Informa Kanalo Abonu.Com -*-------------------------------------------------------------------------- Programoj de Esperanto-redakcio de Pola Radio ********************************************* Saluton, Esperanto Redakcio de Pola Radio, Unuavice petas pardonon, ke pro teknikaj ŝanĝoj ne eblis informi ĉiujn interesitojn pri niaj pasintsemajnaj programoj. Bedaŭrinde dum la laboro de niaj informadikistoj estis perdita nia adreslibro kaj pro tio niaj informoj ne atingas ĉiujn geaŭskultantojn. Ni esperas, baldaŭ reakrei ĝin kaj petas vian ĉi-rilatan helpon. Kaj jen informoj pri kelkaj elektitaj programeroj de la nuna kaj venonta semajnfinoj: 02-04.05 kaj 09-11.05.2003. 1) La 02-an de majo - vendrede jam la lastan fojon ni referencas al la 87 UK en Fortalezo. En nia programo vi trovos la 1-an parton de la sonraporto pri AERA-renkontiĝo, alie renkontiĝo kun la aŭskultantoj de la E-elsendoj. Premiere la elsendo aŭdiĝas je la 17.00 GMT (la samtaga ripeto per mallongaj ondoj okazas je la 20.00 GMT). La 2-an parton de la sonraporto vi trovos en nia elsendo la 09-an de majo. Post la satelita emisio je la 21.00 horo okazas la enretigo de la programo, kiu estas aŭdebla kaj elŝutebla dum la sekvaj 24 horoj, kaj sekve rete konsultebla dum la tuta semajno. La elsendo ripetiĝas la 4-an kaj 5-an fojojn dum la sekva tago je la 10.30 kaj la 12.00 horoj laŭ la mezeŭropa tempo, nur persatelite. 2) En la sabata programo, la 03-an de majo aŭdiĝas nia kutima sonmagazino "Esperanto ekspreso". En ĝi ia. ni interparolas kun doktoro Detlev Blanke pri la planata Strategia Forumo kadre de la 88 UK en Gotenburgo. La 2-an parton de tiu interparolo vi trovos post unu semajno, la 10-an de majo. 3) Dimanĉe, te. la 04-an de majo - ni kiel kutime renkontiĝas kun niaj geaŭskultantoj kadre de "Leterkesto", citante opiniojn el iliaj korespondaĵoj, konsiderante la problemojn de aŭdebleco, respondante konkretajn demandojn. Ĉi-semajne ni mencias la nomojn de la premiitoj dum nia marta konkurso por la plej interesaj korespondaĵoj. Temas pri Maria kaj Gary Mickle el Germanio, Jose Diaz Pinto el Brazilo kaj Hans B. Dietterle el Germanio. Post unu semajno la 11-an de majo ni denove referencos al la respondoj de la pola ministro por la eksterlandaj aferoj, Wl. Cimoszewicz al la demandoj de niaj geaŭskultantoj. ********************************************* Ni memorigas, ke E-Redakcio de Radio Polonia disaŭdigas ĉiutage sian elsendon kvar fojojn per mallongaj ondoj, satelito kaj interrete. Ekde la 01 de januaro 2003 la premiera E-elsendo de Pola Radio estas aŭdigata je la 16.00 h (laŭ la Universala Tempo) per la mallongaj ondoj 41,26 metroj respektive 7270 kilohercoj kaj per la ondo 41,18 metroj respektive 7285 kHz . La ripeto okazos je la 19.00 UT per la ondo 41,18 metroj respektive 7285 kilohercoj. La elsendo estas ripetata la saman tagon je la 20.00 UT nur satelite. Post ĝia emisio okazas la enretigo de la programo. La laŭvican fojon nur persatelite nia esperantlingva programo estas ripeta la sekvan tagon je la 09.30 UT. Por aŭskulti per la mezaj ondoj necesas aldoni al la tempo laŭ UT 2 horojn. Ekzemple 13.30 + 2 h = 15.30 La satelita ricevo estas ebla per: Eutelsat II F - 6 - Hot Bird - 13 gradoj de la orienta latitudo; frekfenco 11,474 GHz, polarizado horizontala (H); subportanto 7,38 MHz Eblas ĉiutage aŭskulti freŝan programon de Pola Radio en Esperanto. Oni povas uzi la hejmpaĝon de WRN - http://www.wrn.org aŭ rekte: - kopii la sondosieron (~ 3 MBajtoj): - ftp://usa.wrn.org/pol12.ra aŭ - tuj auŝkulti la sondosieron - http://www.wrn.org/audio/pol1_usa.ram La unua metodo estas konsilinda, ĉar poste oni povos konservi kaj certe seninterrompe auŝkulti la dosieron. Ambaŭkaze oni bezonos instalitan Real Player http://www.real.com/ (aŭ kongruan samkapablan programon) Ĉiu programo ne restas pli ol 24 horojn sur tiu loko. Nia hejmpaĝo: http://www.radio.com.pl/polonia/esperanto_eo.asp Sur niaj paĝoj ni afiŝas ĉiutage la tekstojn de niaj informbultenoj. Kelkfoje - pro la aktualigo - ili ne plene identas kun la sonversio de la informbultenoj. Ni memorigas, ke multaj sonmaterialoj de la E-redakcio de Radio Polonia troviĝas ĉe la adreso de nia aŭstra aŭskultanto: Anton Oberndorfer: Lia retradio liveras ankŭ felietonojn de nia redakcio pri sociaj kaj socialaj temoj. Siajn servojn Anton Oberndorfer vastigis per dulingva versio de iuj felietonoj - esperanta kaj germana. Uzu kaj disvastigu esperantan ret-radion! http://start.at/retradio Aŭskultu niajn elsendojn kaj nepre reagu! Ne forgesu, ke E-redakcioj de radiostacioj bezonegas ne nur notojn pri okazantaĵoj, sed ankaŭ simplajn reagojn kun opinioj kaj instigvortoj de la aŭskultantoj.. Ĉi tio estas aparte grava por ke la radio-estroj konstatu la amplekson kaj geografian diversecon de la aŭskultantaro. I.a. danke al tio E-fako de Pola Radio, ekzemple, ĝuas altan reputacion ĉe la pola nacia radio. La rimarkojn pri la programoj E-Redakcio de RP atendas rete: esperanto.redakcio@radio.com.pl aŭ pietrzak@wa.onet.pl ; poŝte: Pola Radio, E-Redakcio, Al Niepodleglosci 77/85, 00-977 Varsovio, pk.46; telefone: (+48-22) 645-93-37, 645-93-58; fakse (+48-22) 645-59-17 Estro de la E-Redakcio de Pola Radio Barbara Pietrzak -*-------------------------------------------------------------------------- Malabonu: http://abonu.com/member/unsub?grp=info.polonia&email= http://abonu.com/ mailto:demandu@abonu.com