| Informa Kanalo Abonu.Com |
Esperanto Redakcio de Pola Radio, informas pri siaj semajnfinaj programeroj. 08-10.08.2003. 1) La 08-an de aŭgusto - vendrede kadre de nia rubriko "Homoj kaj problemoj" ni interparolas kun profesoro Christer Kiselman pri la okazinta postkongrese en Gotenbrugo "Simpozio pri interkultura komunikado", organizita de la Akademio de Esperanto kunlabore kun profesoroj Sture Allen kaj Sven Goeran Malmgren de la Gotenburga Universitato. Antaŭ tiu interparolo ni prezentas la agadon de Irena Sendler, kiu dummilite estris la infanfakon en la Konsilantaro por la Helpado al Judoj "Zegota". Premiere la elsendo aŭdigas je la 17.00 GMT (la samtaga ripeto per mallongaj ondoj okazas je la 20.00 GMT). Post la satelita emisio je la 21.00 horo okazas la enretigo de la programo, kiu estas aŭdebla kaj elŝutebla dum la sekvaj 24 horoj, kaj sekve rete konsultebla dum la tuta semajno. La elsendo ripetiĝas la 4-an kaj 5-an fojojn dum la sekva tago je la 10.30 kaj la 12.00 horoj lau la mezeŭropa tempo, nur persatelite. 2) En la sabata programo, la 09-an de aŭgusto aŭdigas nia kutima sonmagazino "Esperanto ekspreso". En gi komence ni referencas al la baldaŭ okazontaj en Plouzek, Francio 7-aj Internaciaj Renkontigoj kaj sekvantaj ilin junularaj rendevuoj FESTO kaj Bretona Bubado, sed ni ankoraŭ referencas al la fragmentoj de la sonraportoj de la 88 UK en Gotenburgo. En ili pri iuj eventoj finraportas la ĝenerala sekretario de UEA, Ivo Osibov, la vicprezidantino de TEJO, Sonja Petroviĉ kaj la vicprezidanto de UEA, Humphrey Tonkin. Krome nia gasto estas la prezidanto de LKK, Roland Lindblom. 3) Dimanĉe, te. la 10-an de aŭgusto - ni kiel kutime renkontiĝas kun niaj geaŭskultantoj kadre de "Leterkesto". Nia tuta "Leterkesto" estas dediĉita al la pri- kaj dumkongresaj renkontoj kun la geaŭskultantoj, reagoj de niaj geaŭskultantoj je la raportado de Barbara Pietrzak pri la 88 UK en Gotenburgo. Ĉi-semajne ni daŭre prezentas la reagojn je la novaj TTT-paĝoj de Radio Polonia kaj ankaŭ de nia redakcio. Vizitu nin: http://www.radio.com.pl/polonia/ kaj ne hezitu dividi viajn opiniojn: esperanto.redakcio@radio.com.pl
Ni memorigas, ke E-Redakcio de Radio Polonia disaŭdigas ĉiutage sian elsendon kvar fojojn per mallongaj ondoj, satelito kaj interrete.
Ekde la 01 de januaro 2003 la premiera E-elsendo de Pola Radio estas aŭdigata je la 16.00 h (laŭ la Universala Tempo) per la mallongaj ondoj 41,26 metroj respektive 7270 kilohercoj kaj per la ondo 41,18 metroj respektive 7285 kHz . La ripeto okazas je la 19.00 UT per la ondo 41,18 metroj respektive 7285 kilohercoj.
La elsendo estas ripetata la saman tagon je la 20.00 UT nur satelite. Post ĝia emisio okazas la enretigo de la programo. La laŭvican fojon nur persatelite nia esperantlingva programo estas ripeta la sekvan tagon je la 09.30 UT.
Por aŭskulti per la mezaj ondoj necesas aldoni al la tempo laŭ UT 2 horojn. Ekzemple 13.30 + 2 h = 15.30
La satelita ricevo estas ebla per: Eutelsat II F - 6 - Hot Bird - 13 gradoj de la orienta latitudo; frekfenco 11,474 GHz, polarizado horizontala (H); subportanto 7,38 MHz
Eblas ĉiutage aŭskulti freŝan programon de Pola Radio en Esperanto. Oni povas uzi la hejmpaĝon de WRN - http://www.wrn.org aŭ rekte:
- kopii la sondosieron (~ 3 MBajtoj):
- ftp://usa.wrn.org/pol12.ra
aŭ
- tuj auŝkulti la sondosieron - http://www.wrn.org/audio/pol1_usa.ram
La unua metodo estas konsilinda, ĉar poste oni povos konservi kaj certe seninterrompe auŝkulti la dosieron. Ambaŭkaze oni bezonos instalitan Real Player http://www.real.com/ (aŭ kongruan samkapablan programon)
Ĉiu programo ne restas pli ol 24 horojn sur tiu loko.
Nia hejmpaĝo: http://www.radio.com.pl/polonia/esperanto_eo.asp
Sur niaj paĝoj ni afiŝas ĉiutage la tekstojn de niaj informbultenoj.
Kelkfoje - pro la aktualigo - ili ne plene identas kun la sonversio de la informbultenoj.
Ni memorigas, ke multaj sonmaterialoj de la E-redakcio de Radio Polonia troviĝas ĉe la adreso de nia aŭstra aŭskultanto: Anton Oberndorfer: Lia retradio liveras ankŭ felietonojn de nia redakcio pri sociaj kaj socialaj temoj. Siajn servojn Anton Oberndorfer vastigis per dulingva versio de iuj felietonoj - esperanta kaj germana. Uzu kaj disvastigu esperantan ret-radion! http://start.at/retradio
Aŭskultu niajn elsendojn kaj nepre reagu! Ne forgesu, ke E-redakcioj de radiostacioj bezonegas ne nur notojn pri okazantaĵoj, sed ankaŭ simplajn reagojn kun opinioj kaj instigvortoj de la aŭskultantoj..
Ĉi tio estas aparte grava por ke la radio-estroj konstatu la amplekson kaj geografian diversecon de la aŭskultantaro. I.a. danke al tio E-fako de Pola Radio, ekzemple, ĝuas altan reputacion ĉe la pola nacia radio.
La rimarkojn pri la programoj E-Redakcio de RP atendas rete: esperanto.redakcio@radio.com.pl aŭ pietrzak@wa.onet.pl ; poŝte: Pola Radio, E-Redakcio, Al Niepodleglosci 77/85, 00-977 Varsovio, pk.46; telefone: (+48-22) 645-93-37, 645-93-58; fakse (+48-22) 645-59-17
Barbara Pietrzak
La estro de la E-Redakcio de PR
| http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com | Malabonu |