Informa Kanalo Abonu.Com -*-------------------------------------------------------------------------- ========= DENOVE VENIS TEJO-AKTUALE ============ EN LA NUMERO: * ESPERANTO.NET: PLI OL 30000 VIZITANTOJ MONATE * INSTRUISTOJ EL AFRIKO --------------------------------------------------------------------------- ESPERANTO.NET: PLI OL 30000 VIZITANTOJ MONATE Komence de junio Universala Esperanto-Asocio refunkciigis la retejon [http: //www.esperanto.net] http://www.esperanto.net, kiu nun prezentas informojn pri Esperanto en 57 lingvoj (kaj la nombro kreskas). Ankaŭ la kvanto de la vizitantoj kreskas kaj en septembro atingis 32000. Ĉe serĉado de "Esperanto", la plej grandaj serchmaŝinoj (Google, AltaVista, Yahoo!...) montras la retejon kiel unuan. --------------------------------------------------------------------------- INSTRUISTOJ EL AFRIKO La Afrika Oficejo de Universala Esperanto-Asocio en Lome (Togolando) metas instruistojn je dispono de E-organizaĵoj. Se vi volas organizi kurson kaj bezonas instruiston, sendu peton al [mailto:afrikaoficejo@hotmail.com] afrikaoficejo@hotmail.com. -*-------------------------------------------------------------------------- Malabonu: http://abonu.com/member/unsub?grp=info.tejo http://abonu.com/ mailto:demandu@abonu.com