| Informa Kanalo Abonu.Com |
Esperanto Redakcio de Pola Radio, informas pri kelkaj elektitaj programeroj de la nuna semajnfino. Unuavice ni tamen invitas vin viziti nian novan hejmpaĝon: http://www.radio.com.pl/polonia kaj esprimi viajn rikmarkojn kaj opiniojn! Anticipan dankon!: 11-13.07.2003. 1) La 11-an de julio - La gasto de nia rubriko "Homoj kaj problemoj" estas ĉi-foje Michel Bouchez, la urbestro de la minista, franca urbo Foquieres Lez Lens. Li estadis antaŭnelonge en Pollando kaj partoprenis konferencon de Asocio de Ministaj Regionoj de Eŭropo. Ni interparolas pri tiu vizito, sed ankaŭ lia esperantisteco, nu kaj pri E-elsendoj de PR. Premiere la elsendo aŭdiĝas je la 17.00 GMT (la samtaga ripeto per mallongaj ondoj okazas je la 20.00 GMT). Post la satelita emisio je la 21.00 horo okazas la enretigo de la programo, kiu estas aŭdebla kaj elŝutebla dum la sekvaj 24 horoj, kaj sekve rete konsultebla dum la tuta semajno. La elsendo ripetiĝas la 4-an kaj 5-an fojojn dum la sekva tago je la 10.30 kaj la 12.00 horoj laŭ la mezeŭropa tempo, nur persatelite. 2) En la sabata programo, 12-an de julio aŭdiĝas nia kutima sonmagazino "Esperanto ekspreso". En ĝi ni ia. interparolas kun Flo Martorell - pri la E-muziko, E-kulturo kaj la plej proksimaj planoj de Vinilkosmo. Antaŭ la magazino aŭdiĝas nia informbulteno pri integroaferoj "Cele Eŭropon". Ĉi-semajne ni proponas denove en la finaj minutoj de la elsendo programeron por la infanoj! Ĉi-foje ni prezentas la 1-an parton de rakonto "Fabela Komponaĵo pri la Mateno" el la libro de Miyazawa Kenzi "Gooŝ la 'Ĝelisto". 3) Dimanĉe, te. la 13-an de julio - ni kiel kutime renkontiĝas kun niaj geaŭskultantoj kadre de "Leterkesto", citante opiniojn el iliaj korespondaĵoj, konsiderante la problemojn de aŭdebleco, respondante konkretajn demandojn. Hodiaŭ ni citas la unuajn leterojn pri niaj novaj TTT-paĝoj. Vizitu nin: http://www.radio.com.pl/polonia/ kaj ne hezitu dividi viajn opiniojn: esperanto.redakcio@radio.com.pl Ni interparolas kun nia franca aŭskultantino Evelyne Chibleur, renkontita en Mielno kaj dividas kelkajn statistikaĵojn. Antaŭ la "Leterkesto" aŭdiĝas kulturkroniko kaj programero pri la "Orienta Somera Lernejo" ĉe la Varsovia Universitato.
Ni memorigas, ke E-Redakcio de Radio Polonia disaŭdigas ĉiutage sian elsendon kvar fojojn per mallongaj ondoj, satelito kaj interrete.
Ekde la 01 de januaro 2003 la premiera E-elsendo de Pola Radio estas aŭdigata je la 16.00 h (laŭ la Universala Tempo) per la mallongaj ondoj 41,26 metroj respektive 7270 kilohercoj kaj per la ondo 41,18 metroj respektive 7285 kHz . La ripeto okazas je la 19.00 UT per la ondo 41,18 metroj respektive 7285 kilohercoj.
La elsendo estas ripetata la saman tagon je la 20.00 UT nur satelite. Post ĝia emisio okazas la enretigo de la programo. La laŭvican fojon nur persatelite nia esperantlingva programo estas ripeta la sekvan tagon je la 09.30 UT.
Por aŭskulti per la mezaj ondoj necesas aldoni al la tempo laŭ UT 2 horojn. Ekzemple 13.30 + 2 h = 15.30
La satelita ricevo estas ebla per: Eutelsat II F - 6 - Hot Bird - 13 gradoj de la orienta latitudo; frekfenco 11,474 GHz, polarizado horizontala (H); subportanto 7,38 MHz
Eblas ĉiutage aŭskulti freŝan programon de Pola Radio en Esperanto. Oni povas uzi la hejmpaĝon de WRN - http://www.wrn.org aŭ rekte:
- kopii la sondosieron (~ 3 MBajtoj):
- ftp://usa.wrn.org/pol12.ra
aŭ
- tuj auŝkulti la sondosieron - http://www.wrn.org/audio/pol1_usa.ram
La unua metodo estas konsilinda, ĉar poste oni povos konservi kaj certe seninterrompe auŝkulti la dosieron. Ambaŭkaze oni bezonos instalitan Real Player http://www.real.com/ (aŭ kongruan samkapablan programon)
Ĉiu programo ne restas pli ol 24 horojn sur tiu loko.
Nia hejmpaĝo: http://www.radio.com.pl/polonia/esperanto_eo.asp
Sur niaj paĝoj ni afiŝas ĉiutage la tekstojn de niaj informbultenoj.
Kelkfoje - pro la aktualigo - ili ne plene identas kun la sonversio de la informbultenoj.
Ni memorigas, ke multaj sonmaterialoj de la E-redakcio de Radio Polonia troviĝas ĉe la adreso de nia aŭstra aŭskultanto: Anton Oberndorfer: Lia retradio liveras ankŭ felietonojn de nia redakcio pri sociaj kaj socialaj temoj. Siajn servojn Anton Oberndorfer vastigis per dulingva versio de iuj felietonoj - esperanta kaj germana. Uzu kaj disvastigu esperantan ret-radion! http://start.at/retradio
Aŭskultu niajn elsendojn kaj nepre reagu! Ne forgesu, ke E-redakcioj de radiostacioj bezonegas ne nur notojn pri okazantaĵoj, sed ankaŭ simplajn reagojn kun opinioj kaj instigvortoj de la aŭskultantoj..
Ĉi tio estas aparte grava por ke la radio-estroj konstatu la amplekson kaj geografian diversecon de la aŭskultantaro. I.a. danke al tio E-fako de Pola Radio, ekzemple, ĝuas altan reputacion ĉe la pola nacia radio.
La rimarkojn pri la programoj E-Redakcio de RP atendas rete: esperanto.redakcio@radio.com.pl aŭ pietrzak@wa.onet.pl ; poŝte: Pola Radio, E-Redakcio, Al Niepodleglosci 77/85, 00-977 Varsovio, pk.46; telefone: (+48-22) 645-93-37, 645-93-58; fakse (+48-22) 645-59-17
Barbara Pietrzak
La estro de la E-Redakcio de PR
| http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com | Malabonu |