Informa Kanalo Abonu.Com

REJM-info venas al vi pere de Abonu.com

Hodiaŭ ni rakontas pri la tradicia instrutendaro de junaj rusiaj esperantistoj:
Okcidenta Somera Esperantista Junulara Tendaro (OkSEJT). Vi povas legi artikolon
el la "Rusia Esperanto-Gazeto" (REGo) pri OkSEJT kaj la lastajn novaĵojn pri
la aranĝo iom pli sube.

                                               Redakcio

== OkSEJTanoj trinkos alkan lakton ==

Al ĉi jara OkSEJT esperantistoj pretiĝas en multaj regionoj. Jen kion ni en
Kostroma faras por ĝi.

Unue, ni serĉas tendarlokon, ĉar aŭguste OkSEJT pasos ie apud Kostroma.
Kie? Nu, ni nun havas kelkajn lokojn, taŭgajn por la tendaro. Por trovi
ilin ni dekomence demandis konatajn turistojn pri la plej bonaj.
Printempe, kiam degelis neĝo, mi komencis vojaĝi. Kiel bonegas esti turisto!

Por okaze mi ĉiufoje ĝuis naturon, arbaron, riveron. Nun mi povas ĝuste
diri, ke tendaro situos ne pli ol 30-50 km for de Kostroma, nepre apud
rivero. Variantoj estas: Pokŝa, Andoba, Meza kaj Volga.
Loko en Pokŝa estas bone atingebla, kaj tie proksimas alka fermo (vd.
sube). Andoba fluas pli malproksime norde de Kostroma kaj ĉirkaŭaĵoj similas
 al tiuj en tajga (kiel mi imagas ĝin). Samtempe malgrandaj lagetoj, kiujn fondas
Andoba, kreskigos kulojn kaj ni, evidente, disdividos kun ili nian sorton.

En Volga ekzistas bazejo de aktiva ripozado. Tie en julio tendumos niaj
bonaj amikoj - skoltoj. Samtempe ĉe Volga krom bonaj tendaj kondiĉoj ekzistas
distraj eblecoj. Inter ili - boatumado.

Kiam mi havos ĝustajn informojn pri tiu lasta bazejo, organiza teamo de
OkSEJT elektos plej bonan lokon.

La dua grava afero estas inviti novulojn, kiuj plenigos niajn vicojn. Mi komencis
varbi, ne lasante mian laborlokon. Laborante en Kostroma filio de MTS, mi ĉiutage
interparolas kun centoj da homoj. Kial ne uzi tion? Mi pendigis sur mia komputilo
rimarkeblan afiŝeton "Esperanto parolata". Kion mi ricevis? Demandojn de miaj
klientoj. Plej ofte oni demandas min kio estas "parolata", rekonante la unuan
vorton. Dankal tiu afiŝeto aperis du knaboj, kiuj interesiĝas partopreni en
OkSEJT. Mi ankaŭ povas diri, ke ĉiuj miaj kolegoj nun klare scias, kio estas
Esperanto, por kelkaj mi faris malgrandajn lernolibretojn kaj invitis al OkSEJT.

Porokaze bone helpas informilo, kiun ni kune preparis kun Slavik Ivanov. De unu
flanko oni legas pri Esperanto, de la dua - pri OkSEJT. Kun alvenantaj samklubanoj
ni diskutas pri portebla komunikado nur Esperante kaj unufoje mi eĉ vendis tiumaniere
ĉeltelefonon!

Se vi havas similajn kondiĉojn laborloke, nepre utiligu ilin!

Por rakonti pri OkSEJT kaj Esperanto ni faris pilotan kunvenon en loka pedagogia
universitato. Bedaŭrinde venis nur du knaboj, kiujn mi invitis persone. Poste
ili rakontis al siaj amikoj kaj al dua kunveno venis jam pli multe da homoj.
Aldone ni surmurigis anoncojn en pluraj altlernejoj kaj en la plej grandaj liceoj.

Samtempe al ni prezentiĝis bona ŝanco uzi TV-on por nia portendara agado. Nin
invitis loka TV-kanalo "KIT". Frumatene enkadre de informa programo "Utro" Uljana
Ŝmarova kaj mi respondis demandojn pri Esperanto kaj la tendaro. Uljana deklamis
verson, kaj poste ni kune kantis fragmentojn el E-kantoj. Dum ĉ. 15-minuta intervuo
ni invitis homojn aliĝi al la tendaro.

Duan organizan kunvenon en regiona bilioteko partoprenis 10 novuloj plus 5 niaj
samklubanoj. Prezento pasis dulingve. Mi rakontis Esperante kaj Uljana Ŝmarova
tuj tradukis rusen. Tiam siajn adresojn al ni lasis ankoraŭ 8 geknaboj.

Do, tio rilatas al aliga agado. Se diri pri programo de venonta OkSEJT, mi deziras
rakonti pri unu vidindaĵo, ekskurson al kiu ni proponas por la tendaro. Temas
pri alka fermo. En tuta Rusio nur tie estas prizorgataj plenkreskaj alkoj, melkataj
alkinoj kaj kreskantaj alkidoj. Saniga alka lakto, kolektanta en la fermo konserviĝas
por medicinaj celoj. Dum unuaj jaroj de ekzisto en la fermo specialistoj esploris
alkojn, iliajn povojn. Estis starigitaj diversaj eksperimentoj por klarigi kutimojn
de la plej grandaj lokaj bestoj, uzeblon de alkoj en medicino kaj eĉ en transporto.
Dum ekskurso ĉiu deziranto povos vidi alkidojn, grandajn alkojn kaj ekscii
pli pri tiuj unikaj bestoj.

Ĉiuj komencantoj, unuiĝu en OkSEJT!
Ljoŝa Kuznecov, prezidanto de Kostroma Esperanto-teamo.


=== LASTAJ INFORMOJ PRI OKSEJT ===

Komitato de REJM (Rusia E-a Junulara Movado) decidis, ke OkSEJT okazu apud la
ripozejo ĉeborde de Volga, unu horon for de Kostroma. La tendaro okazos 4-12
de aŭgusto, ĝi estos plene tenda, sed por kelkaj programeroj estos uzata ligna
domo en la ripozejo.

La ĉefa celo de la aranĝo estas instruado de Esperanto al gejunuloj: pro tio
la plej grandan parton de la tempo okupos ĝuste lecionoj de Esperanto (du niveloj).
Gvidos la lecionojn tri profesiaj instruistoj: Blazio Vaha (Budapeŝto, Hungario),
Helena Melnikova (Rostov-na-Donu, Rusio) kaj Oksana Burkina (Peterburgo, Rusio).

La ĉefa instruparalelo en la tagordo okupos ĉiutage la periodon inter la 10a
kaj la 13a horoj. Ankoraŭ unu instrua paralelo okazos inter la 17a kaj 18a.
Krom tio okazos multaj prelegoj, lingvaj kaj rolaj ludoj kaj aliaj paroligaj
kaj instruaj programeroj.

Kadre de ĉi-jara OkSEJT okazos ankaŭ pridiskuto de movadaj aferoj -- ekz.,
sabate la 9an de aŭgusto laŭ la programo okazos pridistkuto de la sekvajara
rusia IJK. Kiel montras praktiko de por-komencantaj aranĝoj, similaj cerbosturmoj
estas tre utilaj por generi freŝajn ideojn.

Se vi volas aliĝi al OkSEJT aŭ se vi konas homojn, kiuj povus eventuale interesiĝi,
vi ankoraŭ havas tempon por kontakti la organizantojn ĉe la adreso rejm@tejo.org.
Lernantoj partoprenas en la tendaro kontraŭ 500 rubloj (10 EUR por eksterlandanoj),
instruemaj instruistoj ankoraŭ povas trovi senpagan lokon. Aliaj partopren-kategorioj
estas fermitaj, sed provu vin proponi.

La plena listo de homoj (ĉ. 60 jam), kiuj intencas veni al OkSEJT troveblas
inter la paĝoj de REJM: http://tejo.org/rejm/rus/venos.html -- informu, se vi
volas, ke ankaŭ via nomo aperu. El Moskvo al Kostroma itineras ĉiutaga nokta
trajno (vi devas elveturi la 3an de aŭgusto por veni al la loko la 4an). Al
Moskvo el ajnaj regionoj de eks-Sovetio ankaŭ ĉiam io itineras. :)

Nome de REJM-komitato,
Sl. Ivanov, http://ikso.net/~slavik

http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com
Malabonu