.ikso.net/cgi-bin/wiki.pl?KonkretajRezultoj>;. Interalie
komenciĝis la laboro por Reta Informado-Centro <http://www.ikso.net/ric>;,
paĝaro kiu provizos gvidliniojn por informado kaj pretajn informilojn
tradukeblajn kaj preseblajn.
Oni ankaŭ lernis pri organizado de projektoj kadre de programo JUNULARO
<http://eŭropa.eŭ.int/comm/education/youth/youthprogram.html>;, kiu subtenis
la seminarion.
____________________________________________________________________________

2. ESPERANTO@INTERRETO: FRAPFRAZOJ DE TEJO ELEKTITAJ

Dum la seminario, la laborgrupo pri informiloj okupiĝis ankaŭ pri elekto de
TEJO-frapfrazo inter tiuj proponitaj en konkurso. Elektiĝis la frazo "June
kaj kune": ĝi jam aperas sur la novaj T-ĉemizoj, vizitkartoj kaj faldfoli-
etoj de TEJO. La dua kaj tria frazoj estas "Junas la mondo" kaj "Dialogo sen
limoj". Gajnis la konkurson Attila Kaszas (pro la unua kaj dua frazoj) kaj
Mark Fettes (pro la tria): ili ricevos la novan T-ĉemizon. Gratulon!
____________________________________________________________________________

3. ESPERANTO@INTERRETO: VENONTA SEMINARIO EN USONO

La 5a E@I-seminario planatas por pasko 2003 en Bostono (Usono), ĉe la
famega universitato MIT. Interesiĝantoj kaj kunlaboremuloj povas partopreni
en la retlisto <http://groups.yahoo.com/group/eĉei-5>;.
____________________________________________________________________________

4. NOVA DISKO EL BRAZILO

La kompakta disko "Simbiozo" estas frukto de kunlaboro inter la muzikisto
Flavio Fonseca kaj la poeto Geraldo Mattos. Ĝi enhavas karnavalan sambon,
ŝoron, bosanovon, latinan ĵazon, noveraan kaj elektronikan muzikon.
Ĉio estas registrita per cifereca kaj altnivela teknologio.
La disko haveblas ĉe Vinilkosmo <http://www.vinilkosmo.com>;.
____________________________________________________________________________

5. KORESPONDEMAJ TABLOTENISISTOJ EL UKRAINIO

Grupo da diversaĝaj tablotenisistoj el Jalta (Ukrainio) intencas lerni
esperanton, korespondi, kaj venontsomere viziti internacian tablotenisan
konkurson en Hungario. Ili serĉas kontakton kun alilandaj tablotenisistoj:
skribu al <espero@yalta.crimea.ua>.
____________________________________________________________________________

6. ESPERANTAJ MELODIOJ POR POŜTELEFONOJ

Ĉe <http://www.tejo.org/rejm/melodioj.php>; troveblas popularaj esperantaj
melodioj por poŝtelefonoj Nokia, Ericsson kaj Siemens. Vi povas libere uzi
ilin kaj aldoni proprajn.
____________________________________________________________________________

7. INTERNACIA POLITOLOGIA ASOCIO

Estas propono fondi fakan esperanto-asocion pri politologio. Interesiĝantoj
skribu al <anatolog@mail.ru>.
____________________________________________________________________________

 TEJO-AKTUALE - Senpaga informletero de TEJO

 La ideo: <http://www.esperanto.org/tejo/publikaĵoj/aktuale/koncepto.html>;.
 La arĥivo: <http://www.tejo.org/tejo-aktuale>;.
 Por aboni sendu mesaĝon al <majordomo@esperanto.org> kun la enhavo:
 subscribe tejo-aktuale
 Informojn kaj komentojn sendu al <tejo-aktuale-red@esperanto.org>.
 La teamo de TEJO-aktuale estas:
 Oleg Izjumenko, Jevgenij Gaŭs, Giuseppe Castelli.
 Tiun ĉi numeron redaktis Giuseppe Castelli.

http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com
Malabonu