Informa Kanalo Abonu.Com

1)     La 04-an de junio 2004  - vendrede nia antaŭmikrofona gasto estas profesoro
Humphrey Tonkin, vicprezidanto de UEA respondeca pri kulturo, esploro kaj dokumentado.
Post tiu enkonduko estas evidente, ke la temo de la interparolo estas kulturo,
 sed ni aldonu, ke ĉi-foje (la 2-a parto de la interparolo) temas ia. pri teatro
kaj muziko . La interparolo estis subendigita dum UK en Gotenburgo, ĝi tamen
neniel perdis sian aktualecon.  

Post la satelita  emisio je la 21.00 horo okazas la enretigo de la programo,
kiu estas aŭdebla kaj elŝutebla dum la sekvaj 24 horoj, kaj poste rete konsultebla
dum la tuta semajno. La elsendo ripetiĝas la 4-an kaj 5-an fojojn dum la sekva
tago je la 10.30 kaj la 12.00 horoj  laŭ la mezeŭropa tempo, nur persatelite.

   
2) En la sabata programo, la 05-an de junio aŭdiĝas nia sonmagazino "Esperanto
ekspreso". En ĝi  ni prezentas sonscenon pri la lasta lecjono de la E-kurso
gvidita de Lars Forsman dum la lasta UK. 

En la fina parto de la magazino aŭdiĝas islanda fabelo el la rakontaro "La
mondo rakontas" kompilita de Theodor Kilian. Antaŭ la sonmagazino en nia programero
"Ni invitas al Pollando" ni rakontas pri fama en Pollando kuracloko en la montoĉeno
Bieszczady - MUSZYNA. 

3) Dimanĉe, la 06 de junio aŭdiĝas nia kutima "Leterkesto", en kiu ni  pritraktas
novajn kaj malnovajn korespondaĵojn. Ĉi-foje ni havas la okazon aparte danki
pro la popularigado de niaj E-elsendoj al Harald Rader el Aŭstrio, Red Scott
el Usono kaj Bela Kovacs el Hungario.

Ni dankas kompreneble al ĉiuj ceteraj personoj,  kiuj popularigas kaj disvastigas
niajn elsendojn, sed denove ni  memorigas  ke nur leteroj de n iaj geaŭskultantoj
helpas al ni krei laŭeble interesan kaj altkvalitan programon. Ne forgesu do
pri foj-foja koresponda, retmesaĝa kontakto kun nia-via E-redakcio. 

http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com
Malabonu
Elektu alian kodigon