Informa Kanalo Abonu.Com

Programoj de Esperanto-redakcio de Pola Radio


Saluton,

Esperanto Redakcio de Pola Radio,

Unuavice petas pardonon, ke pro teknikaj ŝanĝoj ne eblis informi ĉiujn
interesitojn pri niaj pasintsemajnaj programoj.  Bedaŭrinde dum la laboro
de niaj informadikistoj estis perdita nia adreslibro kaj pro tio niaj
informoj  ne atingas ĉiujn geaŭskultantojn. Ni esperas, baldaŭ reakrei
ĝin  kaj petas vian ĉi-rilatan helpon.

Kaj jen informoj  pri kelkaj elektitaj programeroj de la nuna kaj venonta
semajnfinoj:


02-04.05  kaj 09-11.05.2003.

1)      La 02-an de majo  - vendrede jam la lastan fojon ni referencas al la
87 UK en Fortalezo. En nia programo vi trovos la 1-an parton de la
sonraporto pri AERA-renkontiĝo, alie renkontiĝo kun la aŭskultantoj de la
E-elsendoj.   Premiere la elsendo aŭdiĝas je la 17.00 GMT (la samtaga
ripeto per mallongaj ondoj okazas  je la 20.00 GMT). La 2-an parton de la
sonraporto vi trovos en nia elsendo la 09-an de majo.  Post la satelita
emisio je la 21.00 horo okazas la enretigo de la programo, kiu estas
aŭdebla kaj elŝutebla dum la sekvaj 24 horoj, kaj sekve rete konsultebla
dum la tuta semajno. La elsendo ripetiĝas la 4-an kaj 5-an fojojn dum la
sekva tago je la 10.30 kaj la 12.00 horoj  laŭ la mezeŭropa tempo, nur
persatelite.


2)      En la sabata programo, la 03-an de majo aŭdiĝas nia kutima
sonmagazino "Esperanto ekspreso". En ĝi ia. ni interparolas kun doktoro
Detlev Blanke pri la planata Strategia Forumo kadre de la 88 UK en
Gotenburgo. La 2-an parton de tiu interparolo vi trovos post unu semajno, la
10-an de majo.


3)      Dimanĉe, te. la 04-an de majo  - ni kiel kutime renkontiĝas kun
niaj geaŭskultantoj kadre de "Leterkesto", citante opiniojn el iliaj
korespondaĵoj, konsiderante la problemojn de aŭdebleco, respondante
konkretajn demandojn. Ĉi-semajne ni mencias la nomojn de la premiitoj dum
nia marta konkurso por la plej interesaj korespondaĵoj. Temas pri Maria kaj
Gary Mickle el Germanio, Jose Diaz Pinto el Brazilo kaj Hans B. Dietterle el
Germanio. Post unu semajno la 11-an de majo ni denove referencos al la
respondoj de la pola  ministro por la eksterlandaj aferoj, Wl. Cimoszewicz
al la demandoj de niaj geaŭskultantoj.

Ni memorigas, ke E-Redakcio de Radio Polonia disaŭdigas ĉiutage sian elsendon kvar fojojn per mallongaj ondoj, satelito kaj interrete.

Ekde la 01 de januaro 2003 la premiera E-elsendo de Pola Radio estas aŭdigata je la 16.00 h (laŭ la Universala Tempo) per la mallongaj ondoj 41,26 metroj respektive 7270 kilohercoj kaj per la ondo 41,18 metroj respektive 7285 kHz . La ripeto okazas je la 19.00 UT per la ondo 41,18 metroj respektive 7285 kilohercoj.

La elsendo estas ripetata la saman tagon je la 20.00 UT nur satelite. Post ĝia emisio okazas la enretigo de la programo. La laŭvican fojon nur persatelite nia esperantlingva programo estas ripeta la sekvan tagon je la 09.30 UT.

Por aŭskulti per la mezaj ondoj necesas aldoni al la tempo laŭ UT 2 horojn. Ekzemple 13.30 + 2 h = 15.30

La satelita ricevo estas ebla per: Eutelsat II F - 6 - Hot Bird - 13 gradoj de la orienta latitudo; frekfenco 11,474 GHz, polarizado horizontala (H); subportanto 7,38 MHz

Eblas ĉiutage aŭskulti freŝan programon de Pola Radio en Esperanto. Oni povas uzi la hejmpaĝon de WRN - http://www.wrn.org aŭ rekte:

- kopii la sondosieron (~ 3 MBajtoj):

- ftp://usa.wrn.org/pol12.ra

- tuj auŝkulti la sondosieron - http://www.wrn.org/audio/pol1_usa.ram

La unua metodo estas konsilinda, ĉar poste oni povos konservi kaj certe seninterrompe auŝkulti la dosieron. Ambaŭkaze oni bezonos instalitan Real Player http://www.real.com/ (aŭ kongruan samkapablan programon)

Ĉiu programo ne restas pli ol 24 horojn sur tiu loko.

Nia hejmpaĝo: http://www.radio.com.pl/polonia/esperanto_eo.asp

Sur niaj paĝoj ni afiŝas ĉiutage la tekstojn de niaj informbultenoj.

Kelkfoje - pro la aktualigo - ili ne plene identas kun la sonversio de la informbultenoj.

Ni memorigas, ke multaj sonmaterialoj de la E-redakcio de Radio Polonia troviĝas ĉe la adreso de nia aŭstra aŭskultanto: Anton Oberndorfer: Lia retradio liveras ankŭ felietonojn de nia redakcio pri sociaj kaj socialaj temoj. Siajn servojn Anton Oberndorfer vastigis per dulingva versio de iuj felietonoj - esperanta kaj germana. Uzu kaj disvastigu esperantan ret-radion! http://start.at/retradio

Aŭskultu niajn elsendojn kaj nepre reagu! Ne forgesu, ke E-redakcioj de radiostacioj bezonegas ne nur notojn pri okazantaĵoj, sed ankaŭ simplajn reagojn kun opinioj kaj instigvortoj de la aŭskultantoj..

Ĉi tio estas aparte grava por ke la radio-estroj konstatu la amplekson kaj geografian diversecon de la aŭskultantaro. I.a. danke al tio E-fako de Pola Radio, ekzemple, ĝuas altan reputacion ĉe la pola nacia radio.

La rimarkojn pri la programoj E-Redakcio de RP atendas rete: esperanto.redakcio@radio.com.pl aŭ pietrzak@wa.onet.pl ; poŝte: Pola Radio, E-Redakcio, Al Niepodleglosci 77/85, 00-977 Varsovio, pk.46; telefone: (+48-22) 645-93-37, 645-93-58; fakse (+48-22) 645-59-17

Barbara Pietrzak
La estro de la E-Redakcio de PR


http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com
Malabonu