| Informa Kanalo Abonu.Com |
Jen aktualaj informoj pri elektitaj programeroj de la E-Redakcio de PR de la nuna semajnfino. Ĉiujn detalojn pri ni, niaj elsendoj, elektitajn tekstojn de niaj programeroj vi facile trovos en nia TTT-ejo: www.radio.com.pl/polonia/eo/ 12-14.09.2003 1) La 12-an de septembro - vendrede kadre de nia rubriko "Homoj kaj problemoj" ni prezentas la paroladon de la speciala gasto de la 88-a Universala Kongreso de Esperanto en Svedio, prof. Charles Durant. Ni utiligas la esperantlingvan tradukon de Claude Longue-Epee, kiu aperis en la 3-a numero de la kongresa "Kuriero". Premiere la elsendo aŭdiĝas je la 17.00 GMT (la samtaga ripeto per mallongaj ondoj okazas je la 20.00 GMT). Post la satelita emisio je la 21.00 horo okazas la enretigo de la programo, kiu estas aŭdebla kaj elŝutebla dum la sekvaj 24 horoj, kaj sekve rete konsultebla dum la tuta semajno. La elsendo ripetiĝas la 4-an kaj 5-an fojojn dum la sekva tago je la 10.30 kaj la 12.00 horoj laŭ la mezeŭropa tempo, nur persatelite. En la satelita kaj reta segmento vi trovas trarigardon de la varsovia gazetaro. 2) En la sabata programo, la 13-an de septembro ni prezentas la 2-an retrorigardan sonraporton pri la Solena Inaŭguro de la 88 UK en Goteburgo. En tiu segmento aŭdiĝas la speciala mesaĝo de Ludoviko Kristoforo Zaleski-Zamenhof, la parolado de Humphrey Tonkin pri la kongresa temo "Lingvaj rajtoj kaj respondecoj" kaj la festparolado de la prezidanto de UEA, d-ro Renato Corsetti. En la satelita kaj reta segmento vi trovas informbultenon pri la integroklopodoj de Pollando. 3) Dimanĉe la 14-an de septembro kiel kutime aŭdiĝas nia Kulturkroniko kaj nunsemajne ni prezentas konsiderojn pri la percepto de sekureco en Eŭropo kaj Usono post la 11.09.2001. En "Leterkesto" ni traktas la lastajn korespondaĵojn de niaj geaŭskultantoj kun pozitivaj kaj negativaj rimarkoj pri niaj programeroj. Ni prezentas ankaŭ informojn pri la koresponda statistiko en aŭgusto 2003. Ankaŭ ĉi-foje nia redakcio fieras pri la plej multnombraj leteroj, entute 244, pro kiuj al ĉiuj ni elkore dankas. La duan lokon okupis la rusa redakcio kun 37 korespondaĵoj kaj la trian la germana kun 26 korespondaĵoj.
Ni memorigas, ke E-Redakcio de Radio Polonia disaŭdigas ĉiutage sian elsendon kvar fojojn per mallongaj ondoj, satelito kaj interrete.
Ekde la 01 de januaro 2003 la premiera E-elsendo de Pola Radio estas aŭdigata je la 16.00 h (laŭ la Universala Tempo) per la mallongaj ondoj 41,26 metroj respektive 7270 kilohercoj kaj per la ondo 41,18 metroj respektive 7285 kHz . La ripeto okazas je la 19.00 UT per la ondo 41,18 metroj respektive 7285 kilohercoj.
La elsendo estas ripetata la saman tagon je la 20.00 UT nur satelite. Post ĝia emisio okazas la enretigo de la programo. La laŭvican fojon nur persatelite nia esperantlingva programo estas ripeta la sekvan tagon je la 09.30 UT.
Por aŭskulti per la mezaj ondoj necesas aldoni al la tempo laŭ UT 2 horojn. Ekzemple 13.30 + 2 h = 15.30
La satelita ricevo estas ebla per: Eutelsat II F - 6 - Hot Bird - 13 gradoj de la orienta latitudo; frekfenco 11,474 GHz, polarizado horizontala (H); subportanto 7,38 MHz
Eblas ĉiutage aŭskulti freŝan programon de Pola Radio en Esperanto. Oni povas uzi la hejmpaĝon de WRN - http://www.wrn.org aŭ rekte:
- kopii la sondosieron (~ 3 MBajtoj):
- ftp://usa.wrn.org/pol12.ra
aŭ
- tuj auŝkulti la sondosieron - http://www.wrn.org/audio/pol1_usa.ram
La unua metodo estas konsilinda, ĉar poste oni povos konservi kaj certe seninterrompe auŝkulti la dosieron. Ambaŭkaze oni bezonos instalitan Real Player http://www.real.com/ (aŭ kongruan samkapablan programon)
Ĉiu programo ne restas pli ol 24 horojn sur tiu loko.
Nia hejmpaĝo: http://www.radio.com.pl/polonia/esperanto_eo.asp
Sur niaj paĝoj ni afiŝas ĉiutage la tekstojn de niaj informbultenoj.
Kelkfoje - pro la aktualigo - ili ne plene identas kun la sonversio de la informbultenoj.
Ni memorigas, ke multaj sonmaterialoj de la E-redakcio de Radio Polonia troviĝas ĉe la adreso de nia aŭstra aŭskultanto: Anton Oberndorfer: Lia retradio liveras ankŭ felietonojn de nia redakcio pri sociaj kaj socialaj temoj. Siajn servojn Anton Oberndorfer vastigis per dulingva versio de iuj felietonoj - esperanta kaj germana. Uzu kaj disvastigu esperantan ret-radion! http://start.at/retradio
Aŭskultu niajn elsendojn kaj nepre reagu! Ne forgesu, ke E-redakcioj de radiostacioj bezonegas ne nur notojn pri okazantaĵoj, sed ankaŭ simplajn reagojn kun opinioj kaj instigvortoj de la aŭskultantoj..
Ĉi tio estas aparte grava por ke la radio-estroj konstatu la amplekson kaj geografian diversecon de la aŭskultantaro. I.a. danke al tio E-fako de Pola Radio, ekzemple, ĝuas altan reputacion ĉe la pola nacia radio.
La rimarkojn pri la programoj E-Redakcio de RP atendas rete: esperanto.redakcio@radio.com.pl aŭ pietrzak@wa.onet.pl ; poŝte: Pola Radio, E-Redakcio, Al Niepodleglosci 77/85, 00-977 Varsovio, pk.46; telefone: (+48-22) 645-93-37, 645-93-58; fakse (+48-22) 645-59-17
Barbara Pietrzak
La estro de la E-Redakcio de PR
| http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com | Malabonu |