Informa Kanalo Abonu.Com

Programoj de Esperanto-redakcio de Pola Radio


Esperanto Redakcio de Pola Radio,

informas   pri siaj semajnfinaj  programeroj.  Detalojn pri tio,  kiel eblas
trovi  en nia  TTT-ejo www.radio.com.pl/polonia/ Nia elektronika adreso: esperanto.redakcio@radio.com.pl

29-31.08.2003 

1)  La 29-an de aŭgusto  - vendrede kadre de nia rubriko Homoj kaj problemoj
ni interparolas kun la prezidanto de Unievrsala E-Asocio, doktoro Renato Corestti
pri la stato de la E-movado.  Premiere la elsendo aŭdiĝas je la 17.00 GMT (la
samtaga ripeto per mallongaj ondoj okazas  je la 20.00 GMT). Post la satelita
 emisio je la 21.00 horo okazas la enretigo de la programo, kiu estas aŭdebla
kaj elŝutebla dum la sekvaj 24 horoj, kaj sekve rete konsultebla dum la tuta
semajno. La elsendo ripetiĝas la 4-an kaj 5-an fojojn dum la sekva tago je la
10.30 kaj la 12.00 horoj  laŭ la mezeŭropa tempo, nur persatelite.

2)    En la sabata programo, la 30-an de aŭgusto  aŭdiĝas nia kutima sonmagazino
Esperanto ekspreso. Ĉ-semajne la tuta programero estas plenigita per la interparoloj
 kun la organizantoj de la  7-aj Internaciaj Renkontiĝoj en Plouzek:  Louise
Rigault, Roger Eon kaj  Jean Pierre Ducloyer. Fine, en la muzika segmento aŭdiĝos
iuj el la maristaj kantoj de >Meven<, kiuj aperos sur la nova kompakta disko
de tiu bretona koruso, direktata de Franjo Prevost. 

3)      Dimanĉe, te. la 31-an de aŭgusto ni referencas al la estado de Barbara
Pietrzak dum la 7-aj Internaĉiaj Renkontiĝoj en Plouzek, Francio. Niaj gastoj
estas  Andre kaj Louise Rigault kaj Roger Eon, kiuj  de pluraj jaroj aŭskultas
nian programon kaj delonge invitis reprezentantojn de nia redakcio viziti ilian
someran esperantistan aranĝon. 
 
Estro de la E-Redakcio de PR
Barbara Pietrzak

Ni memorigas, ke E-Redakcio de Radio Polonia disaŭdigas ĉiutage sian elsendon kvar fojojn per mallongaj ondoj, satelito kaj interrete.

Ekde la 01 de januaro 2003 la premiera E-elsendo de Pola Radio estas aŭdigata je la 16.00 h (laŭ la Universala Tempo) per la mallongaj ondoj 41,26 metroj respektive 7270 kilohercoj kaj per la ondo 41,18 metroj respektive 7285 kHz . La ripeto okazas je la 19.00 UT per la ondo 41,18 metroj respektive 7285 kilohercoj.

La elsendo estas ripetata la saman tagon je la 20.00 UT nur satelite. Post ĝia emisio okazas la enretigo de la programo. La laŭvican fojon nur persatelite nia esperantlingva programo estas ripeta la sekvan tagon je la 09.30 UT.

Por aŭskulti per la mezaj ondoj necesas aldoni al la tempo laŭ UT 2 horojn. Ekzemple 13.30 + 2 h = 15.30

La satelita ricevo estas ebla per: Eutelsat II F - 6 - Hot Bird - 13 gradoj de la orienta latitudo; frekfenco 11,474 GHz, polarizado horizontala (H); subportanto 7,38 MHz

Eblas ĉiutage aŭskulti freŝan programon de Pola Radio en Esperanto. Oni povas uzi la hejmpaĝon de WRN - http://www.wrn.org aŭ rekte:

- kopii la sondosieron (~ 3 MBajtoj):

- ftp://usa.wrn.org/pol12.ra

- tuj auŝkulti la sondosieron - http://www.wrn.org/audio/pol1_usa.ram

La unua metodo estas konsilinda, ĉar poste oni povos konservi kaj certe seninterrompe auŝkulti la dosieron. Ambaŭkaze oni bezonos instalitan Real Player http://www.real.com/ (aŭ kongruan samkapablan programon)

Ĉiu programo ne restas pli ol 24 horojn sur tiu loko.

Nia hejmpaĝo: http://www.radio.com.pl/polonia/esperanto_eo.asp

Sur niaj paĝoj ni afiŝas ĉiutage la tekstojn de niaj informbultenoj.

Kelkfoje - pro la aktualigo - ili ne plene identas kun la sonversio de la informbultenoj.

Ni memorigas, ke multaj sonmaterialoj de la E-redakcio de Radio Polonia troviĝas ĉe la adreso de nia aŭstra aŭskultanto: Anton Oberndorfer: Lia retradio liveras ankŭ felietonojn de nia redakcio pri sociaj kaj socialaj temoj. Siajn servojn Anton Oberndorfer vastigis per dulingva versio de iuj felietonoj - esperanta kaj germana. Uzu kaj disvastigu esperantan ret-radion! http://start.at/retradio

Aŭskultu niajn elsendojn kaj nepre reagu! Ne forgesu, ke E-redakcioj de radiostacioj bezonegas ne nur notojn pri okazantaĵoj, sed ankaŭ simplajn reagojn kun opinioj kaj instigvortoj de la aŭskultantoj..

Ĉi tio estas aparte grava por ke la radio-estroj konstatu la amplekson kaj geografian diversecon de la aŭskultantaro. I.a. danke al tio E-fako de Pola Radio, ekzemple, ĝuas altan reputacion ĉe la pola nacia radio.

La rimarkojn pri la programoj E-Redakcio de RP atendas rete: esperanto.redakcio@radio.com.pl aŭ pietrzak@wa.onet.pl ; poŝte: Pola Radio, E-Redakcio, Al Niepodleglosci 77/85, 00-977 Varsovio, pk.46; telefone: (+48-22) 645-93-37, 645-93-58; fakse (+48-22) 645-59-17

Barbara Pietrzak
La estro de la E-Redakcio de PR


http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com
Malabonu