Informa Kanalo Abonu.Com

EN LA NUMERO:


TEJO-AKTUALE ĈE "ABONU.COM"

Nia informilo TEJO-aktuale nun legeblas kaj aboneblas ankaŭ per la servo http://abonu.com. La subpaĝo de TEJO-aktuale estas http://abonu.com/catalog/info.tejo: tie eblas legi la aperintajn numerojn kaj aboni, en la formato HTML aŭ tekste (unikode aŭ per diversaj surogatoj). Nepre vizitu tiun retejon kaj vidu ĝiajn aliajn interesajn listojn - krom TEJO-aktuale!


KUKURBA SEMAJNFINO EN FRANCIO

Molines en Ĉampsaur, apud Gap (Francio), 11-13 oktobro 2002: Junulara Esperantista Franca Organizo invitas al gastronomia semajnfino kun la temo "kukurboj" en belega natura parko.

Aliĝoj: Rozenn Picard RPicard@esperanto.org

Informoj: http://esperanto.jeunes.free.fr/eventoj/kukurba.htm


LINGVA FESTIVALO EN RUSIO

Ĉeboksari (Rusio), 18-20 oktobro 2002: Lingva Festivalo kun koncertoj, lingvoprezentoj, konkursoj ktp. Dum letera vespero ekspoziciiĝos leteroj el la tuta mondo: kontribuu sendante salutvortojn en via lingvo kaj en E-o, vian foton kaj foton de via loĝloko al: a/k (a/ja) 189., Rusio, Ĉeboksari, RU-428000. Informoj ĉe Danil Kapitonov danil_ko@mail.ru.


SENPAGA TRANOKTEJO EN AŬSTRIO

En Kritzendorf, apud Vieno (Aŭstrio) ĝis la 15a de oktobro 2002 eblas senpage (ne tre lukse) tranokti kaj matenmanĝi ĉe "Esperanto-paradizo" esperanto-paradizo@chello.at. Por reciproki sufiĉas subteni la lokan agadon per iomete da laboro. Ankaŭ en 2003 tio eblos de aprilo ĝis oktobro.

[El Ret-Info]


JUNULARA REVUO EN POLLANDO

La E-klubo "Varsovia Vento" ekeldonis la revuon "Tornado", celantan per nacilingvaj artikoloj la polan junularon. La 24-paĝa prikultura revuo aperas monate. Redaktas Irek viavento@poczta.onet.pl.

[El Ret-Info]


http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com
Malabonu