Informa Kanalo Abonu.Com -*-------------------------------------------------------------------------- 1) La 04-an de junio 2004 - vendrede nia antaŭmikrofona gasto estas profesoro Humphrey Tonkin, vicprezidanto de UEA respondeca pri kulturo, esploro kaj dokumentado. Post tiu enkonduko estas evidente, ke la temo de la interparolo estas kulturo, sed ni aldonu, ke ĉi-foje (la 2-a parto de la interparolo) temas ia. pri teatro kaj muziko . La interparolo estis subendigita dum UK en Gotenburgo, ĝi tamen neniel perdis sian aktualecon. Post la satelita emisio je la 21.00 horo okazas la enretigo de la programo, kiu estas aŭdebla kaj elŝutebla dum la sekvaj 24 horoj, kaj poste rete konsultebla dum la tuta semajno. La elsendo ripetiĝas la 4-an kaj 5-an fojojn dum la sekva tago je la 10.30 kaj la 12.00 horoj laŭ la mezeŭropa tempo, nur persatelite. 2) En la sabata programo, la 05-an de junio aŭdiĝas nia sonmagazino "Esperanto ekspreso". En ĝi ni prezentas sonscenon pri la lasta lecjono de la E-kurso gvidita de Lars Forsman dum la lasta UK. En la fina parto de la magazino aŭdiĝas islanda fabelo el la rakontaro "La mondo rakontas" kompilita de Theodor Kilian. Antaŭ la sonmagazino en nia programero "Ni invitas al Pollando" ni rakontas pri fama en Pollando kuracloko en la montoĉeno Bieszczady - MUSZYNA. 3) Dimanĉe, la 06 de junio aŭdiĝas nia kutima "Leterkesto", en kiu ni pritraktas novajn kaj malnovajn korespondaĵojn. Ĉi-foje ni havas la okazon aparte danki pro la popularigado de niaj E-elsendoj al Harald Rader el Aŭstrio, Red Scott el Usono kaj Bela Kovacs el Hungario. Ni dankas kompreneble al ĉiuj ceteraj personoj, kiuj popularigas kaj disvastigas niajn elsendojn, sed denove ni memorigas  ke nur leteroj de n iaj geaŭskultantoj helpas al ni krei laŭeble interesan kaj altkvalitan programon. Ne forgesu do pri foj-foja koresponda, retmesaĝa kontakto kun nia-via E-redakcio. -*-------------------------------------------------------------------------- Malabonu: http://abonu.com/member/unsub?grp=info.polonia&email= Elektu alian kodigon: http://abonu.com/member/format?email= http://abonu.com/ mailto:demandu@abonu.com