Informa Kanalo Abonu.Com

Programoj de Esperanto-redakcio de Pola Radio


14.11. - 16.11. 2003 
 
1) La 14-an de novembro  - en nia vendreda programo  - kadre de la rubriko "Homoj
kaj problemoj" ni interparolas kun konata nederlanda esperantistino, nun UEA-estraranino
Ans Ten Hagen pri ŝia esperantisteco preskaŭ denaska, ŝia vivo kaj  aktivadoj.


Premiere la elsendo aŭdiĝas je la 16.00 GMT (la samtaga ripeto per mallongaj
ondoj okazas  je la 19.00 GMT). Post la satelita  emisio je la 20.00 horo okazas
la enretigo de la programo, kiu estas aŭdebla kaj elŝutebla dum la tuta sekva
semajno. La elsendo ripetiĝas la 4-an kaj 5-an fojojn nur persatelite la sekvan
tagon je la 9.30 kaj la 11.00 horoj GMT.  

2)    En la sabata programo, la  15-an de novembro  ni referencas al la programo
de la kongresa dimanĉo dum kiu okazis multaj interesaj prelegoj kaj renkontoj.
Pri sia kontribuo al tiu programo rakontas Markus Ziko Sikosek, la aŭtoro de
fama libro "Esperanto sen mitoj". Somere okazis kelkaj interesaj E-aranĝoj,
inter kiuj ankaŭ la 7-aj Internaciaj Renkontiĝoj en Plouzek, Francio. Ĝuste
kadre de ĝi ni havis la bonŝancon interparoli kun Sebastian Erhard pri lia
esperantista profesiado, sed ankaŭ teatra ateliero gvidita dum la  Plouzeka
aranĝo.  

3) Dimanĉe - 16-an de novembro   kiel kutime aŭdiĝas nia Kulturkroniko, publica
artikolo kaj renkontiĝo kun la geaŭskultantoj pere de iliaj korespondaĵoj
kun  rimarkoj kaj opinioj pri la aŭditaj programeroj.  En ĝi ni reagas je la
lastaj korespondaĵoj de niaj geaŭskultantoj, gastigas la aŭskultanton de niaj
programoj el Danlando, Torben Svedson kaj memorigas la demandon de nia aktuala
konkurso, kiu validas ĝis la 12-a de decembro. Sufiĉas respondi la demandon:
"Kiajn atendojn vi havas lige kun la vastigo de la Eŭropa Unio, tutaparte, kiajn
atendojn vi ligas kun la membriĝo de Pollando en la Unio?" La partoprenantojn
de la konkurso atendas multaj objektaj premioj!

Ni memorigas, ke E-Redakcio de Radio Polonia disaŭdigas ĉiutage sian elsendon kvar fojojn per mallongaj ondoj, satelito kaj interrete.

Ekde la 01 de januaro 2003 la premiera E-elsendo de Pola Radio estas aŭdigata je la 16.00 h (laŭ la Universala Tempo) per la mallongaj ondoj 41,26 metroj respektive 7270 kilohercoj kaj per la ondo 41,18 metroj respektive 7285 kHz . La ripeto okazas je la 19.00 UT per la ondo 41,18 metroj respektive 7285 kilohercoj.

La elsendo estas ripetata la saman tagon je la 20.00 UT nur satelite. Post ĝia emisio okazas la enretigo de la programo. La laŭvican fojon nur persatelite nia esperantlingva programo estas ripeta la sekvan tagon je la 09.30 UT.

Por aŭskulti per la mezaj ondoj necesas aldoni al la tempo laŭ UT 2 horojn. Ekzemple 13.30 + 2 h = 15.30

La satelita ricevo estas ebla per: Eutelsat II F - 6 - Hot Bird - 13 gradoj de la orienta latitudo; frekfenco 11,474 GHz, polarizado horizontala (H); subportanto 7,38 MHz

Eblas ĉiutage aŭskulti freŝan programon de Pola Radio en Esperanto. Oni povas uzi la hejmpaĝon de WRN - http://www.wrn.org aŭ rekte:

- kopii la sondosieron (~ 3 MBajtoj):

- ftp://usa.wrn.org/pol12.ra

- tuj auŝkulti la sondosieron - http://www.wrn.org/audio/pol1_usa.ram

La unua metodo estas konsilinda, ĉar poste oni povos konservi kaj certe seninterrompe auŝkulti la dosieron. Ambaŭkaze oni bezonos instalitan Real Player http://www.real.com/ (aŭ kongruan samkapablan programon)

Ĉiu programo ne restas pli ol 24 horojn sur tiu loko.

Nia hejmpaĝo: http://www.radio.com.pl/polonia/esperanto_eo.asp

Sur niaj paĝoj ni afiŝas ĉiutage la tekstojn de niaj informbultenoj.

Kelkfoje - pro la aktualigo - ili ne plene identas kun la sonversio de la informbultenoj.

Ni memorigas, ke multaj sonmaterialoj de la E-redakcio de Radio Polonia troviĝas ĉe la adreso de nia aŭstra aŭskultanto: Anton Oberndorfer: Lia retradio liveras ankŭ felietonojn de nia redakcio pri sociaj kaj socialaj temoj. Siajn servojn Anton Oberndorfer vastigis per dulingva versio de iuj felietonoj - esperanta kaj germana. Uzu kaj disvastigu esperantan ret-radion! http://start.at/retradio

Aŭskultu niajn elsendojn kaj nepre reagu! Ne forgesu, ke E-redakcioj de radiostacioj bezonegas ne nur notojn pri okazantaĵoj, sed ankaŭ simplajn reagojn kun opinioj kaj instigvortoj de la aŭskultantoj..

Ĉi tio estas aparte grava por ke la radio-estroj konstatu la amplekson kaj geografian diversecon de la aŭskultantaro. I.a. danke al tio E-fako de Pola Radio, ekzemple, ĝuas altan reputacion ĉe la pola nacia radio.

La rimarkojn pri la programoj E-Redakcio de RP atendas rete: esperanto.redakcio@radio.com.pl aŭ pietrzak@wa.onet.pl ; poŝte: Pola Radio, E-Redakcio, Al Niepodleglosci 77/85, 00-977 Varsovio, pk.46; telefone: (+48-22) 645-93-37, 645-93-58; fakse (+48-22) 645-59-17

Barbara Pietrzak
La estro de la E-Redakcio de PR


http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com
Malabonu