| Informa Kanalo Abonu.Com |
Atenton, gesinjoroj! Ekde la 30-a de marto 2003 ekvalidas la nova kadra programo de la Esperanto Redakcio de Pola Radio valida ĝis la 25-a de oktobro. Ekde la 30-a de marto E-Redakcio de Pola Radio disponas pri aldona, kroma elsendo satelita, kiu aŭdiĝos je la 10.00 horo laŭ la UT - respektive je la 12.00 horo laŭ la mezeŭropa tempo. Niaj elsendoj estos elsendataj ekde tiu tago 5 fojojn tage. Ni atentigu, ke laŭ la somera tempo niaj programoj aŭdiĝos je unu horo pli frue, t.e je la 08.30, 10.00, 15.00, 18.00, 19.00 laŭ la Universala Tempo. Por aŭskulti nin per la mezeŭropa tempo necesas aldoni du horojn, ekzemple: 10.00 + 2 h = 12.00 Ĉiuj frekfencoj en la periodo 30.03-25.10.2003 restas senŝanĝaj. Ni esperas, ke la kroma, 5-a elsendo de E-Redakcio de Pola Radio estas bela donaco por la laŭvica datreveno de nia Redakcio. La 4-an de aprilo ĝi fariĝas 44-jara. Samtempe E-redakcio de Pola Radio atentigas pri kelkaj elektitaj programeroj de la semajnfino: 28.03-30.03.2003. La 28-an de marto Kadre de nia vendreda E-elsendo vi trovas la 2-an parton de nia arkiva elsendaĵo el la 1983-a jaro, dediĉita al la historio de la E-Teatro. La 1-a parto aŭdiĝis la 27-an de marto, kiu estas Internacia Tago de la Teatro. La elsendon prilaboris Andrzej Pettyn kaj kunprezentas ĝin kune kun Milada Szwedo. Post la satelita emisio je la 21.00 horo okazas la enretigo de la programo, kiu estas aŭdebla kaj elŝutebla dum la sekvaj 24 horoj, kaj sekve rete konsultebla dum la tuta semajno. La elsendo ripetiĝas la 4-an fojon dum la sekva tago je la 10.30 laŭ la mezeŭropa tempo, nur persatelite. En la sabata programo, la 29-an de marto aŭdiĝas nia kutima sonmagazino "Esperanto ekspreso". En gi nia antaŭmikrofona gasto estas Franko Luin, kreinto kaj prizorganto de la retejo de la Sveda E-Federacio, kiu antaŭ kelkaj tagoj notis sian 5-milionan viziton. Ni parolas pri la kreigo de la retejo, interesaj spertoj kaj agadfruktoj ligitaj kun ĝia funkciado. Franko Luin, la membro de LKK de la nunjara 88 UK en Svedio, respondeca pri la informado peras kelkajn tre interesajn novaĵojn, aparte allogajn por tiuj, kiuj ne povos persone partopreni la kongreson. Krome ni parolas pri la programo Interkulturo kaj pri la libro de Gian Carlo Fighiera dediĉita al "La lastaj tagoj de Ada, Aduŝka". Dimanĉe, te. la 30-an de marto - ni kiel kutime renkontiĝas kun niaj geaŭskultantoj kadre de "Leterkesto", citante opiniojn el iliaj korespondaĵoj, konsiderante la problemojn de aŭdebleco, respondante konkretajn demandojn. Ĉi-semajne ni citas ia. reagojn je la respondoj de la pola ministro por la eksterlandaj aferoj je demandoj de niaj aŭskultantoj. Ĉi-semajne aŭdiĝas lia laŭica respondo. Krome ni citas reagojn de niaj geaŭskultantoj je la filmo "Pianisto" de Roman Polanski. Ekde hodiaŭ Pola Radio elsendas 5 fojojn sian Esperantlingvan elsendon! Kaj jen demando al niaj geaŭskultantoj, je kiu ni daŭre atendas viajn respondojn: En la magazino "Pollando en Eŭropo" ni direktis la demandon, kiu celas cetere ne nur niajn eŭropajn aŭskultantojn. Ĉu en viaj butikoj, vendejoj, bazaroj vi trovas polajn produktojn - firmuzajn aŭ nutraĵajn? Ĉu troviĝas inter ili la tn. salubraj nutraĵoj? Ĉu vi utiligas ilin, kaj se jes kia estas via opinio pri ili kaj pri ilia kvalito. Viajn respondojn ni citos en niaj programoj. Inter la respondintoj ni lotumos objektajn premiojn!
Ni memorigas, ke E-Redakcio de Radio Polonia disaŭdigas ĉiutage sian elsendon kvar fojojn per mallongaj ondoj, satelito kaj interrete.
Ekde la 01 de januaro 2003 la premiera E-elsendo de Pola Radio estas aŭdigata je la 16.00 h (laŭ la Universala Tempo) per la mallongaj ondoj 41,26 metroj respektive 7270 kilohercoj kaj per la ondo 41,18 metroj respektive 7285 kHz . La ripeto okazas je la 19.00 UT per la ondo 41,18 metroj respektive 7285 kilohercoj.
La elsendo estas ripetata la saman tagon je la 20.00 UT nur satelite. Post ĝia emisio okazas la enretigo de la programo. La laŭvican fojon nur persatelite nia esperantlingva programo estas ripeta la sekvan tagon je la 09.30 UT.
Por aŭskulti per la mezaj ondoj necesas aldoni al la tempo laŭ UT 2 horojn. Ekzemple 13.30 + 2 h = 15.30
La satelita ricevo estas ebla per: Eutelsat II F - 6 - Hot Bird - 13 gradoj de la orienta latitudo; frekfenco 11,474 GHz, polarizado horizontala (H); subportanto 7,38 MHz
Eblas ĉiutage aŭskulti freŝan programon de Pola Radio en Esperanto. Oni povas uzi la hejmpaĝon de WRN - http://www.wrn.org aŭ rekte:
- kopii la sondosieron (~ 3 MBajtoj):
- ftp://usa.wrn.org/pol12.ra
aŭ
- tuj auŝkulti la sondosieron - http://www.wrn.org/audio/pol1_usa.ram
La unua metodo estas konsilinda, ĉar poste oni povos konservi kaj certe seninterrompe auŝkulti la dosieron. Ambaŭkaze oni bezonos instalitan Real Player http://www.real.com/ (aŭ kongruan samkapablan programon)
Ĉiu programo ne restas pli ol 24 horojn sur tiu loko.
Nia hejmpaĝo: http://www.radio.com.pl/polonia/esperanto_eo.asp
Sur niaj paĝoj ni afiŝas ĉiutage la tekstojn de niaj informbultenoj.
Kelkfoje - pro la aktualigo - ili ne plene identas kun la sonversio de la informbultenoj.
Ni memorigas, ke multaj sonmaterialoj de la E-redakcio de Radio Polonia troviĝas ĉe la adreso de nia aŭstra aŭskultanto: Anton Oberndorfer: Lia retradio liveras ankŭ felietonojn de nia redakcio pri sociaj kaj socialaj temoj. Siajn servojn Anton Oberndorfer vastigis per dulingva versio de iuj felietonoj - esperanta kaj germana. Uzu kaj disvastigu esperantan ret-radion! http://start.at/retradio
Aŭskultu niajn elsendojn kaj nepre reagu! Ne forgesu, ke E-redakcioj de radiostacioj bezonegas ne nur notojn pri okazantaĵoj, sed ankaŭ simplajn reagojn kun opinioj kaj instigvortoj de la aŭskultantoj..
Ĉi tio estas aparte grava por ke la radio-estroj konstatu la amplekson kaj geografian diversecon de la aŭskultantaro. I.a. danke al tio E-fako de Pola Radio, ekzemple, ĝuas altan reputacion ĉe la pola nacia radio.
La rimarkojn pri la programoj E-Redakcio de RP atendas rete: esperanto.redakcio@radio.com.pl aŭ pietrzak@wa.onet.pl ; poŝte: Pola Radio, E-Redakcio, Al Niepodleglosci 77/85, 00-977 Varsovio, pk.46; telefone: (+48-22) 645-93-37, 645-93-58; fakse (+48-22) 645-59-17
Barbara Pietrzak
La estro de la E-Redakcio de PR
| http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com | Malabonu |