Informa Kanalo Abonu.Com -*-------------------------------------------------------------------------- ========= DENOVE VENIS TEJO-AKTUALE ============ EN LA NUMERO: * TEJO-AKTUALE ĈE "ABONU.COM" * KUKURBA SEMAJNFINO EN FRANCIO * LINGVA FESTIVALO EN RUSIO * SENPAGA TRANOKTEJO EN AŬSTRIO * JUNULARA REVUO EN POLLANDO --------------------------------------------------------------------------- TEJO-AKTUALE ĈE "ABONU.COM" Nia informilo TEJO-aktuale nun legeblas kaj aboneblas ankaŭ per la servo [http://abonu.com] http://abonu.com. La subpaĝo de TEJO-aktuale estas [http://abonu.com/catalog/info.tejo] http://abonu.com/catalog/info.tejo: tie eblas legi la aperintajn numerojn kaj aboni, en la formato HTML aŭ tekste (unikode aŭ per diversaj surogatoj). Nepre vizitu tiun retejon kaj vidu ĝiajn aliajn interesajn listojn - krom TEJO-aktuale! --------------------------------------------------------------------------- KUKURBA SEMAJNFINO EN FRANCIO Molines en Ĉampsaur, apud Gap (Francio), 11-13 oktobro 2002: Junulara Esperantista Franca Organizo invitas al gastronomia semajnfino kun la temo "kukurboj" en belega natura parko. Aliĝoj: Rozenn Picard [mailto:RPicard@esperanto.org] RPicard@esperanto.org Informoj: [http://esperanto.jeunes.free.fr/eventoj/kukurba.htm] http:// esperanto.jeunes.free.fr/eventoj/kukurba.htm --------------------------------------------------------------------------- LINGVA FESTIVALO EN RUSIO Ĉeboksari (Rusio), 18-20 oktobro 2002: Lingva Festivalo kun koncertoj, lingvoprezentoj, konkursoj ktp. Dum letera vespero ekspoziciiĝos leteroj el la tuta mondo: kontribuu sendante salutvortojn en via lingvo kaj en E-o, vian foton kaj foton de via loĝloko al: a/k (a/ja) 189., Rusio, Ĉeboksari, RU-428000. Informoj ĉe Danil Kapitonov [mailto: danil_ko@mail.ru] danil_ko@mail.ru. --------------------------------------------------------------------------- SENPAGA TRANOKTEJO EN AŬSTRIO En Kritzendorf, apud Vieno (Aŭstrio) ĝis la 15a de oktobro 2002 eblas senpage (ne tre lukse) tranokti kaj matenmanĝi ĉe "Esperanto-paradizo" [mailto:esperanto-paradizo@chello.at] esperanto-paradizo@chello.at. Por reciproki sufiĉas subteni la lokan agadon per iomete da laboro. Ankaŭ en 2003 tio eblos de aprilo ĝis oktobro. [El Ret-Info] --------------------------------------------------------------------------- JUNULARA REVUO EN POLLANDO La E-klubo "Varsovia Vento" ekeldonis la revuon "Tornado", celantan per nacilingvaj artikoloj la polan junularon. La 24-paĝa prikultura revuo aperas monate. Redaktas Irek [mailto:viavento@poczta.onet.pl] viavento@poczta.onet.pl. [El Ret-Info] -*-------------------------------------------------------------------------- Malabonu: http://abonu.com/member/unsub?grp=info.tejo http://abonu.com/ mailto:demandu@abonu.com