Informa Kanalo Abonu.Com

Programoj de Esperanto-redakcio de Pola Radio


Esperanto Redakcio de Pola Radio,
informas   pri siaj semajnfinaj  programeroj.

18-20.07.2003.

1)      La 18-an de julio  - vendrede kadre de nia rubriko "Homoj kaj
problemoj" ni interparolas kun nia usona aŭskultanto, David Coffin -
ĉi-foje pri lia kurso pri pilotado kaj pli ĝenerale ankaŭ pri  la
problemoj de senlaboreco. En la sama elsendo Ewa Krach rakontas pri tio kion
lernas pri Pollando junaj eŭropanoj, israelanoj aŭ usonanoj. Jerzy
Uspienski rakontas pri iu interesa virina specializo en Pollando. Premiere
la elsendo aŭdiĝas je la 17.00 GMT (la samtaga ripeto per mallongaj ondoj
okazas  je la 20.00 GMT). Post la satelita  emisio je la 21.00 horo okazas
la enretigo de la programo, kiu estas aŭdebla kaj elŝutebla dum la sekvaj
24 horoj, kaj sekve rete konsultebla dum la tuta semajno. La elsendo
ripetiĝas la 4-an kaj 5-an fojojn dum la sekva tago je la 10.30 kaj la
12.00 horoj  laŭ la mezeŭropa tempo, nur persatelite.

2)    En la sabata programo, la 19-an de julio aŭdiĝas nia kutima
sonmagazino "Esperanto ekspreso". En ĝi ni parolas pri la proksimiĝanta 88
UK en Gotenburgo kaj eĉ kvinvoĉe ni interparolas pri la fama usona NASK.
La antaŭmikrofonaj gastoj estas Ellen Eddy, Spomenka Stimec, Paul Gubbins
kaj Lee Milller.

Ĉi-semajne ni proponas denove en la finaj minutoj de la elsendo programeron
por la infanoj! Ĉi-foje ni prezentas la 2-an kaj samtempe la lastan parton
de "La Fabela Komponaĵo pri la Mateno" el la libro  "Gooŝ la Ĉelisto" de
Miyazawa Kenzi.  Antaŭ la magazino aŭdiĝas nia informbulteno pri la
integroaferoj.

3)      Dimanĉe, te. la 06-an de julio  - ni kiel kutime renkontiĝas kun
niaj geaŭskultantoj kadre de "Leterkesto", citante opiniojn el iliaj
korespondaĵoj, konsiderante la problemojn de aŭdebleco, respondante
konkretajn demandojn.

Nu, nunsemajne la plej grava estas la informo, ke ankaŭ ĉi-jare ne mankos
la sonraportoj pri la kongresdebatoj en Gotenburgo. La kongresa raportistino
estas Barbara Pietrzak. La raportoj  komenciĝos dimanĉe, sed kiel vi jam
scias - la Solena Inaŭguro en la nuna jaro okazos lunde. Alia grava informo
por ĉiuj radioamikoj de ĉiuj radiostacioj estas, ke la renkontiĝo de
radioaŭskultntoj kaj geredaktoroj okazos ĵaŭde, la 31-an de julio en la
salonego Lungren inter la la 14.00 kaj 15.30 horoj.

Ĉi-semajne ni daŭre prezentas la reagoj je la novaj  TTT-paĝoj de Radio
Polonia kaj ankaŭ de nia redakcio. Vizitu nin:
http://www.radio.com.pl/polonia/ kaj ne hezitu dividi viajn opiniojn:
esperanto.redakcio@radio.com.pl  Krome la gasto de nia Leterkesto estas nia
germana  aŭskultanto, d-ro Werner Bormann, kiu kiel malnova aŭskultanto de
niaj elsendoj kelkvorte rilatigas sin al ilia enhavo.

Antaŭ la "Leterkesto" krom kroniko pri parolos pri pola Batory-Fondaĵo.

Ni memorigas, ke E-Redakcio de Radio Polonia disaŭdigas ĉiutage sian elsendon kvar fojojn per mallongaj ondoj, satelito kaj interrete.

Ekde la 01 de januaro 2003 la premiera E-elsendo de Pola Radio estas aŭdigata je la 16.00 h (laŭ la Universala Tempo) per la mallongaj ondoj 41,26 metroj respektive 7270 kilohercoj kaj per la ondo 41,18 metroj respektive 7285 kHz . La ripeto okazas je la 19.00 UT per la ondo 41,18 metroj respektive 7285 kilohercoj.

La elsendo estas ripetata la saman tagon je la 20.00 UT nur satelite. Post ĝia emisio okazas la enretigo de la programo. La laŭvican fojon nur persatelite nia esperantlingva programo estas ripeta la sekvan tagon je la 09.30 UT.

Por aŭskulti per la mezaj ondoj necesas aldoni al la tempo laŭ UT 2 horojn. Ekzemple 13.30 + 2 h = 15.30

La satelita ricevo estas ebla per: Eutelsat II F - 6 - Hot Bird - 13 gradoj de la orienta latitudo; frekfenco 11,474 GHz, polarizado horizontala (H); subportanto 7,38 MHz

Eblas ĉiutage aŭskulti freŝan programon de Pola Radio en Esperanto. Oni povas uzi la hejmpaĝon de WRN - http://www.wrn.org aŭ rekte:

- kopii la sondosieron (~ 3 MBajtoj):

- ftp://usa.wrn.org/pol12.ra

- tuj auŝkulti la sondosieron - http://www.wrn.org/audio/pol1_usa.ram

La unua metodo estas konsilinda, ĉar poste oni povos konservi kaj certe seninterrompe auŝkulti la dosieron. Ambaŭkaze oni bezonos instalitan Real Player http://www.real.com/ (aŭ kongruan samkapablan programon)

Ĉiu programo ne restas pli ol 24 horojn sur tiu loko.

Nia hejmpaĝo: http://www.radio.com.pl/polonia/esperanto_eo.asp

Sur niaj paĝoj ni afiŝas ĉiutage la tekstojn de niaj informbultenoj.

Kelkfoje - pro la aktualigo - ili ne plene identas kun la sonversio de la informbultenoj.

Ni memorigas, ke multaj sonmaterialoj de la E-redakcio de Radio Polonia troviĝas ĉe la adreso de nia aŭstra aŭskultanto: Anton Oberndorfer: Lia retradio liveras ankŭ felietonojn de nia redakcio pri sociaj kaj socialaj temoj. Siajn servojn Anton Oberndorfer vastigis per dulingva versio de iuj felietonoj - esperanta kaj germana. Uzu kaj disvastigu esperantan ret-radion! http://start.at/retradio

Aŭskultu niajn elsendojn kaj nepre reagu! Ne forgesu, ke E-redakcioj de radiostacioj bezonegas ne nur notojn pri okazantaĵoj, sed ankaŭ simplajn reagojn kun opinioj kaj instigvortoj de la aŭskultantoj..

Ĉi tio estas aparte grava por ke la radio-estroj konstatu la amplekson kaj geografian diversecon de la aŭskultantaro. I.a. danke al tio E-fako de Pola Radio, ekzemple, ĝuas altan reputacion ĉe la pola nacia radio.

La rimarkojn pri la programoj E-Redakcio de RP atendas rete: esperanto.redakcio@radio.com.pl aŭ pietrzak@wa.onet.pl ; poŝte: Pola Radio, E-Redakcio, Al Niepodleglosci 77/85, 00-977 Varsovio, pk.46; telefone: (+48-22) 645-93-37, 645-93-58; fakse (+48-22) 645-59-17

Barbara Pietrzak
La estro de la E-Redakcio de PR


http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com
Malabonu