Informa Kanalo Abonu.Com

EN LA NUMERO:


PASPORTA SERVO: UNU SEMAJNO ĜIS LA LIMDATO!

Restas nur unu semajno por aliĝi kiel gastiganto por la eldono 2003 de Pasporta Servo de TEJO http://www.esperanto.nu/ps. Malfeliĉe, ĝis nun 387 gastigantoj el la eldono 2002 ne konfirmis! Se vi estis gastiganto en 2002, kaj aperas en la paĝo http://home.wxs.nl/~lide/ps_map, ĉio estas en ordo; sed se vi mankas en tiu listo, URĜE necesas konfirmi, prefere per jena formularo: http://home.wxs.nl/~lide/konfirmilo_form.htm. Se via amiko aŭ kolego-gastiganto mankas, bonvolu lin aŭ ŝin kontakti kaj peti urĝe konfirmi por la eldono 2003!


TEJO: NOVA VOLONTULO EN LA CENTRA OFICEJO

La 1an de oktobro en la Centra Oficejo de Universala Esperanto-Asocio en Roterdamo (Nederlando) eklaboris nova TEJO-volontulo. Temas pri Anna Skudlarska, 27-jara polino, antaŭnelonge magistriĝinta pri politikaj sciencoj en la Centra Eŭropa Universitato de Budapeŝto. Anna restos en la Centra Oficejo minimume ĝis marto 2003. Kontakti la TEJO-oficejon oni povas per la adreso oficejo@tejo.org.


TEJO: ELEKTO DE KOMITATANOJ B PROKRASTITA

En la revuo TEJO-Tutmonde (julio/septembro 2002), en la anonco pri elekto de komitatanoj B (p.8), la limdato por sendi voĉdonilojn al la Centra Oficejo estis indikita kiel la 20a de Septembro. Pro la granda malfruo de la revuo, tiu dato iĝis neaktuala; nova limdato estas la 30a de Novembro, 2002. Ĉiuj individuaj membroj de TEJO rajtas voĉdoni. La voĉdona formularo devas esti metita en du kovertojn:

  • anoniman - fermitan koverton sen ajnaj subskriboj aŭ indikoj sur ĝi (tien vi enmetas vian voĉdonilon)
  • eksteran, sur kiun oni skribu siajn nomon, UEA-kodon kaj indikon "TEJO-elekto" (tien vi enmetas la anoniman koverton). Voĉdonilojn oni sendu al la Centra Oficejo de UEA: Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando.


    GRUPA KORESPONDADO PER "ESPERANTO KORESPONDA SERVO"

    La administranto de "Esperanto Koresponda Servo" intencas fari apartan liston por grupoj kiuj deziras grupe korespondi (tra sia instruisto, grupestro aŭ simile). Se vi interesiĝas pri tiu iniciato, vizitu la paĝon http://members.aol.com/enrike/ekspeto.htm.


    KUNLABORO INTER JAVA-PROGRAMISTOJ

    La projekto Java Multlingva celas krei plurlingvajn komputilajn programojn, danke al la programlingvo Java kaj ĝia akcepto de Unikodo. La komuna lingvo inter la kunlaborantoj estos esperanto. Temos pri liberaj programoj, t.e. libere elŝulteblaj, uzeblaj kaj modifeblaj. Se vi interesiĝas, tuj vizitu http://www.multlingveco.java-fan.com.


    http://abonu.com/
    Retadreso: demandu@abonu.com
    Malabonu