Informa Kanalo Abonu.Com -*-------------------------------------------------------------------------- ========= DENOVE VENIS TEJO-AKTUALE ============ T E J O - A K T U A L E N-ro 79 (9 Septembro 2002) ____________________________________________________________________________ Senpaga informletero de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo ____________________________________________________________________________ 1. DEĴORANTOJ SERĈATAJ POR INFORMSTANDO EN ITALIO 2. ARTAJ PROJEKTOJ: KOLEKTIVO DE JUNAJ E-ARTISTOJ 3. ARTAJ PROJEKTOJ: HUMURO KAJ KOMIKSOJ 4. KONGRESO EN JAPANIO 5. LIBERA UNIVERSITATO EN SLOVAKIO ____________________________________________________________________________ 1. DEĴORANTOJ SERĈATAJ POR INFORMSTANDO EN ITALIO Trieste (Italio), 13a de oktobro 2002: okaze de la velboata konkurso "Barcolana" , Triesta E-Asocio havos standon ĉe 4-taga foiro. Serĉatas entuziasmaj gejunuloj por plurlingve improvizi 5-minutajn prelegojn, prezenti E-ajn retejojn per komputilo, ktp. Interesiĝantoj skribu al Edvige Ackermann . ____________________________________________________________________________ 2. ARTAJ PROJEKTOJ: KOLEKTIVO DE JUNAJ E-ARTISTOJ Serĉatas junaj E-istaj artistoj (pentristoj, skulptistoj, fotistoj ktp.), amatoraj aŭ profesiaj, por fondi kolektivon kun la celo interŝanĝi ideojn, komune ekspozicii kaj komune verki. Skribu al Magali . ____________________________________________________________________________ 3. ARTAJ PROJEKTOJ: HUMURO KAJ KOMIKSOJ Serĉatas E-istaj desegnantoj kaj komiksistoj el kiel eble plej multaj landoj, por projekto pri humuro kaj komiksoj (bildstrioj) en E-o. Skribu al Sebastien Erhard . ____________________________________________________________________________ 4. KONGRESO EN JAPANIO Hukusima/Fukushima (Japanio), 4a - 6a de oktobro 2002: Japana E-Kongreso. Informoj: . Alighoj: . ____________________________________________________________________________ 5. LIBERA UNIVERSITATO EN SLOVAKIO Akademio Internacia San Marino planas fondi Liberan Universitaton en Komarno (Slovakio). Tie okazos kursoj ĉefe pri mikroekonomio, administrado, komputscienco kaj eŭropaj lingvoj. La Nobelpremiito Prof. Reinhard Selten prezidos la universitaton, kaj E-o estos unu el ĝiaj lingvoj. Spomenka Stimec [el NUN] ____________________________________________________________________________ TEJO-AKTUALE - Senpaga informletero de TEJO La ideo: . La arĥivo: . Informojn kaj komentojn sendu al . La teamo de TEJO-aktuale estas: Oleg Izjumenko, Jevgenij Gaus, Giuseppe Castelli. Tiun ĉi numeron redaktis Giuseppe Castelli. -*-------------------------------------------------------------------------- Malabonu: http://abonu.com/member/unsub?grp=info.tejo http://abonu.com/ mailto:demandu@abonu.com