Informa Kanalo Abonu.Com -*-------------------------------------------------------------------------- Programoj de Esperanto-redakcio de Pola Radio ********************************************* Esperanto Redakcio de Pola Radio, informas pri siaj semajnfinaj programeroj. Detalojn pri tio kiel eblas trovi en nia TTT-ejo www.radio.com.pl/polonia/ Nia elektronika adreso: esperanto.redakcio@radio.com.pl 15-24.08.2003 1) La 15-an de aŭgusto - vendrede kadre de nia rubriko "Homoj kaj problemoj" ni interparolas kun la aŭtoro de la furorlibro dum la Gotenburga UK , "La Zamenhof-strato" - Roman Dobrzynski. Venontsemajne, te. la 22-an de aŭgusto nia antaŭmikrofona gasto estas Ewa Krach. Kun ŝi ni retrorigardas al alia ĉi-jara E-aranĝo - nome Osiek-konferenco okazinta antaŭ la 88 UK en Prago, Ĉeĥio. Premiere la elsendo aŭdiĝas je la 17.00 GMT (la samtaga ripeto per mallongaj ondoj okazas je la 20.00 GMT). Post la satelita emisio je la 21.00 horo okazas la enretigo de la programo, kiu estas aŭdebla kaj elŝutebla dum la sekvaj 24 horoj, kaj sekve rete konsultebla dum la tuta semajno. La elsendo ripetiĝas la 4-an kaj 5-an fojojn dum la sekva tago je la 10.30 kaj la 12.00 horoj laŭ la mezeŭropa tempo, nur persatelite. 2) En la sabata programo, la 16-an de aŭgusto aŭdiĝas nia kutima sonmagazino "Esperanto ekspreso". En ĝi ĉ-semajne komence ni interparolas kun Louise Rigault pri la komenciĝantaj en Plouzek 7-aj Internaciaj Renkontiĝoj. La gasto de la magazino estas ankaŭ Roland Rotsaert, kiu raportas pri kelkaj fakaj kunvenoj dum la 88 UK. Post unu semajno, la 23-an de aŭgusto ni referencos al iuj ne aŭdigitaj ankoraŭ sonraportoj pri la 88 UK, sed niaj apartaj antaŭmikrofonaj gasto estos Clay Magalhaes. Evidente ni parolos pri la laboro de KKS. Pri interesa antaŭkongresa renkonto en Kopenhago, okazinta en la grupo de specialistoj en Kopenhago rakontos al ni d-ro Sean o" Riain. 3) Dimanĉe, te. la 17-an de aŭgusto kaj la 24-an de aŭgusto ni renkontiĝos kun nij geaŭskultantoj pere de iliaj korespondaĵoj - raportoj, opinioj, rimarkoj kaŭas, ke ni laboras kun ĉiam pli granda entuziasmo. Ni citas ilin, reagas je ili - kaj la 24-an prezentos fine de la "Leterkesto" la julian statistikon. Estro de la E-Redakcio de Pola Radio - Barbara Pietrzak ********************************************* Ni memorigas, ke E-Redakcio de Radio Polonia disaŭdigas ĉiutage sian elsendon kvar fojojn per mallongaj ondoj, satelito kaj interrete. Ekde la 01 de januaro 2003 la premiera E-elsendo de Pola Radio estas aŭdigata je la 16.00 h (laŭ la Universala Tempo) per la mallongaj ondoj 41,26 metroj respektive 7270 kilohercoj kaj per la ondo 41,18 metroj respektive 7285 kHz . La ripeto okazos je la 19.00 UT per la ondo 41,18 metroj respektive 7285 kilohercoj. La elsendo estas ripetata la saman tagon je la 20.00 UT nur satelite. Post ĝia emisio okazas la enretigo de la programo. La laŭvican fojon nur persatelite nia esperantlingva programo estas ripeta la sekvan tagon je la 09.30 UT. Por aŭskulti per la mezaj ondoj necesas aldoni al la tempo laŭ UT 2 horojn. Ekzemple 13.30 + 2 h = 15.30 La satelita ricevo estas ebla per: Eutelsat II F - 6 - Hot Bird - 13 gradoj de la orienta latitudo; frekfenco 11,474 GHz, polarizado horizontala (H); subportanto 7,38 MHz Eblas ĉiutage aŭskulti freŝan programon de Pola Radio en Esperanto. Oni povas uzi la hejmpaĝon de WRN - http://www.wrn.org aŭ rekte: - kopii la sondosieron (~ 3 MBajtoj): - ftp://usa.wrn.org/pol12.ra aŭ - tuj auŝkulti la sondosieron - http://www.wrn.org/audio/pol1_usa.ram La unua metodo estas konsilinda, ĉar poste oni povos konservi kaj certe seninterrompe auŝkulti la dosieron. Ambaŭkaze oni bezonos instalitan Real Player http://www.real.com/ (aŭ kongruan samkapablan programon) Ĉiu programo ne restas pli ol 24 horojn sur tiu loko. Nia hejmpaĝo: http://www.radio.com.pl/polonia/esperanto_eo.asp Sur niaj paĝoj ni afiŝas ĉiutage la tekstojn de niaj informbultenoj. Kelkfoje - pro la aktualigo - ili ne plene identas kun la sonversio de la informbultenoj. Ni memorigas, ke multaj sonmaterialoj de la E-redakcio de Radio Polonia troviĝas ĉe la adreso de nia aŭstra aŭskultanto: Anton Oberndorfer: Lia retradio liveras ankŭ felietonojn de nia redakcio pri sociaj kaj socialaj temoj. Siajn servojn Anton Oberndorfer vastigis per dulingva versio de iuj felietonoj - esperanta kaj germana. Uzu kaj disvastigu esperantan ret-radion! http://start.at/retradio Aŭskultu niajn elsendojn kaj nepre reagu! Ne forgesu, ke E-redakcioj de radiostacioj bezonegas ne nur notojn pri okazantaĵoj, sed ankaŭ simplajn reagojn kun opinioj kaj instigvortoj de la aŭskultantoj.. Ĉi tio estas aparte grava por ke la radio-estroj konstatu la amplekson kaj geografian diversecon de la aŭskultantaro. I.a. danke al tio E-fako de Pola Radio, ekzemple, ĝuas altan reputacion ĉe la pola nacia radio. La rimarkojn pri la programoj E-Redakcio de RP atendas rete: esperanto.redakcio@radio.com.pl aŭ pietrzak@wa.onet.pl ; poŝte: Pola Radio, E-Redakcio, Al Niepodleglosci 77/85, 00-977 Varsovio, pk.46; telefone: (+48-22) 645-93-37, 645-93-58; fakse (+48-22) 645-59-17 Estro de la E-Redakcio de Pola Radio Barbara Pietrzak -*-------------------------------------------------------------------------- Malabonu: http://abonu.com/member/unsub?grp=info.polonia&email= http://abonu.com/ mailto:demandu@abonu.com