Saluton, karaj!
== REJM-KOTIZO POR 2004 ==
Kotizo por membri en REJM por la jaro 2004 estas 70 RUR (plus 100 RUR por "REGo").
Sume jara membreco en REJM dum la jaro de rusia IJK kostas por
rusianoj en REJM-aĝo 170 RUR (por eksterlandanoj: 15 EUR). Ĝenerala politiko
de REJM estas, ke ĉiuj membroj havu eblecon legi REGon -- do, aliĝo sen abono
eblas nur se vi klare diras, kie aliloke (en la klubo, ĉe konatoj ks.) vi legos
la gazeton.
Ĉiuj aliĝantoj devas trapasi elementan REJM-ekzamenon (aŭ A-nivelan ekzamenon
de ĈALK), kion povas anstataŭi atesto de du jamaj REJManoj pri lingvoposedo
de la koncerna persono.
Por iĝi patrono de REJM (aĝo pli ol 30) oni pagu 500 RUR aŭ ajnan pli
grandan sumon (por nerusianoj tio estas 15 EUR aŭ pli). Atentu: REJManoj, same
kiel membroj de TEJO, ĝuos rabategon dum la rusia IJK -- 30 EUR (la rabato,
certe, ne akumuliĝas, se vi membras en ambaŭ).
REJM (Rusia Esperantista Junulara Movado) estas tutlanda junulara
esperantista organizo, kiu kunordigas agadon en diversaj regionoj de nia
lando. En la jaro 2004 la ĉefa zorgo de REJM estas Internacia Junulara
Kongreso kaj internaciaj someraj E-kursoj dum la antaŭkongresa OkSEJT.
Oni povas pagi la plenan kotizon al la lokaj reprezentantoj de REJM: en
Moskvo Vitalik Malenko, en Peterburgo Sl. Ivanov, en Ĉebo Kostik Viĥrov,
en Kostroma Aleksej Kuznecov. Se vi loĝas en alia urbo, pagu dum REK/EoLA
aŭ transpagu poŝte al Vit. Malenko: ul. Dugina, 17-62, 140180, Ĵukovskij,
Moskovskaja obl., Rusio.
Post la 20a de januaro ĉiuj nepagintaj membroj de REJM estos forigitaj el
la membrolisto (ankaŭ el la reta diskutejo [nur-rejm]). En la 2004a ne plu
eblos "promespagi" -- pro la streĉa situacio kaj multaj aliaj prizorgendaj
projektoj. Pagu vian kotizon nun. Post la 28a de februaro (la lasta tago de
EoLA) REJM-kotizo plialtiĝos ĝis 200 RUR (kun "REGo").
(informo pri REJM-kotizoj plu aperos en decembra "REGo")
Amike, nome de REJM-komitato,
Slavik Ivanov
~~~~~~
Sendu leterojn al rejm(ĉe)tejo.org