Informa Kanalo Abonu.Com

1)     La 02-an de julio  2004  - vendrede nia antaŭmikrofona gasto
estas la Ĝenerala Direktoro de UEA, Osmo Buller. Kelkvorte ni parolas
pri situacio en Rotterdamo, sed la ĉeftemo de la interparolo estas la
venontsemajna seminario de la baltaj landoj en Taivalkoski, Finnlando -
organizita de Patalo-Instituto pri egalaj lingvaj rajtoj.

2) En la sabata programo, la 03-an de julio 2004 aŭdiĝas nia
sonmagazino "Esperanto ekspreso". Kun Roman  Dobrzynski ni interparolas
ia. pri la celoj de lia preskaŭ unumonata vizito en   Ĉinio. La alia
gasto de la magazino estas Tabuti Yasuo el Japanio, kun kiu ni parolas
pri lia esperantisteco, aktivado, interesiĝoj kaj vizitoj dum diversaj
E-aranĝoj.
En la fina parto de la magazino aŭdiĝas litova fabelo "Ruzaĵoj de
vulpo".
Antaŭ la sonmagazino en nia programero "Ni invitas al Pollando" ni
rakontas pri la fortikaĵa bunkra sistemo en la loko Miedzyrzec  la
okcidenta Pollando  kiu estas vizitebla fragmente fare de turistoj.

3) Dimanĉe, la 04-an de julio 2004 kiel kutime aŭdiĝas nia
"Leterkesto", en kiu ni  pritraktas novajn kaj malnovajn
korespondaĵojn. Ĉi-semajne nia antaŭmikrofona gasto estas Vjaĉeslav
Ĥromov el Estonio.

Jen informoj pri  elektitaj programeroj de la E-Redakcio de PR.
Ĉiujn detalojn pri ni, pri niaj elsendoj, elektitajn tekstojn de niaj
programeroj vi facile trovos en nia TTT-ejo: www.radio.com.pl/polonia/
Ne forgesu reagi je niaj ĉiutagaj E-programoj el Varsovio. Viajn
opiniesprimojn, kritikojn, proponojn ni atendas senpacience  laŭ la
adreso: esperanto.redakcio @ radio.com.pl  (forigu vakuajn spacojn).
Ni atendas ilin ankau per tradicia poŝto ĉe la adreso: Pola Radio,
Esperanto-Redakcio, Al. Niepodleglosci 77/85, 00-977 Warszawa, Pollando.

Dankon pro via atento kaj kontribuemo,
Barbara Pietrzak - Estro de la E-Redakcio de PR

Post la satelita  emisio je la 19.00 horo UTC okazas la enretigo de la
programo, kiu estas audebla kaj elsutebla dum la sekvaj 24 horoj, kaj
poste rete konsultebla dum la tuta semajno per:
http://www.radio.com.pl/polonia/eo/  

http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com
Malabonu
Elektu alian kodigon