Informa Kanalo Abonu.Com -*-------------------------------------------------------------------------- Pasis OkSEJT-42. Kelkaj diras, ke pasis sukcese, al kelkaj ĝi plaĉis malpli ol antaŭaj SEJToj. Diversaj impresoj pri ĝi vi trovos en la sekvonta numero de REJM-info. Sed organizantoj de la pasinta aranĝo restis ne tre kontentaj pri ĝia rezulto. Dum lastaj jaroj programo de OkSEJToj celis jam spertajn esperantisojn kun bona lingvonivelo. Sed ĉiujare venas pli kaj pli da komencantoj kaj pro tio lingvadisciplino dum lastaj SEJToj tre lamis. Ĉi foje duono de la aliĝintoj ankaŭ estis malbonparolantaj. Pro tio REJM decidis principe ŝanĝi koncepton de OkSEJT. Ni intencas fari ĝin ne tendaro por spertuloj (RET povas preni tiun taskon), sed tendaro por komencantoj. Samtempe REJM pretas kunorganizi junularan programon de RET, kaj fiksi tempon kaj lokon de sekvonta OkSEJT tiel, ke paŭzo inter du tendaroj estu mapli ol 5 tagoj kaj distanco inter ili malpli ol 300 kilometroj. La ideon pri nova koncepto jam aprobis REJM-konferenco; pretas kunlabori Anatolo Gonĉarov, Aleksandr Blinov. Ni esperas, ke ankaŭ vi subtenos nian iniciaton: *********** Nova koncepto de OkSEJT ************ Ne estante plene kontentaj pri la apero de novaj junaj esperantistoj, ni venis al la konkludo, ke la tendara tempo en OkSEJT estas ne sufiĉe uzata por E-instruado. En urboj la komencantoj venas al 20-24-horaj E-kursoj kun forgesigaj paŭzoj inter ĉiu leciono. Dum la tendaro estas je dispono ĉirkaŭ (10 x 8) 80 horoj, el kiuj oni kutime instruas nur dum 14-28 horoj. Tial ni proponas la sekvan 43-OkSEJT-on plene dediĉi al esperantigo de la venontaj nululoj kaj komencantoj. Aliaj parolantaj REJManoj estas petataj, se-venaj al OkSEJT, helpi al E-instruado kaj priservo de la porkomencanta programo. Aŭ oni povas partopreni RET-on kun aparta, ekz. porjunulara, programo, kiun pretas kunorganizi REJM. Konferencon de REJM, diverstemajn seminariojn kaj REJM-lernejon eblas organizi tuj antaŭ OkSEJT aŭ ene de la jaro , aŭtune,vintre aŭ printempe. La krokodilemaj gesamideanoj estas severe ne-allasataj al OkSEJT por plene regu E-paroliga etoso. Ni esperas, ke se-sciaj anticipe pri porkomencanta tendaro E-instruistoj diversurbaj, ret-instuantoj celos siajn post-komencantojn por la partopreno. Kaj ĉe favoro mem venos efektivigi specife paroligan tendaran programon. REJM anoncas jam nun kompili la specifan paroligan programon. REJM anoncas jam nun trovi dekkelkajn E-instruistoj kaj spertajn samideanojn por la interesa eksperimento. Ekde septembro REJM organizas suprateman retan diskut-liston: oksejt-43@yahoogroups.com Je nomo de REJM Malenko Vitalij Je nomo de SEJM-1 Gonĉarov Anatolo ============================================ SCIIGO POR LEGANTOJ. La lastaj du elsendoj estas nur provnumeroj. Ĉiuj sekvaj dissendoj estos iom pli ampleksaj, sed samtempe estos malpli oftaj. -*-------------------------------------------------------------------------- Malabonu: http://abonu.com/member/unsub?grp=info.rejm http://abonu.com/ mailto:ask@abonu.com