Informa Kanalo Abonu.Com

REJM (Rusia Esperantista Junulara Movado)

Adreso: str. Dugina, 17-62, 140180, Ĵukovskij, Moskva regiono.
Retpoŝto: rejm@tejo.org
Ret-paĝaro: www.tejo.org/rejm
Retaj diskutgrupoj: rejm@yahoogroups.com, nur-rejm@yahoogroups.com (nur por
membroj kaj patronoj).
Ĉefa informilo: "REJM-info" kadre de Rusia Esperanto-Gazeto (REGo).

(Ĉi-suba dokumento estas liberstila priskribo, sed ne vere oficiala
dokumento).


== Aliĝo kaj REJM-ekzameno ==

REJM estas junulara organizo kaj en ĝi povas membri nur homoj ĝis 30
jarojn aĝaj (inkluzive).

REJM estas esperantista organizo -- pro tio ĉiuj ĝiaj membroj devas
certagrade scii la internacian lingvon -- Esperanton. Ĉiu novaliĝanto
devas aŭ pruvi sian lingvan kompetencon dum speciala REJM-ekzameno, aŭ
havi du REJManojn, kiuj povas atesti por la persono. La dua varianto kutime
estas elektata, kiam persono evidente bone parolas en Esperanto, sed simple
antaŭe ne membris en REJM.

REJM-ekzameno sekvas postulojn de A-nivela ĈALK-ekzameno kaj povas okazi en
skriba aŭ buŝa formo (dum amasaj aranĝoj plej ofte en formo de testoj).
Devas esti ne malpli ol du ekzamenantoj, unu el kiuj nepre estas REJMano kaj
la dua estas aŭ REJMano aŭ ĈALK-ekzameniĝinto. Ajn-nivela ekzameno de
ĈALK estas akceptata de REJM kiel konvena ekzameno pri lingvoposedo.


== Kotizoj ==

Membroj de REJM devas pagi jarkotizon. Ekde la jaro 2003 la kotizperiodo
daŭras strikte de la 1a de januaro ĝis la 31a de decembro.

La kotizo por 2003 estas 100 RUR (inkluzive jarabonon de Rusia
Esperanto-Gazeto) por rusianoj kaj loĝantoj de aliaj KSŜ-landoj. La kotizo
por aliaj kategorioj de eksterlandanoj estas 15 EUR.

En specialaj okazoj (mankego de mono, ebleco legi REGon aliloke) la kotizo
povas ne inkluzivi abonon por REGo kaj tiam egali 20 RUR. La politiko de
REJM tamen estas, ke ĉiu membro havu eblecon legi ĉiun numeron de REGo.

REJM havas ankaŭ patronan kotizon por dezirantoj subteni la organizon (kaj
ankaŭ ekhavi rajton partopreni en ĝia vivo). La minimuma patrona kotizo
estas 15 EUR.

Ekde la jaro 2003 REJM akceptas t. n. promespagon: eblas aliĝi al REJM nur
promesinte pagi vian kotizon. Pere de tia aliĝo la membro aperas en
membrolisto, havas aliron al informoj kaj retgrupoj de REJM, sed (evidente)
ne ricevas REGon kaj ne havas voĉdonrajton. La promespago devas esti tamen
pagita ĝis la unua tago de tiujara OkSEJT aŭ similtempa REJM-aranĝo.


== Strukturo kaj agadkampoj ==

La strukturo de la organizo estas tre simpla: komitato kaj agadkampoj. Unu
membro povas ani en kelkaj aroj samtempe.

REJMon estras komitato (5 membroj), inter kiuj unu estas la kunordiganto.
Ekde OkSEJT-42 en la komitato estas Vitalik Malenko (kunordiganto), Slavik
Ivanov, Danil Kapitonov, Lena Maslova kaj Sonja Ŝejnina.

Agadkampoj estas libervolaj unuiĝoj de REJManoj. Ĉiu REJMano ĉe sia
aliĝo devas elekti almenaŭ unu agadkampon por membri en ĝi. Nuntempe la
listo de la kampoj estas: Instruado, Interna Informado, Esktera Informado,
Amasaj Aranĝoj, Arto, Financoj, Novaj Membroj, Kluba Laboro kaj speciala
kampo Aktivul-Trejnaj Seminarioj (ATS).

Aktivul-Trejnaj Seminarioj estas la ĉefa fonto de freŝaj agantoj por REJM.
Ĉiujare pasas kutime de unu ĝis tri ATS pri diversaj temoj. Dank' al ATS
en 2002a, ekz., aperis organiza teamo de tiujara OkSEJT.


== Aranĝoj ==

Ĉiujare REJM okazigas OkSEJTon, kunlabore kun REU organizas EoLAn kaj krom
tio zorgas pri Aktivul-Trejnaj Seminarioj.

Ekde la jaro 2002 OkSEJT iĝis plejparte aŭ plene tenda aranĝo kun
instruado de Esperanto kiel ĉefa celo. Nur kvar kategorioj de homoj povas
partopreni la tendaron: komencantoj kaj startuloj; organizantoj (zorgas pri
teknikaj kaj organizaj aferoj); instruistoj (estas ege bonvenaj);
eksterlandanoj (prefere tute ne parolantaj en la rusa -- por krei "lingvan
fonon"). Rusiaj esperantistoj-ripozemuloj prefere elektu aliajn amasajn
aranĝojn, se ili ne pretas aktive partopreni organizadon/instruadon kaj
obei la lingvan disciplinon.

En la jaro 2003 OkSEJT-43 okazos en regiono de Kostroma inter la 4a kaj 12a
de aŭgusto. Ĉiuj partoprenontoj devas nepre kontakti la organizantojn
anticipe -- preciza loko de OkSEJT ne estos diskonigata en amaskomunikiloj.

Fine de februaro 2004 REJM kun REU organizos unuiĝintan aranĝon REK+EoLA
(laŭ modelo de 2001; kredeble en Volgograd aŭ tre proksime). Somere de la jaro
2004 REJM okazigos apud Kovrov Internacian Junularan Kongreson. Ĉiuj esperantistoj
de la lando estas petataj proponi kontribuojn kaj kunlaboron.

===

Spontane verkis por Jarlibro de REU
       Slavik Ivanov

Pri la menciitaj aranĝoj kaj similaj aferoj legu ĉe:

http://www.tejo.org/rejm/ijk/
http://www.tejo.org/rejm/oksejt/
http://www.eola.by.ru/
http://www.stelaro.by.ru/

ka.

http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com
Malabonu