Informa Kanalo Abonu.Com -*-------------------------------------------------------------------------- Programoj de Esperanto-redakcio de Pola Radio ********************************************* Karaj Geaŭskultantoj! Jen aktualaj informoj pri elektitaj programeroj de la E-Redakcio de PR dum la nuna semajnfino. Ĉiujn detalojn pri ni, pri niaj elsendoj, elektitajn tekstojn de niaj programeroj vi facile trovos en nia TTT-ejo: www.radio.com.pl/polonia/ En la rubriko "Ni rekomendas" vi trovos tekston de nia Muzika Konkurso, organizita kune kun VINILKOSMO, kiu validos ĝis la 15-a de februaro 2004. Partoprenu ĝin kaj disvastigu, kaj krome ne forgesu reagi je niaj ĉiutagaj E-programoj el Varsovio. Viajn opiniesprimojn, kritikojn, proponojn ni atendas senpacience laŭ la adreso: esperanto.redakcio@radio.com.pl Ni atendas ilin ankaŭ per tradicia poŝto ĉe la adreso: Pola Radio, Esperanto-Redakcio, 00-977 Warszawa, Pollando. Dankon pro via atento kaj kontribuemo, Barbara Pietrzak  Estro de la E-Redakcio de PR 1) La 09-an de januaro 2004 - vendrede ni prezentas intervjuon kun prof. Charles Durant (speciala gasto de la 88 UK de E en Gotenburgo) kun kiu ni interparolas pri liaj libroj, dediĉitaj al la rolo de la naciaj lingvoj en la formado de la nacia identeco kaj kongresaj impresoj. Post la satelita emisio je la 21.00 horo okazas la enretigo de la programo, kiu estas aŭdebla kaj elŝutebla dum la sekvaj 24 horoj, kaj poste rete konsultebla dum la tuta semajno. La elsendo ripetiĝas la 4-an kaj 5-an fojojn dum la sekva tago je la 10.30 kaj la 12.00 horoj laŭ la mezeŭropa tempo, nur persatelite. 2) En la sabata programo, la 10-an de januaro aŭdiĝas nia kutima sonmagazino "Esperanto ekspreso". En ĝi ia. ni references al la novjara mesaĝo de la Brusela Komunikadcentro, kaj krome per interparoloj kun Franko Luin kaj Yu Tao ni retrorigardas al la Gotemburga UK kaj jam alrigardas la UK-on en Pekino. 3) Dimanĉe, te. la 11-an de januaro - ni kiel kutime renkontiĝas kun niaj geaŭskultantoj kadre de "Leterkesto", citante ĉi-foje abunde el la novjaraj salutoj. Ni prezentas ankaŭ informojn pri la pasintjaraj korespondaj kontaktoj kaj prezentas statistikon de vizitoj sur niaj redakciaj TTT-paĝoj. Kun pli ol 3600 korespondaĵoj en la koresponda statistiko nia redakcio akiris la unuan lokon inter ĉiuj redakcioj de nia programo. Laŭ la vidpunkto de la TTT-paĝaj ni okupis la 3-an lokon. En la 2003-a jaro oni vizitis niajn paĝojn 9650 fojojn. Dankon pro la kontaktoj al ĉiuj geaŭskultantoj, simpatiantoj kaj interesiĝantoj de niaj E-elsendoj! ********************************************* Ni memorigas, ke E-Redakcio de Radio Polonia disaŭdigas ĉiutage sian elsendon kvar fojojn per mallongaj ondoj, satelito kaj interrete. Ekde la 01 de januaro 2003 la premiera E-elsendo de Pola Radio estas aŭdigata je la 16.00 h (laŭ la Universala Tempo) per la mallongaj ondoj 41,26 metroj respektive 7270 kilohercoj kaj per la ondo 41,18 metroj respektive 7285 kHz . La ripeto okazos je la 19.00 UT per la ondo 41,18 metroj respektive 7285 kilohercoj. La elsendo estas ripetata la saman tagon je la 20.00 UT nur satelite. Post ĝia emisio okazas la enretigo de la programo. La laŭvican fojon nur persatelite nia esperantlingva programo estas ripeta la sekvan tagon je la 09.30 UT. Por aŭskulti per la mezaj ondoj necesas aldoni al la tempo laŭ UT 2 horojn. Ekzemple 13.30 + 2 h = 15.30 La satelita ricevo estas ebla per: Eutelsat II F - 6 - Hot Bird - 13 gradoj de la orienta latitudo; frekfenco 11,474 GHz, polarizado horizontala (H); subportanto 7,38 MHz Eblas ĉiutage aŭskulti freŝan programon de Pola Radio en Esperanto. Oni povas uzi la hejmpaĝon de WRN - http://www.wrn.org aŭ rekte: - kopii la sondosieron (~ 3 MBajtoj): - ftp://usa.wrn.org/pol12.ra aŭ - tuj auŝkulti la sondosieron - http://www.wrn.org/audio/pol1_usa.ram La unua metodo estas konsilinda, ĉar poste oni povos konservi kaj certe seninterrompe auŝkulti la dosieron. Ambaŭkaze oni bezonos instalitan Real Player http://www.real.com/ (aŭ kongruan samkapablan programon) Ĉiu programo ne restas pli ol 24 horojn sur tiu loko. Nia hejmpaĝo: http://www.radio.com.pl/polonia/esperanto_eo.asp Sur niaj paĝoj ni afiŝas ĉiutage la tekstojn de niaj informbultenoj. Kelkfoje - pro la aktualigo - ili ne plene identas kun la sonversio de la informbultenoj. Ni memorigas, ke multaj sonmaterialoj de la E-redakcio de Radio Polonia troviĝas ĉe la adreso de nia aŭstra aŭskultanto: Anton Oberndorfer: Lia retradio liveras ankŭ felietonojn de nia redakcio pri sociaj kaj socialaj temoj. Siajn servojn Anton Oberndorfer vastigis per dulingva versio de iuj felietonoj - esperanta kaj germana. Uzu kaj disvastigu esperantan ret-radion! http://start.at/retradio Aŭskultu niajn elsendojn kaj nepre reagu! Ne forgesu, ke E-redakcioj de radiostacioj bezonegas ne nur notojn pri okazantaĵoj, sed ankaŭ simplajn reagojn kun opinioj kaj instigvortoj de la aŭskultantoj.. Ĉi tio estas aparte grava por ke la radio-estroj konstatu la amplekson kaj geografian diversecon de la aŭskultantaro. I.a. danke al tio E-fako de Pola Radio, ekzemple, ĝuas altan reputacion ĉe la pola nacia radio. La rimarkojn pri la programoj E-Redakcio de RP atendas rete: esperanto.redakcio@radio.com.pl aŭ pietrzak@wa.onet.pl ; poŝte: Pola Radio, E-Redakcio, Al Niepodleglosci 77/85, 00-977 Varsovio, pk.46; telefone: (+48-22) 645-93-37, 645-93-58; fakse (+48-22) 645-59-17 Estro de la E-Redakcio de Pola Radio Barbara Pietrzak -*-------------------------------------------------------------------------- Malabonu: http://abonu.com/member/unsub?grp=info.polonia&email= Elektu alian kodigon: http://abonu.com/member/format?email= http://abonu.com/ mailto:demandu@abonu.com