Informa Kanalo Abonu.Com

EN LA NUMERO:


PROJEKTO PRI BILDSTRIOJ EN ESPERANTO

Serĉatas ĉiulandaj esperantistaj desegnantoj kaj komiksistoj por projekto rilate komiksojn (bildstriojn) en Esperanto. Se vi estas interesita (aŭ konas la taŭgan por la projekto personon), bonvolu skribi al hodos@free.fr.


NOVAĴOJ DE KONSILIO DE EŬROPO

Interesiĝantoj havi informon pri trejnkursoj, studsesioj kaj aliaj aranĝoj de Konsilio de Eŭropo bonvolu regule viziti la retpaĝon de la KdE: http://www.coe.int. Tie sekvu la ligon "Youth" kaj trovu multajn informojn gravajn por viaj lokaj organizoj.


KUN ESPERANTO ĈIRKAŬ LA MONDO

La sendependa elektronika kataluna ĵurnalo VILAWEB www.vilaweb.com havas dulingvan retpaĝon (en la kataluna kaj Esperanto) kiu prilumas la 80-tagan vojaĝon ĉirkaŭ la mondo de du katalunaj esperantistoj. Legu pri iliaj aventuroj ĉe www.vilaweb.com/especials/rodamon


JUNULARA RENKONTIĜO EN SLOVENIO

La 22-24an de Novembro, en Ĉateŝke Toplic, Slovenio okazos internacia junulara renkontiĝo. Pliaj informoj ĉe www.angelfire.com/space/manca/.


http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com
Malabonu