Informa Kanalo Abonu.Com -*-------------------------------------------------------------------------- Programoj de Esperanto-redakcio de Pola Radio ********************************************* 1) Ĵaude, la 01-an de januaro 2004 ni solenas Kristnaskon. Tiutage en nia programo audiĝos speciala kulturkroniko kaj la kultura magazino. Krome Barbara Pietrzak kaj Andrzej Pettyn interŝanĝas opiniojn pri la sukcesoj de la 2003-a jaro kaj la esperoj de la 2004-a lige kun la laboro de la redakcio kaj kontaktoj kun la geaŭskultantoj. 2) La 02-an de januaro 2004 - en nia vendreda programo - ni prezentos sonscenon el la Hamburga E-Klubo, kiun en decembro vizitis Barbara Pietrzak. Dum la vizito estis ankaŭ la okazo interparoli pri tio, kiajn esperojn oni havas lige kun la vastiĝanta EU kaj membriĝo de Pollando en tiu granda eŭropa strukturo. 3) En la sabata programo, la 03-an de januaro 2004 kadre de la "Esperanto ekspreso" - nia gasto estas la novnomumita Ĝenerala Direktoro de CO de UEA, Osmo Buller, kiu re-ekoficos en Rotterdamo la 01-an de aprilo 2004. La interparolo traktas tion, kio kaŭzas lian revenon por tiu ĉi ofico, plej urĝajn taskojn, kiujn frontas UEA kaj krome en la interparolo aŭdiĝas aparta alvoko de Osmo Buller al la esperantistoj en la mondo. 4) Dimanĉe, la 04-an de januaro 2004 - krom kulturkroniko kaj ekonomia komentario aŭdiĝas nia unua "Leterkesto" de la 2004 jaro, kiun ni pasigos inter la salutoj kaj korespondaĵoj, kiuj jarfine atingis la redakcion. Ni referencos ankaŭ al korespondaj kontaktoj de nia redakcio en la 2003. Kvankam mankas kompleta statistiko denove nia redakcio avanas en la korespondaj kaj personaj kontaktoj kun la geaŭskultantoj kadre de la tuta Radio Polonia, t.e. Poreksterlanda fako de PR. ********************************************* Ni memorigas, ke E-Redakcio de Radio Polonia disaŭdigas ĉiutage sian elsendon kvar fojojn per mallongaj ondoj, satelito kaj interrete. Ekde la 01 de januaro 2003 la premiera E-elsendo de Pola Radio estas aŭdigata je la 16.00 h (laŭ la Universala Tempo) per la mallongaj ondoj 41,26 metroj respektive 7270 kilohercoj kaj per la ondo 41,18 metroj respektive 7285 kHz . La ripeto okazos je la 19.00 UT per la ondo 41,18 metroj respektive 7285 kilohercoj. La elsendo estas ripetata la saman tagon je la 20.00 UT nur satelite. Post ĝia emisio okazas la enretigo de la programo. La laŭvican fojon nur persatelite nia esperantlingva programo estas ripeta la sekvan tagon je la 09.30 UT. Por aŭskulti per la mezaj ondoj necesas aldoni al la tempo laŭ UT 2 horojn. Ekzemple 13.30 + 2 h = 15.30 La satelita ricevo estas ebla per: Eutelsat II F - 6 - Hot Bird - 13 gradoj de la orienta latitudo; frekfenco 11,474 GHz, polarizado horizontala (H); subportanto 7,38 MHz Eblas ĉiutage aŭskulti freŝan programon de Pola Radio en Esperanto. Oni povas uzi la hejmpaĝon de WRN - http://www.wrn.org aŭ rekte: - kopii la sondosieron (~ 3 MBajtoj): - ftp://usa.wrn.org/pol12.ra aŭ - tuj auŝkulti la sondosieron - http://www.wrn.org/audio/pol1_usa.ram La unua metodo estas konsilinda, ĉar poste oni povos konservi kaj certe seninterrompe auŝkulti la dosieron. Ambaŭkaze oni bezonos instalitan Real Player http://www.real.com/ (aŭ kongruan samkapablan programon) Ĉiu programo ne restas pli ol 24 horojn sur tiu loko. Nia hejmpaĝo: http://www.radio.com.pl/polonia/esperanto_eo.asp Sur niaj paĝoj ni afiŝas ĉiutage la tekstojn de niaj informbultenoj. Kelkfoje - pro la aktualigo - ili ne plene identas kun la sonversio de la informbultenoj. Ni memorigas, ke multaj sonmaterialoj de la E-redakcio de Radio Polonia troviĝas ĉe la adreso de nia aŭstra aŭskultanto: Anton Oberndorfer: Lia retradio liveras ankŭ felietonojn de nia redakcio pri sociaj kaj socialaj temoj. Siajn servojn Anton Oberndorfer vastigis per dulingva versio de iuj felietonoj - esperanta kaj germana. Uzu kaj disvastigu esperantan ret-radion! http://start.at/retradio Aŭskultu niajn elsendojn kaj nepre reagu! Ne forgesu, ke E-redakcioj de radiostacioj bezonegas ne nur notojn pri okazantaĵoj, sed ankaŭ simplajn reagojn kun opinioj kaj instigvortoj de la aŭskultantoj.. Ĉi tio estas aparte grava por ke la radio-estroj konstatu la amplekson kaj geografian diversecon de la aŭskultantaro. I.a. danke al tio E-fako de Pola Radio, ekzemple, ĝuas altan reputacion ĉe la pola nacia radio. La rimarkojn pri la programoj E-Redakcio de RP atendas rete: esperanto.redakcio@radio.com.pl aŭ pietrzak@wa.onet.pl ; poŝte: Pola Radio, E-Redakcio, Al Niepodleglosci 77/85, 00-977 Varsovio, pk.46; telefone: (+48-22) 645-93-37, 645-93-58; fakse (+48-22) 645-59-17 Estro de la E-Redakcio de Pola Radio Barbara Pietrzak -*-------------------------------------------------------------------------- Malabonu: http://abonu.com/member/unsub?grp=info.polonia&email= Elektu alian kodigon: http://abonu.com/member/format?email= http://abonu.com/ mailto:demandu@abonu.com