Informa Kanalo Abonu.Com -*-------------------------------------------------------------------------- 1) La 02-an de julio 2004 - vendrede nia antaŭmikrofona gasto estas la Ĝenerala Direktoro de UEA, Osmo Buller. Kelkvorte ni parolas pri situacio en Rotterdamo, sed la ĉeftemo de la interparolo estas la venontsemajna seminario de la baltaj landoj en Taivalkoski, Finnlando - organizita de Patalo-Instituto pri egalaj lingvaj rajtoj. 2) En la sabata programo, la 03-an de julio 2004 aŭdiĝas nia sonmagazino "Esperanto ekspreso". Kun Roman Dobrzynski ni interparolas ia. pri la celoj de lia preskaŭ unumonata vizito en Ĉinio. La alia gasto de la magazino estas Tabuti Yasuo el Japanio, kun kiu ni parolas pri lia esperantisteco, aktivado, interesiĝoj kaj vizitoj dum diversaj E-aranĝoj. En la fina parto de la magazino aŭdiĝas litova fabelo "Ruzaĵoj de vulpo". Antaŭ la sonmagazino en nia programero "Ni invitas al Pollando" ni rakontas pri la fortikaĵa bunkra sistemo en la loko Miedzyrzec  la okcidenta Pollando  kiu estas vizitebla fragmente fare de turistoj. 3) Dimanĉe, la 04-an de julio 2004 kiel kutime aŭdiĝas nia "Leterkesto", en kiu ni pritraktas novajn kaj malnovajn korespondaĵojn. Ĉi-semajne nia antaŭmikrofona gasto estas Vjaĉeslav Ĥromov el Estonio. Jen informoj pri elektitaj programeroj de la E-Redakcio de PR. Ĉiujn detalojn pri ni, pri niaj elsendoj, elektitajn tekstojn de niaj programeroj vi facile trovos en nia TTT-ejo: www.radio.com.pl/polonia/ Ne forgesu reagi je niaj ĉiutagaj E-programoj el Varsovio. Viajn opiniesprimojn, kritikojn, proponojn ni atendas senpacience laŭ la adreso: esperanto.redakcio @ radio.com.pl (forigu vakuajn spacojn). Ni atendas ilin ankau per tradicia poŝto ĉe la adreso: Pola Radio, Esperanto-Redakcio, Al. Niepodleglosci 77/85, 00-977 Warszawa, Pollando. Dankon pro via atento kaj kontribuemo, Barbara Pietrzak - Estro de la E-Redakcio de PR Post la satelita emisio je la 19.00 horo UTC okazas la enretigo de la programo, kiu estas audebla kaj elsutebla dum la sekvaj 24 horoj, kaj poste rete konsultebla dum la tuta semajno per: http://www.radio.com.pl/polonia/eo/ -*-------------------------------------------------------------------------- Malabonu: http://abonu.com/member/unsub?grp=info.polonia&email= Elektu alian kodigon: http://abonu.com/member/format?email= http://abonu.com/ mailto:demandu@abonu.com