Informa Kanalo Abonu.Com

Programoj de Esperanto-redakcio de Pola Radio


Esperanto Redakcio de Pola Radio,

Informas  pri kelkaj elektitaj programeroj de la nuna semajnfino:

30.05-01.06 2003

1)      La 30-an de majo  - vendrede la  gasto de la rubriko "Homoj kaj
Problemoj" estas itala diplomato-esperantisto, d-ro Giorgio Novello,
reprezentanto de Italio ĉe Organizaĵo por Sekureco kaj kunlaboro en Vieno.
Ni interparolas pri la organizaĵo mem, la antaŭnelonge okazinta en
Varsovio konferenco dediĉita al la egala statuso de virinoj, ankaŭ pri la
lingva komunikado en la organizo, reprezentado de la eŭropuniaj landoj en
ĝi. Premiere la elsendo aŭdiĝas je la 17.00 GMT (la samtaga ripeto per
mallongaj ondoj okazas  je la 20.00 GMT). Pli frue Katarzyna Tempczyk,
studentino de teologio el Varsovio rakontos pri mariavitoj kaj iliaj ligoj
kun Esperanto.  Post la satelita  emisio je la 21.00 horo okazas la enretigo
de la programo, kiu estas aŭdebla kaj elŝutebla dum la sekvaj 24 horoj,
kaj sekve rete konsultebla dum la tuta semajno. La elsendo ripetiĝas la
4-an kaj 5-an fojojn dum la sekva tago je la 10.30 kaj la 12.00 horoj  laŭ
la mezeŭropa tempo, nur persatelite.

2)      En la sabata programo, la 31-an de majo aŭdiĝas nia kutima
sonmagazino "Esperanto ekspreso". En ĝi ia. ni referencas al la okazinta en
la pola Szczecin 4 Pomeria Renkontiĝo de polaj kaj germanaj esperantistoj.
Ni prezentas la sonscenon pri la aktivadoj de la junaj esperantistoj el la
klubo "Varsovia Vento". La gasto de la magazino estas ankaŭ David Coffin,
kiu antaŭnelonge gastis en Varsovio. Ĉi-foje ni referencas al lia
paprolsintezilo, sed David rakontas aparte pri sia aparta  programo por
ciferecaj fotiloj.

3)      Dimanĉe, te. la 01-an de junio  - ni kiel kutime renkontiĝas kun
niaj geaŭskultantoj kadre de "Leterkesto", citante opiniojn el iliaj
korespondaĵoj, konsiderante la problemojn de aŭdebleco, respondante kaj
rilatigante sin al konkretaj demandoj kaj temoj. Nunsemajne venis reagoj el
Ukarino je interparolo kun nia antaŭnelonga mikrofona gasto, David Coffin;
iuj aŭskultantoj postulas iom pli da informoj pri la monda politiko, kiun
proponon ni subigas al la publika pridiskuto, same kiel ni lanĉas la
demandon - laŭ sugesto de nia franca aŭskultantino - "kion vi komprenas
sub la difino "kuranta lingvo?".

Estro de la E-Redakcio de Pola Radio

Barbara Pietrzak

Ni memorigas, ke E-Redakcio de Radio Polonia disaŭdigas ĉiutage sian elsendon kvar fojojn per mallongaj ondoj, satelito kaj interrete.

Ekde la 01 de januaro 2003 la premiera E-elsendo de Pola Radio estas aŭdigata je la 16.00 h (laŭ la Universala Tempo) per la mallongaj ondoj 41,26 metroj respektive 7270 kilohercoj kaj per la ondo 41,18 metroj respektive 7285 kHz . La ripeto okazas je la 19.00 UT per la ondo 41,18 metroj respektive 7285 kilohercoj.

La elsendo estas ripetata la saman tagon je la 20.00 UT nur satelite. Post ĝia emisio okazas la enretigo de la programo. La laŭvican fojon nur persatelite nia esperantlingva programo estas ripeta la sekvan tagon je la 09.30 UT.

Por aŭskulti per la mezaj ondoj necesas aldoni al la tempo laŭ UT 2 horojn. Ekzemple 13.30 + 2 h = 15.30

La satelita ricevo estas ebla per: Eutelsat II F - 6 - Hot Bird - 13 gradoj de la orienta latitudo; frekfenco 11,474 GHz, polarizado horizontala (H); subportanto 7,38 MHz

Eblas ĉiutage aŭskulti freŝan programon de Pola Radio en Esperanto. Oni povas uzi la hejmpaĝon de WRN - http://www.wrn.org aŭ rekte:

- kopii la sondosieron (~ 3 MBajtoj):

- ftp://usa.wrn.org/pol12.ra

- tuj auŝkulti la sondosieron - http://www.wrn.org/audio/pol1_usa.ram

La unua metodo estas konsilinda, ĉar poste oni povos konservi kaj certe seninterrompe auŝkulti la dosieron. Ambaŭkaze oni bezonos instalitan Real Player http://www.real.com/ (aŭ kongruan samkapablan programon)

Ĉiu programo ne restas pli ol 24 horojn sur tiu loko.

Nia hejmpaĝo: http://www.radio.com.pl/polonia/esperanto_eo.asp

Sur niaj paĝoj ni afiŝas ĉiutage la tekstojn de niaj informbultenoj.

Kelkfoje - pro la aktualigo - ili ne plene identas kun la sonversio de la informbultenoj.

Ni memorigas, ke multaj sonmaterialoj de la E-redakcio de Radio Polonia troviĝas ĉe la adreso de nia aŭstra aŭskultanto: Anton Oberndorfer: Lia retradio liveras ankŭ felietonojn de nia redakcio pri sociaj kaj socialaj temoj. Siajn servojn Anton Oberndorfer vastigis per dulingva versio de iuj felietonoj - esperanta kaj germana. Uzu kaj disvastigu esperantan ret-radion! http://start.at/retradio

Aŭskultu niajn elsendojn kaj nepre reagu! Ne forgesu, ke E-redakcioj de radiostacioj bezonegas ne nur notojn pri okazantaĵoj, sed ankaŭ simplajn reagojn kun opinioj kaj instigvortoj de la aŭskultantoj..

Ĉi tio estas aparte grava por ke la radio-estroj konstatu la amplekson kaj geografian diversecon de la aŭskultantaro. I.a. danke al tio E-fako de Pola Radio, ekzemple, ĝuas altan reputacion ĉe la pola nacia radio.

La rimarkojn pri la programoj E-Redakcio de RP atendas rete: esperanto.redakcio@radio.com.pl aŭ pietrzak@wa.onet.pl ; poŝte: Pola Radio, E-Redakcio, Al Niepodleglosci 77/85, 00-977 Varsovio, pk.46; telefone: (+48-22) 645-93-37, 645-93-58; fakse (+48-22) 645-59-17

Barbara Pietrzak
La estro de la E-Redakcio de PR


http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com
Malabonu