Informa Kanalo Abonu.Com

Programoj de Esperanto-redakcio de Pola Radio


05-07.12. 2003  

1. 05-an de decembro  - en nia vendreda programo  - ni prezentas ampleksan sonscenon
pri la aŭtuna sesio en la Interlingvistika Fakultato ĉe la Universitato de
Adam Mickiewicz en Poznano. La sonsceno devenas el la publika prezento de la
poznanaj interlingvistikaj studoj dum la samtempe okazanta kultura E-aranĝo,
 ARKONES. Krom doktorino Ilona Kouthny en la sonsceno prezentiĝas kelkaj eksterlandaj
studentoj. Premiere la elsendo aŭdiĝas je la 16.00 GMT (la samtaga ripeto per
mallongaj ondoj okazas  je la 19.00 GMT). Post la satelita  emisio je la 20.00
horo okazas la enretigo de la programo, kiu estas aŭdebla kaj elŝutebla dum
la tuta sekva semajno. La elsendo ripetiĝas la 4-an kaj 5-an fojojn nur persatelite
la sekvan tagon je la 9.30 kaj la 11.00 horoj GMT. 

2. En la sabata programo, la  06-an de decembro  kadre de la "Esperanto ekspreso"
 iom malpli ampleksa ol kutime -  pro la prezento de aktuala programero, ligita
kun iu muzika maratono omaĝe al renoma pola komponisto, Henryk Mikolaj Gorecki
 ni prezentas plurveftan interparolon kun profesoro Humphrey Tonkin  - en kiu
kvankam ni traktas la programnovaĵojn de la gotenburga UK, fakte ni ankaŭ alrigardas
la esperantlingvan socion kaj  traktas la daŭran valoron de  la universalaj
kongresoj por la membroj de la komunumo. 


3. Dimanĉe - 07-an  de decembro   kiel kutime en nia programo aŭdiĝas Kulturkroniko,
publica artikolo kaj "Leterkesto". Ĉi-semajne ni dividas en "Leterkesto" la
ĝojigajn informon, ke nia longjara japana aŭskultanto el Germanio, profesoro
d-ro Rokuro Makabe kiel  la unusola japano en Eŭropo troviĝas inter la distingitoj
de la japana registaro. Profesoro R. Makabe  pere de la Ordeno de Sankta Trezoro,
Oraj Radioj kun Rozario ricevis apartan rekonon pro sian internacia agado pere
de Esperanto. ELKORAN GRATULON!

Ĉi-foje aŭdiĝas ankaŭ - kvankam nur pertelefone - nia malnova kolego, Andreo
Pettyn. 

Kaj kompreneble mi kaptas la okazon por memorigi, ke ankoraŭ unu semajnon daŭras
nia konkurso, ligita kun la vastiĝanta Eŭropa Unio.  Ĝis la 12-a de decembro
ni atendas kontribuojn al ĝi. Por partopreni la lotadon de objektaj premioj
sufiĉas respondi la demandon: "Kiajn atendojn vi havas lige kun la vastigo de
la Eŭropa Unio? Tutaparte, kiajn atendojn vi ligas kun la membriĝo de Pollando
en la Unio?" 

Ni memorigas, ke E-Redakcio de Radio Polonia disaŭdigas ĉiutage sian elsendon kvar fojojn per mallongaj ondoj, satelito kaj interrete.

Ekde la 01 de januaro 2003 la premiera E-elsendo de Pola Radio estas aŭdigata je la 16.00 h (laŭ la Universala Tempo) per la mallongaj ondoj 41,26 metroj respektive 7270 kilohercoj kaj per la ondo 41,18 metroj respektive 7285 kHz . La ripeto okazas je la 19.00 UT per la ondo 41,18 metroj respektive 7285 kilohercoj.

La elsendo estas ripetata la saman tagon je la 20.00 UT nur satelite. Post ĝia emisio okazas la enretigo de la programo. La laŭvican fojon nur persatelite nia esperantlingva programo estas ripeta la sekvan tagon je la 09.30 UT.

Por aŭskulti per la mezaj ondoj necesas aldoni al la tempo laŭ UT 2 horojn. Ekzemple 13.30 + 2 h = 15.30

La satelita ricevo estas ebla per: Eutelsat II F - 6 - Hot Bird - 13 gradoj de la orienta latitudo; frekfenco 11,474 GHz, polarizado horizontala (H); subportanto 7,38 MHz

Eblas ĉiutage aŭskulti freŝan programon de Pola Radio en Esperanto. Oni povas uzi la hejmpaĝon de WRN - http://www.wrn.org aŭ rekte:

- kopii la sondosieron (~ 3 MBajtoj):

- ftp://usa.wrn.org/pol12.ra

- tuj auŝkulti la sondosieron - http://www.wrn.org/audio/pol1_usa.ram

La unua metodo estas konsilinda, ĉar poste oni povos konservi kaj certe seninterrompe auŝkulti la dosieron. Ambaŭkaze oni bezonos instalitan Real Player http://www.real.com/ (aŭ kongruan samkapablan programon)

Ĉiu programo ne restas pli ol 24 horojn sur tiu loko.

Nia hejmpaĝo: http://www.radio.com.pl/polonia/esperanto_eo.asp

Sur niaj paĝoj ni afiŝas ĉiutage la tekstojn de niaj informbultenoj.

Kelkfoje - pro la aktualigo - ili ne plene identas kun la sonversio de la informbultenoj.

Ni memorigas, ke multaj sonmaterialoj de la E-redakcio de Radio Polonia troviĝas ĉe la adreso de nia aŭstra aŭskultanto: Anton Oberndorfer: Lia retradio liveras ankŭ felietonojn de nia redakcio pri sociaj kaj socialaj temoj. Siajn servojn Anton Oberndorfer vastigis per dulingva versio de iuj felietonoj - esperanta kaj germana. Uzu kaj disvastigu esperantan ret-radion! http://start.at/retradio

Aŭskultu niajn elsendojn kaj nepre reagu! Ne forgesu, ke E-redakcioj de radiostacioj bezonegas ne nur notojn pri okazantaĵoj, sed ankaŭ simplajn reagojn kun opinioj kaj instigvortoj de la aŭskultantoj..

Ĉi tio estas aparte grava por ke la radio-estroj konstatu la amplekson kaj geografian diversecon de la aŭskultantaro. I.a. danke al tio E-fako de Pola Radio, ekzemple, ĝuas altan reputacion ĉe la pola nacia radio.

La rimarkojn pri la programoj E-Redakcio de RP atendas rete: esperanto.redakcio@radio.com.pl aŭ pietrzak@wa.onet.pl ; poŝte: Pola Radio, E-Redakcio, Al Niepodleglosci 77/85, 00-977 Varsovio, pk.46; telefone: (+48-22) 645-93-37, 645-93-58; fakse (+48-22) 645-59-17

Barbara Pietrzak
La estro de la E-Redakcio de PR


http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com
Malabonu
Elektu alian kodigon